Bonaj novaĵoj
Knabeto alvenis de la lernejo hejmen, radiante pro ĝojo kaj ekkriis:
—Mi havas bonajn novaĵojn, paĉjo! Nenia porhejma kalkultasko plu por ni ambaŭ—mi estas eksigita de la lernejo!
Instruistino en komenca lernejo rakontas pri la kreo de la mondo kaj pri Adamo kaj Evo. Ŝi diras interalie, ke la Diablo aperis en formo de serpento.
Tiam la sepjara Evert fervore svingis la manon dirante:
—Fraŭlino, fraŭlino! Hieraŭ mi mortbatis unu diablon.