Du Fu (712 – 770)
Improvizaĵo
Sur sabla vojeto ŝutiĝas
Salikaj pure blankaj floroj.
Lotusaj folioj plenkovras
La rojon per verdaj koloroj.
La fazanidetoj post ŝosoj
Bambuaj apenaŭ vidiĝas,
Ĉe sia panjo anasidoj
Dormante nun dolĉe feliĉas.
elĉinigis Minosun