司马光(1019 - 1086)
客中初夏
四月清和雨乍晴,
南山当户转分明。
更无柳絮因风起,
惟有葵花向日倾。
Sima Guang (1019 – 1086)
La frua somero en mia vojaĝo
En kvara lunmonato postpluva tago klaras,
La suda monto kontraŭ l’ gastejo hele staras.
Ne flirtas la salikaj florkvastoj en aero;
Sunfloroj nur al suno kapklinon sian faras.
elĉinigis Minosun