
柳永(约984-1053)
少年游
参差烟树灞陵桥,风物尽前朝。衰杨古柳,几经攀折,憔悴楚宫腰。
夕阳闲淡秋光老,离思满蘅皋。一曲阳关,断肠声尽,独自凭兰桡。
Liu Yong (ĉ. 984-1053)
Ĉe Baling-ponto
—laŭ melodio Vojaĝo en juneco
Ĉe Baling-ponto
la arboj altaj kaj malaltaj
sin klinas ja en nebul-ondo,
elspiras ĉiuj la etoson
de du antaŭaj dinastioj
en fora horizonto.
Dum longa tempo
kaj ofta pluk-derompo
salikoj kadukiĝas,
branĉmankaj sur la monto,
malgrasaj
de la knabinoj en palaca rondo.
En krepusk-mondo
subira sun’ en aŭtun-fino
oblikve iras al malfronto
de
Mi plenas je ve-desaponto,
morozas ankaŭ herboj
sur sabla benko.
Ario sonas de l’ rakonto
pri disiĝ-sentoj akre
disŝiras mian koron.
Senvoĉe mi lamentas,
interne kun tranĉ-tondo.