dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Redoni tri verojn de la ekonomia kaj komerca interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono

您是本帖的第 142 个阅读者
树形 打印
标题:
Redoni tri verojn de la ekonomia kaj komerca interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35758
积分:377826
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Redoni tri verojn de la ekonomia kaj komerca interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono

La 2an de junio la ĉina registaro eldonis la blankan libron "Starpunkto de Ĉinio pri la Ekonomia kaj Komerca Interkonsiliĝo Inter Ĉinio kaj Usono". La libro rakontas la estiĝon kaj evoluadon de la ekonomia kaj komerca interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono, kaj per ĝi la internacia komunumo povas iri pli proksimen al la vero.

La blanka libro konsistantaj el pli ol 8 000 ideogramoj redonas tri verojn de la ekonomia kaj komerca interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono:

La unua: la kaŭzo, kial la ekonomia kaj komerca interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono povis suferi tiel seriozan malsukceson, kuŝas en tio, ke Usono foje kaj refoje ŝanĝis siajn opiniojn.

La dua: la ĉina novokreo en scienco kaj tekniko originas el la sinapogo sur propraj fortoj kaj konstanta penado, sed ne el ŝtelo, nek el rabakiro.

La tria: la aldono de limimposto malutilas kaj al aliaj kaj al si mem, kaj ĝi ne povas igi Usonon "pli granda".

La blanka libro subskribas la principon de Ĉinio pri ekonomia kaj komerca inerkonsiliĝo, tio estas, "reciproka respekto, egaleco kaj interfavorigo, kunakorda agado, kaj sincereco". Kaj samtempe tio estas emfazita, ke Ĉinio neniel cedos en gravaj principoj. Se la interkonsiliĝo devas esti daŭrigata, do tiuj principoj devas esti observitaj.

Ĉinio ankoraŭ insistas en la vortoj: "Se vi volas priparoli, nia pordo ĉiam estas malfermita; se vi volas skermi, ni ludas kun vi ĝisfunde."

ip地址已设置保密
2019-6-3 8:29:13

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.29688 秒, 4 次数据查询