LA GRANDA LERNADO
大 学
Komentario de la filozofo Zeng
曾传
§09
§09-04
La idealaj imperiestroj Yao kaj Shun regis la landon per la humaneco, kaj la popolo, sekvante ilin, fariĝis humana. La tiranoj Jie kaj Zhou regis la landon per krueleco, kaj la popolo, sekvante ilin, fariĝis kruela. La popolo ne obeas la suverenon, se ties ordonoj estas kontraŭ la volo de la popolo. Tial la suvereno devas posedi noblajn kvalitojn, antaŭ ol postuli, ke aliaj posedi tiajn kvalitojn, kaj devas senigi sin je malbonaj kvalitoj, antaŭ ol postuli, ke aliaj senigi sin je tiaj kvalitoj. Estas neeble por la suvereno persvadi aliajn fari bonon kaj forlasi malbonon, se al li mem mankas indulgemo kaj konsideroj por aliaj.
尧舜帅天下以仁,而民从之;桀纣帅天下以暴,而民从之;其所令反其所好,而民不从。是故君子有诸己而后求诸人,无诸己而后非诸人。所藏乎身不恕,而能喻诸人者,未之有也。