
Miriga vidaĵo aperis, ke malantaŭ la ringego, elbloviĝis granda sapveziko! Ĝi reflektis sunradion, jen videbla, jen malvidebla, kaj rapidege ŝvelis, ke post nelonge, la aviadilo kompare kun ĝi aspektis kvazaŭ sezama semo sur travidebla akvomelono.
Ĉiuj en la urba placo malsupre haltis por rigardi ĉielen, kaj homoj ankaŭ elkuris el la urbodomo por vidi.
Trenante la vezikegon la aviadilo malrapide cirklis super la urbo, kaj la ŝvelad-rapideco de la sapveziko multe malgrandiĝis, tamen ĝi plu ŝvelis. Fine, ĝi apartiĝis de la ringego sub la aviadilo, kaj ŝvebis mem en aero. Kvankam la enirejo de aero en la vezikego jam malaperis, ĝia ŝvelado tamen ne ĉesiĝis, kion kaŭzis la fakto, ke energio de sunradio ŝveligis aeron amasitan en la veziko. Iom post iom, la vezikego okupis duonon de la ĉielo!
“Tiu ĉi estas la donaco, paĉjo!” Ronda ekscitite kriis en la telefono.
En la blua ĉielo ŝanceliĝis granda areo de brilo, kvazaŭ la tuta ĉielo estus folio da glata celofano, kiun skuis senforma manego sub la Suno. Vidate pli detale, la brilo skizis kolosan globoformon, tiu travidebla globo nun okupis plimulton de la ĉielo, ke homoj malsupre devis turni siajn kapojn je preskaŭ cent okdek gradoj por vidi la tutan globon. Ĝi ŝajnis kvazaŭ kristala miraĝo projekciita de la Tero sur la ĉielan spegulon.
La urbo tumultis, ke ekokazis ŝtopiĝo sur stratoj.