Pejzaĝo vidita de sur la Suda Turo en E’zhou
Huang Tingjian (1045 – 1105)
De l’ turo, ĉe la balustrado, mi rigardas:
River’ kaj montoj nebuliĝas unumase;
La trapoj kaj lotusoj la aromon gardas,
Kiu traŝvebas eĉ dek liojn ĉi-okaze.
Liberas freŝa brizo kaj brilanta lun’
Kune alportas, de la sudo, friskon nun.
elĉinigis Minosun