dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Ma Junsheng: alilandaj ekspresaj entreprenoj laborantaj en Ĉinio devas observi la ĉinajn leĝojn kaj regularojn

您是本帖的第 68 个阅读者
树形 打印
标题:
Ma Junsheng: alilandaj ekspresaj entreprenoj laborantaj en Ĉinio devas observi la ĉinajn leĝojn kaj regularojn
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35758
积分:377832
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Ma Junsheng: alilandaj ekspresaj entreprenoj laborantaj en Ĉinio devas observi la ĉinajn leĝojn kaj regularojn

Pri la evento, ke la usona kompanio Federal Express (FedEx) ne sendis poŝtaĵojn laŭ la nomo kaj adreso, en la 2a de junio Ma Junsheng, la estro de la Ĉina Poŝta Buroo, intervjuate de la Ĉina Komunikila Grupo, diris, ke ĉiu el la ekspresaj entreprenoj, kiu ajn ĝi estas, devas observi la ĉinajn leĝojn kaj regularojn kaj ne povas damaĝi la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de la ĉinaj entreprenoj kaj uzantoj.

Ma Junsheng diris: "Lastatempe ni ricevis plendon de uzanto, ke la usona FedEx, sen permeso de la uzanto kaj sen antaŭsciigo al la uzanto, transigis poŝtaĵojn de la uzanto al alia adresato, kiun li ne celis, anstataŭ sendi ĝin laŭ la nomo kaj adreso, kio serioze malobservis la leĝojn kaj regularojn de Ĉinio rilate ekspresan servon kaj ankaŭ serioze damaĝis la rajtojn kaj interesojn de la uzanto. Kaj pri tio la kompanio FedEx estas enketata de ĉina koncerna departemento."

Ma junsheng diris ankaŭ, ke la enketo pri FedEx estas utila por protekti la merkatan ordon de ekspresa servo, por plifortigi administradon en tiu industrio kaj por garantii la sekurecon de poŝta komunikado kaj la ordecon de ekonomio en Ĉinio.

ip地址已设置保密
2019-6-3 8:27:50

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.21875 秒, 4 次数据查询