
范仲淹(989-1052)
渔家傲
塞下秋来风景异,衡阳雁去无留意。四面边声连角起。千嶂里,长烟落日孤城闭。
浊酒一杯家万里,燕然未勒归无计。羌管悠悠霜满地。人不寐,将军白发征夫泪。
Fan Zhongyan (989-1052)
La pejzaĝo norda
—laŭ melodio Fiŝista fiero
La pejzaĝo norda
prenas ŝanĝojn tristajn en aŭtun’.
Al direkt’ de Hengyang
sovaĝanseroj en grupa kun’
flugas for sen domaĝemo.
Garnizonaj klarionoj ĉe vespero
sonas ĥore jam en nun’.
En nebulo densa
subiranta sun’
pendas kline super,
kun ŝlosita pord’, la urb’
sola inter mil montklifoj.
Mane kun tas’ da kruda rum’,
mi sopiras pri hejmloko mia
fora dekmil liojn
en la svaga brum’.
Sen merit’ kaj famo,
kiujn havas intaj bravemuloj,
mi silentas en mallum’,
kaj ne rajtas frue hejmeniri.
Sonas ŝalmo-fluto melodie
kun la tera fon’ de blanka prujn’.
Jam vigilas la grizhara generalo
kaj soldatoj ja suferis kun larmfalo.