dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → Paro da Blankaj baletŝuoj

您是本帖的第 633 个阅读者
树形 打印
标题:
Paro da Blankaj baletŝuoj
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2504
积分:28096
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
Paro da Blankaj baletŝuoj

Paro da Blankaj baletŝuoj


La kampuso de Universitato K dronas en trista krepuska nebulo de la profunda aŭtuno. En malvarmeta vento la falintaj folioj kaj velkintaj herboj elspiras putrintan odoron. La restanta brilo de la subiranta suno disverŝas malhelan oranĝruĝan radiojn, kiuj vekas rememorigan ĉagrenon ĉe la altlernejo kun kelkdek jaroj da historio.
   Feng Wei, kiu komencis studi en tiu ĉi lernejo antaŭ nelonge, sentas freŝecon de ĉio ĉirkaŭ si. Nur hodiaŭ ŝi unuafoje versence pririgardas la lernejon, kvankam ŝi jam sin trovas ĉi tie du aŭ tri monatojn. Promenante sur pado la 18-a studentino enspiras la plezuran kaj freŝan aeron kaj ĝuas la etoson de la kampuso, pri kiu ŝi sonĝis de pluraj jaroj. Subite ŝin kaptis sento aliformiĝi al nova memo.
   Irinte suden, ŝi atingis la aŭlon situantan en la sudokcidenta parto de la universitato. Ĝi havas la same longan historion kiel la universitato, kaj siatempe prezentis belan eksteron, sed nun ĝi, kiel kaduka maljunulino, tremetis en la aŭtuna vento.
   Cirkulas onidiro, ke fajrego okazis al la aŭlo antaŭ pli ol dudek jaroj kaj brulmortigis Shen Monian, la faman belulinon de la kampuso. Laŭdire ŝi estis ĉefdancistino de la Danca Rondo de la lernejo. Ĉiufoje kiam prezentiĝis la baleto Cignolago, ŝi sendisputeble rolis la princinon Odette.
   Feng Wei ne tre konis baleton. Iafoje kiam ŝi helpis ordigi arĥivojn de la universitato, ŝi senintence vidis la siatempan foton de Shen Monian en danca prezentado. Shen estis sufoke bela knabino, gracia kaj vigloplena, kaj ŝia dancaj movoj tre impresis Feng kaj ofte aperadis en ties menso. Feng nerimarkite kaŝis tiun foton kaj poste enŝovis ĝin en sian albumon.
   Proksime de la aŭlo je dekkelkaj paŝoj Feng Wei vidis panelon starantan ĉe la pado, sur kiu skribiĝis “Ne licas eniri por studentoj” en ruĝa farbo sur blanka fono. Ŝi ekhezitis antaŭ tiuj nekomprenigeblaj vortoj. Sed pro proksimeco de la aŭlo ŝi daŭre antaŭeniris sub la impulso de scivolemo.
   Sur la kaduka pordo de la aŭlo pendis rusta seruro kaj ĝiaj fenestroj sur la ĉirkaŭaj muroj oscedis sombre, ŝajne ŝmiritaj per nigra lako. Ŝi ĉirkaŭiris la aŭlon por pririgardi ĝian internon, sed je ŝia desaponto troviĝis nenia fendo, tra kiu ŝi povis rigardi internen.
   “Kion vi faras ĉi tie? Ĉu vi ne vidis tiujn avertajn vortojn sur la panelo?” aŭdiĝis raŭka voĉo malantaŭ ŝi. Surprizite, ŝi tuj sin turnis. Antaŭ ŝi staris kaduka maljunulo kun vangharoj.
   “Mi...mi nur laŭvole promenas ĉi tien.”
   Rigardante la groteskan maljunulon oni ne sciis de kie li sin trudis, ŝi ne sciis portempe, kion decan ŝi devas diri. Ŝi nur sentis en lia timiga rigardo ion nekompreneblan por la junuloj kia ŝi.
   “Kia estas via nomo?” La momenton, kiam la maljunulo vidis ŝin, li montris iom surprizitan mienon kaj fiksis sian rigardon sur ŝian vizaĝon dum dekkelkaj sekundoj.
   “Feng...Feng Wei.”
   “Estas pli bone, ke vi ne plu venu ĉi tien.”
   “Vi...vi estas...” ŝi murmure demandis, rigardante lian oldan kaj iom rigidan vizaĝon.
   “Ĝardenisto.” Li deŝiris sian rigardon de ŝia vizaĝo kaj fingromontris la sudokcidentan angulo, dirante, “Mi zorgas pri tiuj floroj kaj herboj tie kaj tenas la aŭlon sub mian superrigardon.”
   “Ĉu vi jam laboras ĉi tie multajn jarojn?” Kvankam la maljunulo ŝajne montris sin ne tiom amikeca, ŝi nereteneble demandis, “Ĉu vi konas Shen Monian, la knabino-dancistino, kiu mortis an ĉi tiu aŭlo pro tiujara incendio?”
   “Mi ne konas ŝin.” Lia korpo skuiĝis kaj lia mieno fariĝis minaca. “Baldaŭ noktiĝos. Reiru plibone al via amasloĝejo.” Post tio li lame direktis sin al la brikdometo ĉe la sudokcidenta murangulo.

ip地址已设置保密
2018-2-21 8:05:51
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2504
积分:28096
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
 “Kien vi iris, Feng Wei?” demandis He Juan al ŝi, kiu ĵus eniris en la dormoĉambron. “Ĵus mankis al ni kunludanto de kartoj. Ni serĉis vin longan tempon.”
   “Ha, jes. Estas nokto. Vi eble rendevuis belaspektan junulon, ĉu ne?” brue kriis Mao Qian kaj Zhang Ying, ŝiaj du kunĉambranoj.
   “Mi iris al tiu aŭlo,” Feng Wei ekrigardis siajn kunĉambranojn, “kie Shen Monian mortis en fajrego tiun jaron.”
   “Vi ja havas grandan kuraĝon.” He juan surpriziĝis kaj diris mistere, “Ĉu vi scias, ke laŭdire tiu estas hantata aŭlo?”
   “Neeble, ĉu?” Mao Qian ekkovris sian buŝon per mano.
   “Certe kredebla.” He Juan montris misterplenan mienon. Englutinte salivon, ŝi daŭrigis, “Laŭ diro de veterana studento, ekde post ŝia brulmortigo ĉiun duan jaron studentino mortis en tiu aŭlo, kaj ĉiu mortintino kunportis paron da blankaj baletŝuoj.”
   “Ĉu vere? Neniel semu onidiron, alie nia juna animo strangoliĝos pro viaj timigaj vortoj.”
   Aŭdinte tiujn vortojn, Mao Qian terure paliĝis.
   “Kredu aŭ ne laŭ via plaĉo”, diris He Juan, ekrigardinte Mao Qian. “Oni diras, ke ĉe ĉiu noktomezo aŭdiĝas el la aŭlo simfonia muziko de Ĉajkovskij kaj junulino flirte dancas laŭ la muziko. Antaŭ tri jaroj studentino nomata Wu Fang mortis tie. Kiam oni trovis ŝin, ŝi surhavis paron da blankaj baletŝuoj sur la piedoj. Ĉi-jaro estas ĝuste la tria jaro...” Ĉe tio He Juan subite ĉesis paroli.
   “Ĉu vi volas diri, ke iu mortos en la aŭlo?” Mao Qian ektremis.
   “La fajrego okazis en la jaro 1982. Ekde la morto de Shen Monian jam ok studentinoj mortis tie unu post alia.” He Juan daŭrigis, “Unu studentino ĉiun duan jaron kaj ok mortoj faras dudek kvar jarojn. Ĉi-jare estas 2009-a jaro. Ĉu vi kredas, ke iu alia mortos tie?”
   “Sed kun tiel bela vizaĝo Shen Monian ne ŝajnas mortigisto!” Feng Wei elprenis la albumon el sub la kapkuseno kaj malfermis ĝin. “Jen vidu. Ĉu ŝi estas tiom bela?”
   “De kie vi akiris tiun foton?”
   He Juan deprenis la albumon. Mao Qian kaj Zhang Ying alpremis sian kapon por rigardi.
   “Lastfoje kiam mi helpis ordigi malnovajn arĥivojn, mi vidis tiun foton kaj kaŝe forprenis ĝin.”
   “Estas pli bone, ke vi redonu aŭ forĵetu ĝin,” diris He Juan seriozmiene, “Mi opinias, ke tiu foto alportos malutilon al vi.”
   “Mi trovas tion nenio,” diris Zhang Ying. “Ĝi nur estas foto, kaj plie en nuna moderna tempo ne estu tiel superstiĉa.”
   Depreninte la albumon, Mao Qian fingromontris apudan foton kaj diris, “Feng Wei, eble ĝi estis la kunfotiĝo de viaj familianoj, ĉu ne?”
   “Ho, jes,” Feng Wei respondis, ĵetinte ekrigardon al ĝi. “Ĝi estis farita antaŭ ol mi eklernis en la universitato.”
   “Vi vere similas vian patrinon,” diris Zhang Ying, rigardante la foton. “Oni ofte diras, ke filino similas sian patron. Ŝajnas, ke tio ne tute estas vera.”
   “Kion mi faru pri ĉi tiu foto.” Feng Wei eltiris la foton de Shen Monian el la albumo kaj fikse rigardis ĝin. “He Juan, via diro lasas min heziti, kion mi devas fari.”
   “Se vi konsideras, ke ĝi alportos al vi malutilon, donacu ĝin al mi.” Zhang Ying etendis sian manon.
   Feng Wei urĝeme firme ektenis la foton en la mano. Ekrigardinte Zhang Ying, ŝi diris, “Do, mi... mi mem ĝin tenu.”
ip地址已设置保密
2018-2-21 8:06:47
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2504
积分:28096
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
3
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
   Noktomeze. La kampuso troviĝis en tomba silento. Malhelaj lunradioj triste kuŝis sur la pado. Vento vipadis arbobranĉojn, eligante strangjn sonojn. Flave velkintaj folioj flirtis en vento kiel vespertoj en malluma nokto. Aperis maldike svelta figuro ĉe proksimeco de la aŭlo.
   Tenante en mano la foton de Shen Monian kaj ĵetinte rigardon al la averton de malklaraj vortoj sur la panelo, Feng Wei malrapide iris al la aŭlo.
   La pordo de la aŭlo estis duonmalfermita kaj svage aŭdiĝis gaja muziko el la aŭlo. Profunde enspirinte, ŝi enpaŝis kun korpoflanko antaŭen.
   En malhela lamplumo sur la scenejo malklare vidiĝis knabino kun blanka baletjupeto dancanta laŭ la muziko. Ŝiaj graciaj kaj facilaj movoj forte allogis Feng Wei kaj tiu senkonscie lante iris al la scenejo. Kiam ŝi aliris al la unua vico de sidlokoj, ŝi vidis la dancantan knabinon kun paro da blankaj baletŝuoj sur la piedoj.
   “Shen Monian!” Kun misbato de la koro ŝi tuj elprenis la foton por kompari kun ŝi. Jes, la dancanta knabino sur la scenejo ja estas Shen Monian laŭ onidiro.
   Feng Wei timeme sidiĝis sur sidlokon. Tiam ŝi subite trovis, ke alia persono sidas proksime je du sidlokoj de ŝi. Ŝi direktis zorgeman rigardon al li kaj fine ŝi rekonis en li la ĝardeniston, kiun ŝi renkontis la antaŭan fojon.
   Muziko daŭris kaj la dancantino ankoraŭ gaje tordis sian korpon. Tiam Feng Wei aŭdis sonojn de veado kaj ĝemado. Turninte flanken sian kapon, ŝi vidis, ke la vizaĝo de la maljuna ĝardenisto plenas je larmo kaj la larmperloj sur liaj vangoharoj brilas sub la malhela lamplumo.
   Kiam Feng Wei direktis sian rigardon al la scenejo, ŝi surprizite trovis, ke aperas alia homfiguro sur la scenejo. En malhela lumo ŝi povis malfacile distingi, ke tio estas alia knabino.
   “Zhenping, alportu la baletŝuojn. Ŝi volas danci kiel rolo de nigra cigno,” diris Shen Monian al la maljunulo sidanta sube de la scenejo.
   La maljunulo stariĝis, ĉirkaŭiris al la scenejo kaj metis paron da blankaj baletŝuoj sur la randon de la scenejo.
   Shen Monian levis la ŝuojn kaj donis ilin al la knabino, dirante, “Surportu ilin kaj ni dancu kune.”
   “Sed, sed mi ne scipovas danci.” Aŭdiĝis iom timema voĉo de la knabino.
   “Ne gravas. Sekvu miajn dancajn movojn.” Shen Monian facile piruetis.
   Denove muziko aŭdiĝis kaj la du knabinoj ekis danci. Ĝuste kiam Feng Wei perpleksiĝis pri ĉio sur la scenejo, la lamplumo subite estingiĝis kaj la tuta aŭlo falis en mallumon.
   Silento, morta silento regis. Feng Wei trovis la silenton bizara. Eĉ la dancantinoj kaj la maljunulo nemalproksima de ŝi ne reagis al la subita okazaĵo. Tre nekredeble.
   La ĉirkaŭa mallumo ĵetis ŝin en timegon. Diskrete ŝi stariĝis el la sidloko kaj penis palpe iri elen. Ĝuste tiun momenton subite leviĝis maso da blindige brila fajro sur la scenejo kaj flamoj elŝpruciĝis sur la korpo de la knabino, kiu rolis nigran cignon. Ŝi senĉese baraktis kuŝante laŭlonge sur la scenejo kaj ŝiaj mizerplenaj krioj glave pikis la koron de Feng Wei.
   “Savu min, Feng Wei!” La knabino etendis manon al Feng Wei, baraktante.
   “Aĥ!” Pro timego Feng Wei fale sidiĝis sur la teron. La voĉo estis tiel konata al ŝi, ke ŝi tuj paliĝis.
   “Kiel mi povus savi vin, Zhang Ying!” klamis al ŝi Feng Wei, plorante. Tiumomente ŝi jam estis tiel terurita, ke ŝia animo kvazaŭ forkuris el la korpo, ne sciante, kion fari.
   “Savu min, Feng Wei!” ankoraŭfoje klamis Zhang Ying al Feng Wei, ŝancele kurante de la scenejo.
   “Ne... ne aliru!” Apogante sian korpon per ambaŭ manoj sur la tero, Feng Wei penis movi sian korpon malantaŭen. Sed kiel ajn ŝi kriis, Zhang Ying stumble kuris al ŝi.
   “Ne!” Kun ŝrika krio Feng Wei abrupte leviĝis al la sida pozo en la lito, ŝvitoplene tra la korpo, sentante, ke ŝia koro saltus en la gorĝon.
ip地址已设置保密
2018-2-21 8:07:45
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2504
积分:28096
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
4
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
   Sidante en la lito ŝi anheladis por moderigi sian ondantan senton. Tamen tiu sceno en ŝia sonĝo ĉiam persistis en ŝia menso.
   Feng Wei elprenis poŝtelefonilon kaj vidis, ke ĝia ekrano montras dek kvin minutojn post la unua meznokte. Ŝi aŭtomate direktis sian rigardon al la lito de Zhang Ying. Ties lito estis vaka kaj ŝi troviĝis nenie. Pro tio ŝia koro des pli forte batis.
   “Vekiĝu, vi ĉiuj vekiĝu!” Feng Wei ŝaltis la lampon de la ĉambro kaj vekis He Juan kaj Mao Qian el dormo.
   “Kion vi faras en tiel profunda nokto, Feng Wei?” dirante, He Juan frotadis siajn okulojn kolereme.
   “Zhang Ying malaperis,” diris Feng Wei timplene. “Nun estas iom post la unua noktomeze. Kien ŝi povus iri?”
   “Ĉu vere?” Ĵetinte rigardon al la lito de Zhang Ying, He Juan diris post iom da pensado, “Eble ŝi iris al necesejo. Ne faru tian bruon. Iru al necesejo pririgardi. Mi certas, ke ŝi estas tie.”
   “Do mi iru tien pririgardi.” Feng Wei ekrigardis al Mao Qian kaj tiu skuis la kapo kun la kolo retirita.
   “Nu, mi sola iru.” Viŝinte la ŝviton sur la vizaĝo per mantuko, Feng Wei eliris.
   La necesejo situis ĉe la okcidenta fino de la longa koridoro mallklare lumigita. Kun forte batanta koro ŝi iris tra la malhela koridoro, kiel panikita leporo, al la necesejo.
   Post kiam ŝi zorgeme pririgardis en la necesejo, ŝi falis en pli grandan timegon.
   “Zhang Ying ne troviĝas en la necesejo,” diris timoplene Feng Wei, enirinte la dormoĉambron.
   “Kien ŝi povus iri?” He Juan kuntiris siajn brovojn. “En profunda nokto mi timas ke ŝi povus...” dirinte tion, ŝi donis subkomprenan ekrigardon al siaj du kunloĝantinoj.
   Vidinte ŝian mienon, Feng Wei ŝajne ekpensis pri io kaj rapide iris al sia lito.
   “La foto de Shen Monian malaperis!” Fingromontrante vakan lokon en la albumo, Feng Wei streĉite rigardis al He Juan kaj Mao Qian.
   “Serĉu plu.” Malsuprenirinte el la lito, He Juan deprenis la albumon kaj foliumante, ne trovis tiun foton.
   “Certe ŝi iras al la aŭlo, kunportante la foton.”
   Tiuj vortoj de Mao Qian kvazaŭ ĵetis bombon en la ĉambro. Feng Wei kaj He Juan tuj ŝtoniĝis.
   “Ni devas iri serĉi ŝin,” decideme diris Feng Wei al He Juan kaj Mao Qian. “Mi ne zorgas, ĉu la onidiro estas vera aŭ ne. Almenaŭ tio, ke Zhang Ying kaj la foto malaperis, estas neniel normala. Se io neatendita okazus al ŝi, tio vere min ĝenus.”
   “Bone, mi iru kun vi.” Post heziteto He Juan kapjesis.
   Feng Wei direktis sian rigardon al Mao Qian. “Kaj vi?”
   “Mi...” Kun paniko sur la vizaĝo Mao Qian vagigis sian rigardon sur la vizaĝojn de Feng kaj He.
   “Do, vi restu ĉi tie,” simple diris Feng Wei, legante timon en ŝia koro. “Mi kaj He Juan iros serĉi Zhang Ying. Telefonu nin, se io okazos ĉe vi eventuale...”
   Kapjesante, Mao Qian montris mienon de malstreĉiteco.
   Ĵetinte straban rigardon al ŝi, He Juan diris, “Ĉu vi vere ne iros? Kia malkuraĝulo! Estas pli bone, ke vi iru kune kun ni. Se vi sola restos en la dormoĉambro, kiam Shen Monian vere enirus, kiel vi reagus kontraŭ ŝi?”
   “Ho, vi... He Juan.” Mao paliĝis pro timego kaj larmoj ruliĝis en ŝiaj okuloj.
   “Ne timigu ŝin, He Juan.” Surmetinte veston, Feng Wei elprenis poŝlampeton el tirkesto kaj diris, “Ni rapidu. Mi esperas, ke nenio okazis al Zhang Ying.”
  “Momenton. Mi iru kune kun vi.” Apenaŭ Feng Wei kaj He Juan eliris, Mao Qian diris malantaŭ ili, “Mi...mi ne estas malkuraĝulo.”
   Turninte sian kapon, Feng Wei kaj He Juan vidis, ke Mao Qian tenas brilantan tranĉileton en la mano, kun malvarma ŝvito sur la nazpinto.
   “Kie vi trovis tiun umon?” La teniĝo de Mao Qian amuzis He Juan.
   “Mi frato donis ĝin al mi,” diris tremete Mao Qian. “Li diris, ke se mi renkontos malbonulon, mi haku lin per la tranĉilo.”
   “Sufiĉe do. Se vi volas iri kun ni, rapide surmetu vian veston,” urĝis Feng Wei.
ip地址已设置保密
2018-2-21 8:09:05
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2504
积分:28096
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
5
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
   Sub pala lunlumo aperis tri maldikaj figuroj en siblanta aŭtuna vento.
   Starante antaŭ la panelo kun surskribo “Ne licas eniri por studentoj”, ili tri, alpremante unu al la alia, direktis sian rigardon al la direkto de la aŭlo.
   “Tre mallume, kaj ni vidas nenion,” diris Feng Wei, frontinte siajn okuloj, “Ni ne staru nur ĉi tie. Ni devas iris tien.”
   Do, Feng Wei antaŭe, Mao Qian meze kaj He Juan malantaŭe iris al la aŭlo man-en-mane.
   Kiam ili atingis la pordon de la aŭlo, Feng Wei trovis, ke la pordo ankoraŭ estas ŝilosita per la pendseruro.
   “La pordo estas ŝlosita. Zhang Ying neeble troviĝas ene.” Ektirinte la brakon de Feng Wei, Mao Qian diris, “Ni... ni reiru. Eble Zhang Ying jam reiris al la dormoĉambro.”
   “Neeble. Ĉar ni jam alvenis, ni devas certiĝi, ĉu Zhang Ying estas ene.” Kvankam Feng Wei tiel diris, ŝi tamen ne havis decidon, kion fari. Ĵetinte ekrigardon al He Juan, ŝi demandis, “Kio estas via opinio, He Juan?”
   “Do... do ni agu laŭ via ideo.” He Juan turnis sian kapon malantaŭen de tempo al tempo, tre streĉite en spirito.
   La tri knabinoj malrapide ĉirkaŭiris la aŭlon man-en-mane. La mizera lumo de la poŝlampeto gvidis ilin antaŭen.
   “Jen rigardu la fenestron!” Feng Wei celis nemalproksiman lokon per la poŝlampo. Laŭ la malforta lumfasko He Juan kaj Mao Qian vidis la fenestron, kiu lasis fendon pro nefirma ŝilosilado.
   “Ni iru tien pririgardi,” diris He Juan, kiu ŝajne ne estis tiel nervoze kiel antaŭe.
   Kiam ili tri aliris, ili trovis, ke la fenestro vere estas duonmalfermita.
   Turninte la kapon kaj ekrigardinte la kunulinojn, Feng Wei puŝmalfermis la fenestron. Tuj ŝin atakis humida kaj ŝima odoro. Ŝi ekkovris sian nazon per mano, sentante malkomfortecon en la stomako.
   “Ĉu vi jam trovis Zhang Ying?” demandis duonvoĉe Mao Qian.
   “Momenton. Lasu min pririgardi iom.” Feng Wei etendis la poŝlampon en la malluman fenestrokadron. La lumo de la poŝlampo moviĝis en la aŭlo kiel vaglumo kaj malklare lumigis bruligitajn seĝojn, trabojn kaj tegolojn, sed ŝi ne trovis signon de Zhang Ying.
   “Mi ne trovis ŝin,” diris Feng Wei, retirinte la poŝlampon.
   “Jam mi konsideris, ke ŝi ne estas ĉi tie,” diris Mao Qian, ektirinte la manikon de Feng Wei. “Ni rapide reiru. Eble ŝi serĉas nin.”
   “Bone, ni reiru,” He Juan konsentis.
   “Konsentite.”
   La triopo pretis foriri, kiam aŭdiĝis malpeza sono el la aŭlo. Se dumtage, oni ne povis ĝin aŭdi, sed ĝi sonis tre klare dumnokte.
   “Ĉu vi aŭdis? Io moviĝis ene.” Feng Wei haltis kaj ekrigardis la aliajn du kunulinojn.   Videble ili ambaŭ ĝin aŭdis laŭ sia vizaĝesprimo.
   “Ŝajnas paŝoj,” diris He Juan per subpremita voĉo. “Ritmaj paŝoj. Ŝajnas...ŝajnas, ke oni dancas.”
   “Aĥ!” Mao Qian ekkovris permane sian buŝon, penante subpremi grandan panikon en la koro, kun siaj grandigitaj okuloj direktitaj al Feng Wei kaj He Juan.
   “Mi ne devas konsideri pli multe.” Kun streĉita mieno Feng Wei tuj turnis sin, remalfermis la fenestron, samtempe ŝaltis la poŝlampon kaj direktis ĝian lumon en la aŭlon.
   Kiam la poŝlampa lumo brilis, la ĵusaj sonoj abrupte ĉesiĝis kaj silento denove regis en la tuta aŭlo.
   “Ĉu vi estas ene, Zhang Ying?” subite klamis Feng Wei kun la kuraĝo oni ne sciis de kie venas.
   Ŝia klamado estis simple eksplodo de bombo, kiu eĥiĝis tra la vasta aŭlo. Mao Qian eĉ ŝtoniĝis pro la timiga krio kaj fale sidis sur la teron.
   Post nelonge ili tri aŭdis eksterordinaran obtuzan sonegon el la aŭlo. Ŝajnis, ke oni ĵetis jutsakon sur la teron. Feng Wei direktis la poŝlampan lumon al la direkto de sonado kaj vagigis sian rigardon tien. Ŝi vidis, ke nigra figuro surventre kuŝas sur la frida tero ĉe la piedo de la scenejo. Je pena pririgardo, ŝi klare distingis homon, kiu havas paron da blankaj baletŝuoj sur la piedoj.
   La korpo de Feng Wei falis malantaŭen kaj He Juan de malantaŭe subtenis ŝin.
   “Kio okazis?” nervoze demandis He Juan kun streĉita mieno.
   “Tio... tio estas Zhang Ying,” diris tremete Feng Wei, “ŝi surhavas blankajn baletŝuojn sur la piedoj.”
   Post kiam Feng Wei finis tiujn vortoj, aero inter ili eĉ senmoviĝis dum du sekundoj.
   “Ni rapide forkuru!” laŭte kriis He Juan, kvazaŭ frapite de elektro. Tirante per la maldekstra mano Mao Qian kaj per la dekstra Feng Wei, ŝi plenforte kuris al la direkto de la amasloĝejo.
ip地址已设置保密
2018-2-21 8:10:06
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2504
积分:28096
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
6
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
   La tri knabinoj telefone informis policon pri la morto kaj la ŝrikaj sirensonoj de polica aŭto aŭdiĝis ĉe la lernejo.
   Policano petis detalojn pri la kazo de la tri knabinoj, kiuj tiam troviĝis ĉe la loko de la okazaĵo, sed li ne akiris ion substancan. Post tri tagoj la polico publikigis ekspertizon pri la morto, kaj certigis, ke Zhang Ying falis de la scenejo pro mispaŝo kaj trafis fortan frapon je la kapo, kio kaŭzis hemoragion de kranio kaj ŝin mortigis. La polico faris pluan enketon pri tio, kial la mortintino iris al la forlasita aŭlo en noktomezo.
   La morto de Zhang Ying atestis la verecon de la onidiro. Antaŭ ŝia malplena lito la tri aliaj knabinoj tenis sin senparolaj. Feng Wei dronis en grandaj paniko kaj timo. Ŝi neniel kredis, ke tia evento okazis tuj ĉe ŝi.
Tiumomente ŝi ekmemoris pri sia patrino. Preninte poŝtelefonilon, ŝi iris en koridoron kaj telefone konektis sian patrinon. “Panjo, mi estas Wei-njo.”
Kian aferon vi havas, Wei-njo?” ameme demandis ŝia patrino, Chu Peiying.
“Ankaŭ vi diplomitiĝis el Universitato K, ĉu vi konas la knabinon nomatan Shen Monian?”
   “Jes, kio okazis?” demandis Chu post iom da hezito.
   “Ĉu vi ankaŭ scias pri la fajrego okazinta en la aŭlo?”
   “Jes, tio okazis antaŭ tre longe. Kion vi volas diris al mi, Wei-njo?” La voĉo de la patrino sounded iom strange.
   Feng Wei diris al sia patrino pri la onidiro kaj ĵusa okazintaĵo. Ŝi aldonis, “Ĉu vere ekzistas fantomoj en la mondo, panjo?”
   “Ne kredu onidirojn. Ekzistas nenia fantomo en la homa mondo.” Ĉe tio la patrino paŭzis, ŝajne falinte en pensojn.
   “Diru plu, panjo,” urĝis Feng Wei.
   “Ĉu ekzistas fantomoj aŭ ne, Wei-njo, nur memoru: neniel iri al tiu aŭlo.” La tono de la patrino estis tre forta.
   “Kial?” demandis nekomprene Feng Wei, “Vi jam diris, ke ekzistas nenia fantomo, do kial mi ne povas iri tien. Kial Zhang Ying senkaŭze mortis tie? Kiel oni povas klarigi tion?”
   “Sekvu mian admonon!” diris la patrino serioztone. “Post du tagoj mi afervojaĝos al la urbo, kie situas via lernejo, kaj mi preterpase iros vidi vin. Memoru miajn vortojn: neniel iri al tiu aŭlo.” Fininte tiujn vortojn, la patrino bate demetis la aŭdilon.
   Aŭskultante du-du-sonojn en telefonilo, Feng Wei ne komprenis, kial ŝia patrino tiel tre koleriĝis.
   Vesperkrepuske post tri tagoj Feng Wei ankoraŭfoje iris al la aŭlo. Ĉifoje ŝi ne volis eniri la aŭlon, sed viziti la strangan maljunan ĝardeniston.
   Ĉar ŝi sonĝis pri la morto de Zhang Ying, kiu vere mortis sekvan tagon, ŝi konsideris, ke la morto de Zhang Ying rilatas al ŝi iusence. Se ŝi ne montrus la foton de Shen Monian, se ŝi ne irus al la aŭlo, se ŝi ne havus tiun sonĝon, eble Zhang Ying ne mortus.
   Ŝi volas solvi la enigmon. Kia ajn la resulto estos, ŝi esperas, ke ŝi prezentos eksplikon de la afero al Zhang Ying. Pensante pri tio, kiel mizere la gepatroj de Zhang Ying ploradis, alveninte al la lernejo, ŝi faris firmajn paŝojn al la kabano de la maljunulo.
   “Mi scias, ke vi alvenos al mi pli aŭ malpli frue,” dirs la maljunulo, rigardante Feng Wei sidantan kontraŭe, “La unuan fojon, kiam mi vidis vin, mi ekhavis tian senton.”
   “Kial?” Nervoze rigardante lian faltoplenan vizaĝon, Feng diris, “Zhang Ying estas mia kunlerninto. Mi alvenas ĉi tien peti de vi rilatajn informojn.”
   “Kiajn informojn?” La maljunulo ekrikanis kaj diris, “La lerneja instanco malpermesas al studentoj veni ĉi tien. Sed kelkaj scivolemuloj ne obeas. Tio estas ilia kulpo.”
   Ĵetinte ekrigardon al Feng, la maljunulo iris al tablo, eltiris tirkeston kaj elpreninte foton el ĝi, donis al Feng, “Ĉu vi konas la personon en la foto, fraŭlino?”
   Kun nekomprenemo ŝi akceptis la foton. Kiam ŝi direktis sian rigardon al la foto, ŝi ege surpriziĝis.
   Sur la foto estis tre bela knabino, en pure blanka baletjupeto, pozante per malfacila dancmovo. Tio, kio surprizis Feng, ne estis la sama kostumo de la knabino, kiun Shen Monian surhavis, sed ties vizaĝo.
ip地址已设置保密
2018-2-21 8:11:18
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2504
积分:28096
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
7
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
   “Kiu... kiu ŝi estas?” demandis Feng, rigardante lian vizaĝon.
   “Ŝi nomiĝas Chu Peiying,” li diris, sidiĝinte, “Ĉu vi konas ŝin?”
   “Aĥ!” ŝi ekkriis surprizite. “Ŝi estas mia patrino.”
   “Jes, prave.” Kun emocio la maljunulo diris, rigardante Feng, “La unuan fojon, kiam mi vidis vin, mi sentis, ke vi estas tre konata al mi. Sed mi vere ne kredas, kiel koincidas tio, ke vi ja estas la filino de Chu Peiying.”
   “Kiel... kiel vi akiris foton de mia patrino?” Feng perpleksiĝis, firme tenante la foton en la mano.
   Aŭdinte, kion Feng diris, la maljunulo tuj pleniĝis de larmo. La faltoj sur lia vizaĝo fariĝis pli profundaj en lia plorsingultado.
   “Ĉar vi estas la filino de Chu Peiying, mi havas motivon eldiri al vi la okazintaĵon antaŭ dudek sep jaroj.” Post longa suspiro, li malrapide diris, “Antaŭ dudek sep jaroj, t.e. la jaro 1982, Shen Monian, via patrino kaj mi estis anoj de la Danca Grupo de la lernejo. Tiam Shen estis la protagonisto, kaj via patrino, kvamkam tre brila en ĉiuj kampoj, tamen kompare kun Shen, ŝajne, ŝi malhavis ion pli bonan. Tiam, kiam prezentiĝis Cignolago en la lernejo, Shen rolis kiel princino Odette, mi kiel princo Siegfried, kaj via patrino kiel Odile, la filino de Von Rothbart, t.e. nigra cigno. Ĉiufoje pri tia aranĝo de la roluloj via patrino kovis malkontenton, sed ŝi povis fari nenio.”
   Ĉe tio la maljunulo ĵetis ekrigardon al Feng Wei kaj poste, mallevinte la kapon, diris, “Por diri honte mi tiam manie ĉasis la amon de Shen Monian, sed ŝi enamiĝis kun aliulo. Tiun tagon, kiam okazis la fajrego, ĝuste estis la tempo por nia provludo. Mi ne sciis, kial via patrino forestis. Elirinte el la vestoŝanĝejo, Shen Monian diris, ke ŝiaj baletŝuoj malaperis, kiujn ŝi speciale mendis multekoste laŭ siaj piedoj. Ŝi tre maltrankviliĝis pro tio, ke post kelkaj tagoj okazos oficiala prezentado. Ŝi povis fari nenion alian ol surmeti alian paron da baletŝuoj portempe. Sed dum la provludo ŝi tordis sian maleolon kaj ĉesis provludi. En la ripozĉambro mi vidis ŝian maleolon ŝvelintan kaj mi reiris preni glacikubojn, sed kiam mi revenis, leviĝis jam la fajrego. Kiam mi ĵetis min enen por savi Shen Monian, trabo falis kaj rompis al mi la kruron. Vole nevole mi elrampis el interne. Kiam fajrobrigadanoj alrapidis kaj estingis la fajregon, Shen Monian jam mortis pro brulado. De tiam, en ĉiutaga meznokto elŝvebis muzikarioj de Ĉajkovskij kaj mi scias, ke ŝia animo ankoraŭ restas ĉi tie, sed mi povas fari nenion.”
   Post tiuj vortoj la maljunulo groteskamiene rigardis Feng Wei-n kaj aldonis, “Shen Monian opiniis, ke ĉi ĉion via patrino faris.”
   “Estas tre stranga rakonto, ĉu?” Aŭdinte la eldiron de la maljunulo, Feng Wei enspiris longan spiron. “Ĉu ĉio, kion vi diris, estas vera? Sed mi neniel kredas, ke mia patrino faris tian aferon.”
   “Nu, ne gravas, ĉu via patrino faris tion aŭ ne.” Forviŝinte larmerojn ĉe la okulangulo, la maljunulo aldonis, “Jam forpasis pli ol dudek jaroj. La animo de Shen Monian ankoraŭ ŝvebas ĝis nun, ĉar, miaopinie, ŝi nur volas trovi nenion alian ol la paron da blankaj baletŝuoj. Se vi havos tempon, demandu vian patrinon pri tio.”
   “Pri kio mi demandu ŝin?”
   “Demandu ŝin, ĉu la ŝuparo de Shen Monian troviĝas ĉe ŝi.” Rigardante Feng Wei, la maljunulo subite diris per subpremita voĉo, “Hodiaŭ nokte prezentiĝos Cignolago, ĉu vi havas intereson spekti kune kun mi?”
“Aĥ!” Ŝi ĵetis ekrigardon al la maljunulo kun stranga mistero sur la vizaĝo kaj hezitis longan tempon. “Tiu Shen Monian ne embarasos min, ĉu? Pri mia patrino ŝi...”
   “Ne, neniel.” La sulkoj sur lia frunto moderiĝis. “Tio ne koncernas vin. Ĉu vi kuraĝas iri?”
   “Kompreneble jes! Kial ne?” ŝi diris kuraĝe.
   “Do, bone. Je nul horo de meznokto mi atendos vin ĉe la aŭlo.” Eliginte kelkajn sekajn ridsonojn, li okule sekvis ŝin ĝis ŝia maldika figuro malaperis ĉe la pordo.
   Kun kompleksa sento ŝi ĝustatempe aperis je nul horo ĉe la pordo de la aŭlo.
   “Venu, mia infano.” La maljunulo malfermis la pordon por ŝi. “La prezentado tuj ekos.”
   Ŝi sidiĝis, kune kun la maljunulo, sur sidlokon de la unua vico, maltrankvile en mallumo atendante la aperon de Shen Monian.
ip地址已设置保密
2018-2-21 8:12:16
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2504
积分:28096
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
8
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

    Post kelkaj minutoj subite ekbrilis la lampoj sur la scenejo. Knabino en blanka baletjupo aperis kaj laŭ la malrapide leviĝanta muziko ŝi komencis malpeze pirueti, kiel bela cigno.
   “Suprenvenu, Chu Peiying. Mi bezonas nigran cignon en akompana dancado.” Dancante, Shen Monian diris al Feng Wei sube de la scenejo, “Ne enviu min. Vi ĉiam dancas kiel nigra cigno, ĉu ne?” Post tiuj vortoj ŝi ridklukis. Ŝiaj vortoj tute disrompis sian belan figuron en la menso de Feng Wei.
   “Kial ŝi parolis tiamaniere?” diris Feng Wei, turninte la kapon kaj ekrigardinte la maljunulon. “Ĉu mia patrino nur rajtas danci kiel nigra cigno? Kian avantaĝon tiu knabino havas? Mi pensas, ke ŝi ne estas tre bona dancanto.”
   “Ĉu jes? Ĉu vi provos danci kun mi sur la scenejo?” Ŝajne Shen Monian aŭdis, kion Feng diris, kaj ŝi subite haltis senmove. Ŝi diris al la maljunulo, “Donu al ŝi paron da baletŝuoj, Zhengping. Lasu ŝin danci kune kun mi.”
   “Ne, ne necesas.” La maljunulo iom rektigis sian talion, sed ne stariĝis el la sidloko.
   “Ĉu vi ne aŭdis min?” Multe altiginte sian voĉon, ŝi kriis al la maljunulo, “Rapide donu baletŝuojn al ŝi!”
   “Donu al mi baletŝuojn! Nenio malfacila povas min ĝeni.” Subite Feng stariĝis el la sidloko kaj deprenis per la mano paron da baletŝuoj el la sino de la maljunulo.
   “Ne, infano!” La maljunulo volis ŝin deteni, sed la baletŝuoj jam troviĝis en ŝiaj manoj.
   “Bone. Do ni rivalu unu kun la alia en dancado!” Shen ridete diris, “Chu Peiying, mi jam frue diris, ke laŭ via kapablo vi ĉiam povas ludi nur neĉefan rolon.”
   Vidinte ŝian fieraĉan mienon, Feng surmetis baletŝuojn kaj, kun paŭto, iris al la scenejo.
   “Wei-njo, ne supreniru!” Apenaŭ Feng surpaŝis la scenejon, aŭdiĝis la voĉo de ŝia patrino el la pordego de la aŭlo. Ŝi abrupte turnis sian kapo kaj vidis, ke ŝiaj gepatroj alvenas.
   “Shen Monian, tio ne koncernas mian filinon nek Peiying,” diris la patro de Feng Wei, sin ĵetinte al la scenejo. “Ĉion ĉi tion mi ja faris. Jen la paro da viaj baletŝuoj. Mi redonu ilin al vi nun.”
   Post tiuj vortoj la patro de Feng Wei metis paron da blankaj baletŝuoj sur la scenejon.
   “Estas mi, kiu forprenis viajn ŝuojn tiujare,” diris la patro kun livida vizaĝo, “Shen Monian, vi estas tro aroganta, fieraĉa kaj tre acerba. Peiying neniam volis konkuri por akiri la rolon de protagnisto, sed vi ĉiam rigardis ŝin kiel dornon en via karno. Ĉar mi ne povis toleri vian fierecon, mi forprenis viajn ŝuojn. Mi volis vidi, ĉu vi ankoraŭ aspektos kiel bela blanka cigno sen tiuj ŝuoj.”
   “Haonian, mi neniel imagis, ke eĉ vi faris tion.” Shen Monian eligis akutan ekkrion. “Tiutempe mi tiel korinklinis al vi, sed vi ne akceptis mian amon. En kia flanko mi estas malsupera al Chu Peiying? Mi estas pli bela, pli inteligenta ol ŝi...”
   Sed vi ne estas tiel bonkora kiel ŝi!” Feng Haonian abrupte interrompis ŝin: “Nur por tiu ĉi paro da ŝuoj vi, kiel alkroĉiĝema fantomo, puŝis tiom da junaj knabinoj al morto. Nun surmetu tiujn ŝuojn kaj foriru, neniam revenu.”
   “Vi ne devas trakti min tiel.” Shen subite ekploris. Rigardante al Feng Haonian kun larmoj, ŝi diris, “Eĉ se mi havus dek milojn da pekoj, mi jam estas brulmortigita de vi. Ĉu mi vere tiom indas morton?”
   “Ĝis nun vi ankoraŭ opinias, ke Peiying faris tiun fajregon. Mi vere ne scias, kiel mi povus sufiĉe kritiki vin!” Eliginte longan suspiron, li diris, “Fakte tiu fajrego estis akcidento. Tiun tagon Peiying ne partoprenis en provludo pro febro, dum mi iris en la vestŝanĝejon de la aŭlo kaj forprenis viajn ŝuojn. Ĝuste tiam mi vidis kelkajn elektristoj fumantaj ĉe kurtenoj. La fajrego estis kaŭzita de iliaj brulantaj cigaredstumpoj. Tion konfirmis fajrestinga kaj publik-sekuriga aŭtoritatuloj. Ankaŭ tiuj elektristoj konfesis tion.”
   “Ne, tio ne estas vera. Estis Chu Peiying, kiu ŝtelis miajn ŝuojn kaj estigis fajregon,” Shen histerie kriis kontraŭ Feng.
   “Ĉio ĉi tio estiĝis pro mi.” Ne ĵetante atenton al Shen, Feng trankvile suriris la scenejon. Preninte la ŝuojn, li iris al Shen kaj diris, “Surmetu ilin. Ni dancu kune, ĉu bone?”
   “Haonian, ĉu vi vere volas danci kun mi?” Shen emociiĝis. “Vi neniam volis danci kun mi antaŭe.”
   “Ĉifoje estas malsame. Mi volontas danci la lastan dancon kune kun vi.”

ip地址已设置保密
2018-2-21 8:13:18
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2504
积分:28096
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
9
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

   Shen malrapide levis sian piedon kaj li helpis ŝin surmeti la blankan baletŝuon.
   “Haonian, ne faru tion!” subite ekkriis Chu Peiying el sub la scenejo. “Haonian, rapide malsupreniru. Rapide malsupreniru, mi petas!”
   “Mi devas ripari la eraron, kiun mi faris, Peiying.” Post tiuj vortoj, Feng Haonian direktis sian rigardon plenan de amemo al Feng Wei, sia filino.
   Ĝuste tiam melodia muziko subite alŝvebis de ĉirkaŭe. Kaj samtempe Shen Monian jam piruetis sub la gvido de Feng Haonian sur la scenejo.
   “Rapide malsupreniru, mi petas, Haonian!” Tiumomente Chu Peiying ploris singulte, tremante kaj brakumante Feng Wei firme.
   Kiam Feng Wei senrimede rigardis ĉion ĉi tion, lamplumo subite estingiĝis. En palpebruma daŭro la tuta aŭlo estis glutita de mallumo, sed la muziko ankoraŭ daŭre sonis.
   Kiam Feng Wei sin trovis en paniko, subite leviĝis du buloj da brila fajrolumo sur la scenejo. Shen Monian kaj ŝia patro estis volvitaj per brulantaj flamoj. En la ardanta fajrolumo ili ambaŭ ankoraŭ elegante dancis laŭ la muziko.
   “Paĉjo!” Feng Wei ekkriis kaj pretis sin ĵeti sur la scenejon. Tuj ĉe la momento fajrolumo subite estingiĝis kaj lamplumo refoje ekbrilis.
   La tri homoj piede de la scenejo samtempe direktis sian rigardon al la scenejo. Vidiĝis en la centro de la scenejo paro da blankaj baletŝuoj, kaj la du dancantoj jam malaperis senspure.


ip地址已设置保密
2018-2-21 8:14:12

 9   9   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.42188 秒, 4 次数据查询