dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → Lilio en la koro (心田上的百合花)

您是本帖的第 129 个阅读者
树形 打印
标题:
Lilio en la koro (心田上的百合花)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2504
积分:28096
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
Lilio en la koro (心田上的百合花)

Lilio en la koro

Lin Qingxuan

En dezerta kaj fora valo troviĝas klifo alta pli ol cent futojn. Oni ne scias, kiam eta lilio elkreskis sur la rando de la klifo.

Kiam ĝi ĵus elmondiĝis, ĝi aspektis tute same kiel herbaĉo. Sed ĝi sciis en la koro, ke ĝi ne estas sovaĝa herbo.

En ĝia korfundo ekestis pura ideo: “Mi estas lilio, sed ne sovaĝa herbo. Tio, kio povas nur pruvi, ke mi estas lilio, estas doni belajn florojn.”

Kun tiu ideo en la koro, la lilio penas ensorbi akvon kaj sunlumon, radikiĝi profunden kaj rektigi sian bruston.

Finfine, frumatene de l’ printempo la unua florburĝono aperas sur la supro de la lilio.

Ĝi kovas ĝojon en la koro, dum tiuj herbaĉoj ĉirkaŭ ĝi donas neniom da atento al ĝi. Ili kaŝite primokas ĝin: “Tiu ulaĉo vere estas herbo, sed ĝi male konsideras sin florplanto. Laŭ mi tio ne estas florburĝono sur ĝia verto, sed tumoro elŝovita el la cerbo.”

En publika okazo ili eĉ mokeme diris: “Ne faru sonĝon. Eĉ se vi vere disflorus, en tiu ĉi dezerta sovaĝejo, vi valoras same kiel ni.”

Okaze alflugas abeloj, papilioj kaj birdoj. Ili ankaŭ persvadas al ĝi ne tiel peni doni florojn: “Sur la rando de tiu ĉi klifo, eĉ se vi donus la plej belajn florojn, neniu alirus vin aprezi.”

La lilio deklaris: “Mi volas doni florojn, ĉar mi scias, ke mi havas belajn florojn. Mi volas doni florojn, ĉar mi plenumos la solenan mision de florplanto. Mi volas doni florojn, ĉar mi ŝatas pruvi mian ekzistadon per floroj. Mi nepre donas florojn, egale ĉu oni min aprezas aŭ ne, kiel ajn vi min taksas.”

Sub la malestimado de sovaĝaj herboj, abeloj kaj papilioj, la sovaĝa lilio klopodas disvolvi la energion elinterne. Iutage ĝi fine disfloras kun vivecplena kaj delikata blanko, kaj en gracia pozo, prezentante la plej belan koloron sur la klifo.

Tiam la sovaĝaj herboj, abeloj kaj papilioj ne plu kuraĝas ĝin mokridi.

Lilifloroj pompe disfloras unuj post aliaj. Ĉiutage ili portas kristalajn akvoperlojn, kiujn la sovaĝaj herboj konsideras lastnoktaj roseroj, kaj nur la lilio mem scias, ke tiuj akvoperloj estas ĝiaj larmogutoj formitaj pro ĝia tre profunda ĝojo.

Ĉiujare en la printempo sovaĝaj lilioj penas produkti florojn kaj semojn. Iliaj semoj propagiĝas per la vento al valoj, stepoj kaj klifrandoj, kaj pro tio ĉie disfloras pure blankaj lilifloroj.

Post kelkdek jaroj homoj venas de malproksime, de urboj kaj vilaĝoj, kovrante longan distancon por spekti liliflorojn. Multaj geknaboj surgenuiĝas por flari ilian aromon kaj multaj paroj da geamantoj ĉirkaŭbrakumas sin kaj faras ĵuron de “centjara kombiniĝo pura kiel lilifloroj”. Vidinte tiun belecon, kiun ili neniam vidis, sennombraj homoj emociiĝas ĝis larmoj, ĉar ĝi tuŝas la puran kaj mildan parton de ilia koro.

ip地址已设置保密
2018-12-14 9:16:48
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2504
积分:28096
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

心田上的百合花

林清玄

在一个偏僻遥远的山谷里,有一个高达数千尺的断崖。不知道什么时候,断崖边上长出了一株小小的百合
百合刚刚诞生的时候,长得和杂草一模一样。但是,它心里知道自己不是一株野草
它的内心深处,有一个内在的纯洁的念头:我是一株百合,不是一株野草。惟一能证明我是百合的方法,就是开出美丽的花朵。
有了这个念头,百合努力地吸收水分和阳光,深深地扎根,直直地挺着胸膛。
终于在一个春天的清晨,百合的顶部结出了第一个花苞
百合的心里很高兴,附近的杂草却很不屑,它们在私底下嘲笑着百合:这家伙明明是一株草,偏偏说自己是一株花,还真以为自己是一株花,我看它顶上结的不是花苞,而是头脑长瘤了。
公开场合,它们则讥讽百合:你不要做梦了,即使你真的会开花,在这荒郊野外,你的价值还不是跟我们一样。
偶尔也有飞过的蜂蝶鸟雀,它们也会劝百合不用那么努力开花:在这断崖边上,纵然开出世界上最美的花,也不会有人来欣赏呀!”
百合说:我要开花,是因为我知道自己有美丽的花;我要开花,是为了完成作为一株花的庄严使命;我要开花,是由于自己喜欢以花来证明自己的存在。不管有没有人欣赏,不管你们怎么看我,我都要开花!”
在野草和蜂蝶的鄙夷下,野百合努力地释放内心的能量。有一天,它终于开花了,它那灵性的白和秀挺的风姿,成为断崖上最美丽的颜色。
这时候,野草与蜂蝶再也不敢嘲笑它了。
百合花一朵一朵地盛开着,花朵上每天都有晶莹的水珠,野草们以为那是昨夜露水,只有百合自己知道,那是极深沉的欢喜所结的泪滴
年年春天,野百合努力地开花,结籽。它的种子随着风,落在山谷、草原悬崖边上,到处都开满洁白的野百合。
几十年后,远在百里外的人,从城市,从乡村,千里迢迢赶来欣赏百合开花。许多孩童跪下来,闻嗅百合花的芬芳;许多情侣互相拥抱,许下了百年好合的誓言;无数的人看到这从未见过的美,感动得落泪,触动内心那纯净温柔的一角

ip地址已设置保密
2018-12-14 9:18:09

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.29688 秒, 4 次数据查询