曹豳(1170 - 1249)
春暮
门外无人问落花,
绿阴冉冉遍天涯。
林莺啼到无声处,
Cao Bin (1170 – 1249)
Malfrua printempo
Neniu prizorgas la florojn falantajn ekstere,
La ombroj helverdaj etendas sin ĉie surtere.
Trili orioloj en arboj jam ĉesis; mi sola
Ĉe l’ lago herboza aŭskultas ran-kvakon prefere.
elĉinigis Minosun