dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Ĉina vicprezidanto renkontiĝis kun meksika ministro pri eksterlandaj aferoj

您是本帖的第 223 个阅读者
树形 打印
标题:
Ĉina vicprezidanto renkontiĝis kun meksika ministro pri eksterlandaj aferoj
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35788
积分:378222
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Ĉina vicprezidanto renkontiĝis kun meksika ministro pri eksterlandaj aferoj

La ĉina vicprezidanto Wang Qishan renkontiĝis kun meksika ministro pri eksterlandaj aferoj Marcelo Ebrard lunde en Pekino.

Wang diris al Ebrard, ke la dato de ilia renkontiĝo koincidas kun la 98a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj ĉi-jare estos festata la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Wang rememoris la atingojn de la KPĈ, kiu gvidis la ĉinan popolon fini la novan demokratian revolucion, starigi socialisman sistemon, akceli socialisman konstruon kaj la reformon kaj malfermon, kaj suriri la vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Li akcentis diris, ke en la nova epoko, la KPĈ restos fidela al sia komenca misio kaj plu strebos por la feliĉo de la popolo, la prospero de la lando kaj la granda rejuniĝo de la nacio. Li diris, ke Ĉinio kaj Meksiko ambaŭ estas en la grava stadio de reformo kaj evoluado, kaj vokis la du flankojn profundigi politikan reciprokan fidon, interŝanĝi sperton de regado, plifortigi pragmatan kunlaboron, kaj akceli ĉiuflankan disvolvadon de duflankaj rilatoj.

Ebrard gratulis la Ĉinan Popolan Respublikon pro la 98a datreveno de ĝia fondiĝo kaj admiris la atingojn de Ĉinio en disvolvado. Li esprimis sian volon plibonigi mekanismojn de kunlaboro en diversaj kampoj kaj antaŭenigi ampleksan strategian partnerecon inter Meksiko kaj Ĉinio.

ip地址已设置保密
2019-7-2 9:36:13

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.23438 秒, 4 次数据查询