dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Ĉu Nov-Zelando volas esti nodo de Ĉinio survoje al Latin-Ameriko?

您是本帖的第 37 个阅读者
树形 打印
标题:
Ĉu Nov-Zelando volas esti nodo de Ĉinio survoje al Latin-Ameriko?
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35483
积分:374493
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Ĉu Nov-Zelando volas esti nodo de Ĉinio survoje al Latin-Ameriko?

Multaj homoj asocias kivon kun Nov-Zelando, kiam ili parolas pri tiu frukto. Antaŭ nelonge, direktoro pri la ĉina merkato de la nov-zelanda kompanio Zespri, la plej granda liveranto de kivo en la mondo publikigis donitraĵojn, kiuj montris, ke en 2009, kiam la kompanio ekhavis negocon en Ĉinio, la vendo en Ĉinio okupis nur malpli ol 5% de ĝia totala vendo en la tuta mondo, sed en la lasta jaro,tiu ĉi nombro okupis pli ol 20% de ĝia totala vendo en la mondo.

En marto, la eksportado de Nov-Zelando kreis la monatan rekordon de 5,7 miliardoj da nov-zelandaj dolaroj. Laŭ la statistika oficejo de la lando, la rekorda sumo estis atribuita al kresko de la eksportado al Ĉinio. Fakte, de kelkaj jaroj Ĉinio jam estas la plej granda komerca partnero de Nov-Zelando, anstataŭ Aŭstralio. La komerco inter Ĉinio kaj Nov-Zelando kalkuliĝis al pli ol 30 miliardoj da nov-zelandaj dolaroj.

Ĝenerale dirite, la politiko de Nov-Zelando pri Ĉinio estas prudenta kaj praktika. Nov-Zelando estas la unua el la okcidentaj landoj, kiuj subskribis liberkomercajn interkonsentojn kun Ĉinio kaj ankaŭ la unua el la evoluintaj landoj, kiuj fariĝis intencaj fondinto-membroj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko, establita laŭ la iniciato de Ĉinio. Krome, ĝi ankaŭ tre frue aliĝis al la iniciato Zono kaj Vojo. Sed post la enoficiĝo de la nova registaro sub la gvidado de la Labor-Partio, Nov-Zelando malrapidigis siajn paŝojn de la partopreno en la Zono kaj Vojo. Pro la influo de la najbaro Aŭstralio, la lando ekdubis pri la influo de Ĉinio kaj hezitis pri la partopreno de la ĉina firmao Huawei en la konstruado de la kvina-generacia reto.

Aprile, nov-zelanda ĉefministro Jacinda Ardern vizitis Ĉinion. Ŝi diris, ke Nov-Zelando kaj Ĉinio havas bonajn rilatojn: la du landoj subtenas striktan komunikadon politike, kaj faras grandajn aferojn ekonomie. Ŝi akcentis, ke malgraŭ la ŝanĝiĝo de geopolitika medio, Nov-Zelando devas restigi sian eksterlandan politikon sendependa kaj justa.

ip地址已设置保密
2019-5-8 8:02:52

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.26563 秒, 4 次数据查询