
有约
赵师秀(1170 - 1219)
黄梅时节家家雨,
青草池塘处处蛙。
有约不来过夜半,
闲敲棋子落灯花。
Zhao Shixiu (1170 – 1219)
Rendevuo neplenumita
En periodo de flavaj umeoj
Pluvetas ĉie super la kabanoj,
Kaj ĉiuloke, ĉu sur la herbejoj,
Ĉu sur la bordoj lagaj, kvakas ranoj.
L’ antaŭa duonnokto sin fortrenis,
Amiko mia tamen ne alvenis;
Mi ŝaktabulon fingre frapas
Kaj al restaĵo de la meĉo gapas.
elĉinigis Minosun