
叶采(?-?)
暮春即事
双双瓦雀行书案,
点点杨花入砚池。
闲坐小窗读周易,
不知春去几多时。
Ye Cai (? - ?)
Improvizaĵo en la malfrua printempo
Sin movas du paseroj sur tegmento –
Sur librotablo ombre do promenas;
La inkoplato estas pripunktita
De flokoj la salikaj kiuj enas.
La Libron de Ŝanĝiĝoj mi legadas,
Sidante ĉe l’ fenestro en libero,
Kaj ne perceptas, kiom da vivtempaj
Tagoj forpasis dum ĉi primavero.
elĉinigis Minosun