
Kondicionalo. Kondicionalo estas uzata
1. en chefpropozicioj:
a) por montri emon por io, au la eblon de ago okaze de l' estonta plenumigho de io. Ekz: mi volonte korespondus kun vi; ni bedaurus vian malfelichon; mi irus promeni, se la vetero ighus pli bona;
b) en esprimoj necertaj pro ghentilo au dubo, anstatau indikativo. Ekz: mi volus ion diri; mi dezirus vin vidi; chu vi donus al mi fajron? chu mi devus vin forlasi?
c) por esprimi, ke supozo fiktiva, ne plenumita, kunportus certan agon au staton. Ekz.: mi estus felicha, se mi estus richa (mi ne estas richa); che bonaj cirkonstancoj mi intreprenus tiun aferon (la cirkonstancoj ne estas bonaj);
2. en dependaj propozicioj:
a) por montri, post se, ke la supozo dirita ne estas plenumita. Ekz.: se vi estus farinta vian taskon, mi vin rekompencus (supozo fiktiva: la tasko ne estas farita);
(Se la supozo estas ebla, oni uzas indikativon. Ekz.: se vi faris vian taskon, mi vin rekompencos.)
b) por akcenti, ke la enhavo de l' dependa propozicio ne respondas al la realo. Ekz.: ni diris al vi nenion, kio estus malvera (Z).
c) post la konjunkcia kvazau, kiu same montras, ke la diro estas nereala. Ekz.: li aspektas, kvazau li estus maljuna (li ne estas maljuna, sed se li estus, li aspektus same).
(Che la adverba kvazau oni uzas indikativon. Ekz.: mi kvazau falis el la chielo. La adverban kvazau (kvazaue) oni povas ekkoni per tio, ke ghi estas en chefpropozicio, au, se ghi trovighas en propozicio dependa, tie estas ankau konjunkcio. Ekz.: chu vi memoras la vintron, kiam ni kvazau glaciighis en nia chambro?)
3. en ekkriaj frazoj, por montri deziron. Ekz.: se li venus! se mi sukcesus! (KALOCSAY)
el "Enciklopedio de Esperanto"