
Mi estas surprizita pro tio, ke li petis min alparoli lin per lia antaŭnomo, kvankam li estas jam ĉirkaŭ 50-jara, bone vestita, kaj liaj mallongaj, orde kombitaj haroj jam griziĝis. Sed rapide li akiras mian konfidon...
"Mi estas aĉetisto ĉe granda firmao", li respondas al mia demando.
Ni ankoraŭ staras antaŭ la kinejo, kiam li fine demandas min: "Ĉu ni eniru - mi pagos!" Mi konsentas kaj kuniras. Ĉe la kineja kaso li montras al mi sian monujon kun aro da centmarkaj biletoj, kaj pagas per unu el ili. Post eniro de la kineja salono li petas min sidiĝi apud li en la lasta vico. "De tie oni vidas plej bone", li diras.
La kineja salono tiuposttagmeze estas preskaŭ malplena kaj restas tia, kiam mallonge poste la filmo komenciĝas. Ni, la fremda, sed evidente tre komprenema viro kaj mi, do povas senĝene daŭrigi nian interparolon.
Li demandas min pri miaj plej ŝatataj lernejaj fakoj, miaj hobioj, miaj rilatoj al miaj gepatroj, miaj problemoj - kaj ankaŭ pri mia financa situacio. "Mi ne multon ricevas", mi respondas, "sed
ankaŭ ne bezonas multon..."
"Mi havas multege da mono, mia firmao donas al mi tro", li diras, evidente ne por fanfaroni, sed sentigante al mi, ke li trovas tion maljusta.