LA GRANDA LERNADO
大 学
Komentario de la filozofo Zeng
曾传
§10
§10-14
Estas dirite en Qin Shi, la Deklaracio de la princo Qin: “En mia kortego troviĝas ministro, kiu, kvankam havante nenian specialan lertecon, estas honesta, humana kaj grandanima. Kun ĝojo li rigardas alies lertecojn kvazaŭ kiel siajn; li publike parolas pri alies virtoj, kaj lia admiro al ili en la koro estas pli forta, ol tiu en liaj buŝaj esprimoj. Lia koro estas sufiĉe spacohava, por loĝigi en si ĉies lertecojn, talentojn kaj virtojn. Nomumi tiajn personojn kiel ministrojn garantias, ke miaj posteuloj kaj popolo estos gardataj, kaj estos multe profitigataj. Kontraŭe, se ministro envias kaj malamas alies lertecojn, li ĉiel malhelpas, ke la kapablaj virtuloj estu nomumitaj al gravaj postenoj. Li toleras neniun pli virtan kaj pli kapablan, ol li. Nomumi tiajn personojn kiel ministrojn ne sole ne garantias, ke miaj posteuloj kaj popolo estos gardataj, kaj estos multe profitigataj, sed eĉ metas nian landon en grandan danĝeron!”
秦誓曰:“若有一个臣,断断兮无他技,其心休休焉,其如有容焉。人之有技,若己有之,人之彦圣,其心好之,不啻若自其口出。寔能容之,以能保我子孙黎民,尚亦有利哉。人之有技,媢疾以恶之,人之彦圣,而违之俾不通,寔不能容,以不能保我子孙黎民,亦曰殆哉。”