
Post du horoj, la urbestro, kun kriza grupo tuj establita, veturis al la loko de la vezika muro en la urba rando, kie Ronda kaj kelkaj ŝiaj inĝenieroj jam atendis.
“Paĉjo, ĉu mia sapveziko estas tre bona?!” Ronda ne plu havis la antaŭan panikon, sed ekscitiĝis tute malkonvene.
La urbestro ne atentis sian filinon, kaj
La urbestro etendis manon, singarde tuŝis la muron, kaj lia mandorso sensis tre malfortan jukon, ke la mano jam atingis alian flankon de la membrano, kiu eble estis nur kelkajn molekulojn dika. Li retiris la manon, kaj la membrano momente revenis al antaŭa formo, la neonaj strioj ĉe la loko restis ankoraŭ kompletaj, kvazaŭ neniam interrompitaj.
Nun, sapveziko, kiun li ĉiam opiniis simbolon de iluzio, jam estis tia reala kaj granda fakto, sed la reala mondo videbla tra ĝi tamen ŝajnis iluzia.
Aliuloj ankaŭ komencis tuŝi la membranegon, poste svingis siajn manojn por ŝiri la surfacon, fine eĉ batis la membranegon mane kaj piede. La ŝoforo de la urbestro prenis feran bastonon el la aŭto, ĝin svingadis kun sibla sono por frapi la vezikan surfacon… Sed ĉio tio neniel influis la grandan membranon, ke ĉiuj batiloj trapasis la vezikan surfacon sen ajna malhelpo, kaj poste la surfaco tute ne difektiĝis. La urbestro mansignis por haltigi la vanan agon de la homoj, montrante la ŝoseon malproksime, kaj homoj vidis, ke fluo de aŭtoj sur la ŝoseo senĉese trapasis la membranegon rapidege.