II
Mi ekstudas. Nova parto de mia vivo komenciĝis. Mi elektis matematikon. Nek filozofion, nek psikologion, nek sociologion. Kun la celo fariĝi ne instruisto, sed diplomita matematikisto. Por havi plej bonan ŝancon trovi laborlokon, verŝajne ie en la ekonomio. Sed aperis duboj: Ĉu tio signifas, ke mi fariĝos nur radeto en la mekanismo de la ekonomio? Mia interna vigleco, mia ribelemo, mia serĉado pri senco, pri amo - ĉu ĉio ĉi ne plu disvolviĝos, sed pereos?
Mi elektis iom foran urbon: Stuttgart. Sola mi staras en la nova ĉirkaŭaĵo. Antaŭe mi ĉiam neis, kiam iu diris, ke matematikistoj estas silentemaj kaj malvarmkoraj. Ĉar mi ne volis, ke oni atribuu tiujn ecojn al mi. Sed nun mi mem estas inter studentoj pri matematiko. Kune kun 300 aliaj homoj mi sidas en granda aŭditorio, aŭdante lekcion pri algebro. Preskaŭ nur knaboj.
Mi alparolas studenton apud mi: "Ĉu vi jam faris la hejmtaskojn?" - "Jes", li respondas, "ili estas facilaj!" Kaj ni silentas. Mi ne scias, kion diri plu, sed pensas pri lia respondo:
"Verŝajne vi nun esperas, ke mi trovas la taskojn malfacilaj kaj konkludas, ke vi estas inteligenta homo, ĉar por vi ili ja estas facilaj. Sed mi ne demandis vin por ekscii, kiom inteligenta vi estas, sed por eble kunlabori kun vi. Vi ja aŭdis, ke nia profesoro rekomendis al ni solvi tiujn taskojn kune. Krome mi malŝatas tiun anonimecon, serĉas amikojn en mia nova ĉirkaŭaĵo..." Mi plusilentas, malĝoja pri la ĵus fiaskinta provo konatiĝi kun iu.