dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Ĉinio kaj Bulgario konsentis levi siajn rilatojn ĝis strategia partnereco

您是本帖的第 285 个阅读者
树形 打印
标题:
Ĉinio kaj Bulgario konsentis levi siajn rilatojn ĝis strategia partnereco
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35788
积分:378222
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Ĉinio kaj Bulgario konsentis levi siajn rilatojn ĝis strategia partnereco

Merkrede en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun vizitanta bulgara prezidento Rumen Georgiev Radev. La du ŝtatestroj konsentis levi ĉina-bulgarajn rilatojn ĝis strategia partnereco.

Dum la interparolado, Xi diris, ke Ĉinio kaj Bulgario devas respekti kaj konfidi unu la alian, intensigi komunikadon inter registaroj, inter leĝdonaj instancoj kaj inter politikaj partioj, kaj plu firme subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Li diris, ke la du landoj havas multajn similajn opiniojn pri internacia situacio kaj devas kune protekti internacian sistemon bazitan sur multflankeco kaj internacia leĝo. Li aldonis, ke Bulgario estas unu el la unuaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj, kiuj subskribis kun Ĉinio dokumentojn pri interregistara kunlaboro en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj ke la ĉina flanko volas labori kun la bulgara flanko por fortigi akordigon de evoluigaj strategioj, fortigi infrastrukturan konektitecon, vastigi komercon kaj investadon, intensigi interpopolajn interŝanĝojn kaj disvolvi tradician amikecon.

Radev diris, ke lia lando volas fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de komerco, transportado kaj aviado kaj bonvenigas ĉinajn entreprenojn pliigi investon en Bulgario. Li aldonis, ke Bulgario subtenas multflankecon kaj la Mondan Organizon pri Komerco kaj klopodos por antaŭenigi rilatojn inter centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kaj Ĉinio kaj la duflankan kunlaboron.

ip地址已设置保密
2019-7-4 9:23:39

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.23535 秒, 4 次数据查询