
寇准(961-1023)
阳关引
塞草烟光阔。渭水波声咽。春朝雨霁轻尘歇。征鞍发。指青青杨柳,又是轻攀折。动黯然、知有后会甚时节。更尽一杯酒,歌一阕。叹人生,最难欢聚易离别。且莫辞沉醉,听取阳关彻。念故人、千里自此共明月。
Kou Zhun (961-1023)
En nordo herboj densas
—laŭ melodio Ĉe pasejo Yangguan
En nordo herboj pompe densas
sur vast’ en frost-rigor’,
la Wej-rivero onde plaŭdas
verŝajne en singulta plor’.
Matena pluvo ĉesis,
humidas polvo en stupor’.
Jam oni sidas sur ĉevala selo
nun preta por vojaĝ’ al for’.
Adiaŭantoj ŝiras salikbranĉojn
por montri adiaŭan domaĝemon.
La sceno kirlas sentojn en la kor’.
Oni ne scias pri venonta
la rekuniĝ’, en kia hor’?
Do, trinku plian tason
da vino kaj mi kantu por
esprimi al vi ĝisrevidon.
Kuniĝ’, ve, malfacilas,
disiĝo oftas de dolor’.
Bonvolon mian ne rifuzu
per evitema la parol’
kaj finaŭskultu nian kanton
antaŭ vojaĝo via.
Amikoj de honor’,
ho, kaj parencoj
ekde nun ni sopiru
defore sub la sama lunoglor’.