
Iun dimanĉan
vesperon mi iras al la katolika studenta komunumo por partopreni kune kun ĉirkaŭ
50 pliaj studentoj diservon kaj la postan komunan vespermanĝon. Dum tiu
vespermanĝo mi kuraĝas alparoli studenton sidantan apud mi: "Kion vi
studas?" - "De kie vi venas?" - "
Hejme mi
komencas skribi leteron al Veronika:
Kara
Veronika,
Se mi
skribus al vi, ke ĉi tie en mia nova ĉirkaŭaĵo ĉio ege plaĉas al mi, vi verŝajne
kredus tion. Mi eĉ sentas iun devigon skribi tion al vi, ĉar mi scias, ke vi ĝojus
eksciante, ke mi fartas bone...
Sed mi
forstrekas tiujn frazojn, decidas ne skribi al ŝi. Mi memoras, ke iam iu diris
al mi, ke la studentaj jaroj estas la plej belaj jaroj de la vivo. Iu, kiu mem
ne studis...
Malgaje mi
enlitiĝas, prenas en miajn manojn la blankan ursidon, la pluŝbeston...
* * *