Klarigeble
—Ho, kiel vi aspektas kun tiu bandaĝo ĉirkaŭ la kapo.
—Ho jes, mi estas pikita de kulo.
—Sed tio ja ne povis esti tiel danĝera?
—Ho ne, sed mia frato mortigis ĝin per fosilo.
—Panjo, ĉu vi volas doni al mi novan pupon?
—Estis ja nenia difekto ĉe via malnova.
—Ne sed estas ja ankaŭ nenia difekto ĉe mi, kaj tamen vi ĵus ricevis novan knabineton.
Stefano, 6-jara, vesperpreĝas:
—Bona Dio, lasu min iĝi bonkonduta kaj brava knabo, sed se tio ne povus ordiĝi, tiam donu al panjo iom pli bonajn nervojn.
Ferianta junulino demandas amikinon:
—Kia estis la akvo hodiaŭ ĉe la banstrando?
—Admirinda. Tute plena de viroj.
Sinjoro P. legas la vesperan gazeton kaj diras subite:
—Ĉi tie estas fidinda artikolo, pri kiel oni agu por iĝi centjara.
Sinjorino P: —Donu al mi la gazeton, por ke mi legu ĝin.
Sinjoro P: —Ne-e.
La maljunulino al la kuracisto, kiu ĵus esploris ŝian edzon:
—Hu do, ĉu vi postulas 20 kronojn, por ke vi iomete penikis mian edzon en la ĝorĝon. Ĉi-somere mi pagis 20 kronojn por pentrado de la tuta domo.
—Strange, ke vi kunprenas eksteren tiel maldike vestitan knabeton. La termometro indikas ja plurajn gradojn sub nul.
—Ne estas grave, li ankoraŭ ne komprenas la termometron.
La gasto: —Ĉu tiu ĉi manĝaĵo nomiĝas omaromajonezo? Estas ja tute neniu omaro en ĝi.
La kelnero: —Ĉu vi eble iam vidis ian maristan lumbaĵon kun maristoj en ĝi?
—Kial vi bezonis treni kun vi televidaparaton el Londono? Tian vi egale bone povas aĉeti ĉi-loke.
—Ho jes, sed mi pli ŝatas la anglajn programojn, ĉar ili estas multe pli bonaj ol la svedaj.
La pastro: —Ĉu vi preĝas manĝobenon hejme antaŭ la manĝo?
La knabo: —Tion mi ne bezonas. Panjo estas tre lerta kuiri bonan manĝaĵon.