dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Rompi la ĉirkaŭadon de Usono per la spirito de la Longa Marŝado

您是本帖的第 94 个阅读者
树形 打印
标题:
Rompi la ĉirkaŭadon de Usono per la spirito de la Longa Marŝado
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35671
积分:376763
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Rompi la ĉirkaŭadon de Usono per la spirito de la Longa Marŝado

Lastatempe la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris inspektadon en la provinco Jiangxi, kaj dume li speciale iris al la monumento memoriga al la longa je dudek kvin mil lioj marŝado, kiun la Ĉina Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo komencis en oktobro de 1934, kaj prezentis al ĝi florkorbojn, emfazante, ke "la spirito de la Longa Marŝado eterne ellasas brilecon".

Tiu ĉi evento estas interpretita de la ekstera mondo kiel tio, ke fronte al la ĉirkaŭado de multaj flankoj fare de Usono, nome de komerco, teknologio, milito, kulturo ktp., Ĉinio jam decidis rompi tiun ĉirkaŭadon per la spirito de la Longa Marŝado kaj senhalte malfermi novan estontecon de la ŝtato en disvolvado.

La longa marŝado de la Ĉina Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo ĉiam estas rigardata kiel unu el la eventoj plej influantaj la mondan estontecon en la 20a jarcento, kaj ĝi estas la homara epopeo plena de idealoj kaj sindonemo kaj komponita per volo kaj kuraĝo. Hodiaŭ, kiel la dua plej granda ekonomiunuo, Ĉinio per la spirito de la Longa Marŝado refoje inspiras la tutan popolon peni por atingi la grandan revigliĝon de la nacio, kaj tio havas ekstreme profundan signifon.

Serĉi teknikan progreson, dividi la fruktojn alportitajn de sciencteknika disvolvado, tio estas la komuna deziro de la homara socio, absolute ne ekskluziva privilegio de iu lando aŭ iu nacio. Vizaĝe al la hegemonio kaj subpremo de Usono kaj en la batalejo, sen pulvofumo, por defendi sian rajton je sciencteknika disvolvado kaj feliĉigi la homaron, la sola afero, kiun Ĉinio devas fari, estas plu iri antaŭen kaj preni venkon.

"La Longa Marŝado estas granda ekspedicio de la idealo kaj kredo, de la provado de vero, de la vekado de la amasoj, kaj de la kreo de novaj situacioj." Vizaĝe al la ĉirkaŭado fare de Usono al Ĉinio, la ĉinaj gvidantoj kaj popolanoj havas nenian timon, decidante denove ekmarŝi kaj konkeri ĉiajn diversajn malfacilojn per la spirito de la Longa Marŝado.

Por la ĉinoj longa marŝado ĉiam estas survoje. Ĉiu generacio havas sian vojon de longa marŝado kaj devas iri sian vojon de longa marŝado. Ne ekzistas malfacilaĵo, kiu ne povus esti trapasigita; ne ekzistas venko, kiu ne povus esti atingita.

ip地址已设置保密
2019-5-28 9:32:05

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.27930 秒, 4 次数据查询