dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → 席慕蓉:孤独的树

您是本帖的第 266 个阅读者
树形 打印
标题:
席慕蓉:孤独的树
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2508
积分:28138
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
席慕蓉:孤独的树

席慕蓉:孤独的树

  在我二十二岁那年的夏夭,我看见过一棵美丽的树。

  那年夏天,在瑞士,我和诺拉玩得实在痛快。她是从爱尔兰来的金发女孩,我们一起在福莱堡大学的暑期法文班上课,到周末假日,两个人就去租两辆脚蹬车漫山遍野地乱跑,附近的小城差不多都去过了。最喜欢的是把车子骑上坡顶之后,再顺着陡削弯曲的公路往下滑行,我好喜欢那样一种令人屏息眩目的速度,两旁的树木直逼我们而来,迎面的风带着一种呼啸的声音,使我心里也不由得有了一种要呼啸的欲望。

  夏日的山野清新而又迷人,每一个转角都会出现一种无法预料的美丽。

  那一棵树就是在那种时刻里出现的。

  刚转过一个急弯,在我们眼前,出现了一座不算太深的山谷,在对面的斜坡上,种了一大片的林木。

  大概是一种有计划的栽种,整片斜坡上种满了一样的树,也许是日照很好,所以每一棵都长得枝叶青葱,亭亭如华盖,而在整片倾斜下去一直延伸到河谷草原上的绿色里面,唯独有一棵树和别的不同。

  站在行列的前面,长满了一树金黄的叶片,一树绚烂的圆,在圆里又有着一层比一层还璀璨的光晕。它一定坚持了很久了,因为在树下的草地上,也已圆圆地铺上了一圈金黄色的落叶,我虽然站在山坡的对面,也仍然能够看到刚刚落下的那一片,和地上原有的碰在一起的时候,就觉得后者已经逐渐干枯褪色了。

  天已近傍晚,四野的阴影逐渐加深,可是那一棵金黄色的树却好像反而更发出一种神秘的光芒。和它后面好几百棵同样形状、同样大小,但是却青翠逼人的树木比较起来,这一棵金色的树似乎更适合生长在这片山坡上,可是,因为自己的与众不同使它觉得很困窘,只好披着一身温暖细致而又有光泽的叶子,孤独地站在那里,带着一种不被了解的忧伤。

  诺拉说:"很晚了。我们回去吧。"

  "可是,天还亮着呢。"我一面说,一面想走下河谷,我只要再走近一点,再仔细看一看那棵不一样的树。

  但是,诺拉坚持要回去。在平日,她一直是个很随和的游伴,但是,在那个夏天的午后,她的口气却毫无商量余地。

  于是,我终于没有走下河谷。

  也许诺拉是对的,隔了这么多年,我再想起来,觉得也许她是对的。所有值得珍惜的美丽,都需要保持一种距离。如果那天我走近了那棵树,也许我会发现叶的破裂,树干的斑驳,因而减低了那第一眼的激赏。可是,我永远没走下河谷,(我这一生再无法回头,再无法在同一天,同一刹那,走下那个河谷再爬上那座山坡了。)于是,那棵树才能永远长在那里,虽然孤独,却保有了那一身璀璨的来自天上的金黄。

  又有那一种来自天上的宠遇,不会在这人世间觉得孤独的呢?

ip地址已设置保密
2018-12-28 8:59:48
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2508
积分:28138
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

Xi Murong

Soleca arbo

Somere de tiu jaro, kiam mi estis dudekdujara, mi vidis belan arbon.

Tiusomere mi kaj Nora sin distris tre ĝuplene en Svislando. Ŝi estis blondhara knabino devenanta de Irlando. Ni ambaŭ sekvis la someran kurson pri la franca lingvo en Freiburg-Universitato (Albert-Ludwigs-Universtät Freiburg). En la semajnfina ferio ni, per po luita biciklo, libere kuradis laŭlonge kaj laŭlarĝe tra montoj kaj sovaĝejoj, tiel ke preskaŭ ĉiujn urbetojn ni jam vizitis. La plej ŝatata afero, kiun ni faris, estis rajdi bicikle ĝis la supro de deklivo kaj poste malsuprengliti laŭ la kruta kaj sinua vojo. Mi tre ŝatis la rapidecon, kiu blindigus miajn okulojn kaj haltigus miajn spirojn. La arboj ĉe ambaŭ flankoj de la vojo alpreme renkontis nin kaj la alvizaĝa vento sibladis preterfulmis. Tio tuj vekis ĉe mi aŭtomatan deziron sible flugi.

En somero sovaĝejoj en montoj sin montris freŝaj kaj ĉarmaj. Ĉiu kurbiĝo de la vojo subite prezentis neantaŭvideblan belecon.

Tiu arbo aperis dum tiaj horoj.

Apenaŭ ni turniĝis ĉe abrupta kurbiĝo, aperis neprofunda valo, sur kies transa oblikva deklivo estis kreskigita vasta arbaro.

Probable ĝi estis forstumita arbaro, ĉar sur la tuta oblikva deklivo staris samspecaj arboj. Eble pro bona ricevo de la sunlumo tiuj arboj portis junverdajn frondojn kun baldakeneca krono. Nur sola arbo aparte distingiĝis sur la tuta verdejo oblikviĝanta ĝis la stepo en la rivervalo.

Starante ĉe la fronta vico de la arboj ĝi plene portis orflavajn foliojn kaj buntajn rondojn, en kiuj pli buntaj aŭreoloj glimis tavolo post tavolo. Ĝi certe staris tie longatempe, ĉar sur la herbejo sub ĝi jam sterniĝis rondo da orflavaj falfolioj. Kvankam mi staris kontraŭ la oblikva deklivo, mi ankoraŭ povis vidi, ke folio ĵus falas kaj ekfrapas la antaŭajn falfoliojn sur la tero, donante la kontraston kun tiuj lastaj jam iom-post-iome velkintaj kaj dekoloriĝintaj.

Proksime al vesperkrepuskiĝo la ĉirkaŭa ombro malheliĝis laŭgrade, sed tiu arbo volvita per orflaveco des pli eligis misteran lumon. Komparante kun kelkcent samspecaj kaj samgrandaj arboj junverdaj, nur tiu ĉi orflava arbo ŝajne konvenis kreski sur tiu ĉi deklivo. Tamen ĝia distingiĝo de la aliaj arboj sentigis ĝin en granda embaraso, kaj ĝi vole nevole surportis varmajn, delikatajn kaj briletajn foliojn tra la tuta korpo, starante solece tie kun nekomprenigebla tristo.

Nora diris: “Estas tre malfrue. Ni reiru.”

“Sed la ĉielo estas ankoraŭ hela,” dirante, mi malsupreniris al la rivervalo. Mi volis iri pli proksimen zorgeme pririgardi tiun unikan arbon.

Sed Nora insistis reiri. En ordinara tempo ŝi ĉiam estis akomodema kunvojaĝantino, tamen tiun someran posttagmezon ŝi parolis en nerifuzebla tono.

Pro tio mi ne iris ĝis la rivervalo.

Eble Nora estis prava. Post multaj pasintaj jaroj, kiam mi rememoris pri tio, mi sentis, ke ŝi eble estis prava. Ĉiuj belecoj, kiuj meritas domaĝon, bezonas teni sin de vidantoj je unu peco da distanco. Se mi alproksimiĝus al la arbo tiutage, mi eble trovus kreviĝon de folioj kaj deŝeliĝon de la trunko, tiel ke reduktiĝus mia granda laŭdo je la unua vido al la arbo. Sed mi neniam iris ĝis la rivervalo. (Dum mia tuta vivo mi neniam reiras, neniam iras ĝis la rivervalo nek suprengrimpas tiun deklivon en la sama momento de la sama tago.) Pro tio tiu arbo povas kreski tie konstante, kvankam solece, tamen tenante ĝian orflavecon dotitan de la ĉielo.

Kia favoro dotita de la ĉielo ne renkontas la solecon en la homa mondo?

ip地址已设置保密
2018-12-28 9:00:28

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.31201 秒, 4 次数据查询