
Poste li direktas al mi demandon, kiu ŝajnas esti grava por li:
"Ĉu ni eble havas komunajn interesojn?"
"Mi ne scias... kiuj estas viaj interesoj, sinjoro?"
Li ridetas, kaj mi komprenas: "Pardonu - Erik!"
"Ŝajnas, ke ni ankoraŭ ne tute komprenis unu la alian", li fine respondas al mia demando.
Dum momento ni silentas. Mi tamen ne povas ĝui la filmon, ĉar miaj pensoj okupiĝas nur pri li.
Subite mi sentas lian manon sur mia femuro. Mi ekkomprenas... Nu, neniam iu plenkreskulo parolis kun mi pri seksaj aferoj, sed feliĉe mi legis en mia biologia lernolibro la interesegajn ĉapitrojn, kiujn mia instruistino preterlasis en la lecionoj, tiom funde, ke mi scias: Li estas samseksama. Kaj mi eĉ konas la fakan terminon: homoseksuala.
Iam, kiam mi havis ses aŭ sep jarojn, mia patrino avertis min pri tiel nomataj "karaj onkloj", kiuj surstrate alparolas infanojn promesante al ili bombonojn aŭ pecon da ĉokolado. "Ne eniru en
iliajn aŭtojn, nepre ne!", diris panjo. Sed ŝi ne klarigis al mi kial. Ĉu eble tiuj "