dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Ĵongli per karto de valuta kurzo kaŭzas malutilon al la mondo

您是本帖的第 116 个阅读者
树形 打印
标题:
Ĵongli per karto de valuta kurzo kaŭzas malutilon al la mondo
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35785
积分:378186
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Ĵongli per karto de valuta kurzo kaŭzas malutilon al la mondo

Lastatempe la usona financa ministerio enskribis Ĉinion kiel "manipulanto de valuta kurzo", kio rompas plurflankajn regulojn kaj detruas la konuman konon de la mondo. Tio estas faro ekscese senrespondecema kaj malica, kaj malutila al la tuta mondo kaj al Usono mem.

Nuntempe unuflankismo kaj protektismo ĉiam pli furiozas, kaj la tuta mondo frontas al ekonomia malsuprenpremo. La duflankaj ekonomio kaj komerco de Ĉinio kaj Usono, kiel du monde antaŭaj grandaj ekonomiunuoj kaj du monde valorĉenaj centroj, koncernas la perspektivon de la tutmonda ekonomio, ĉar ilia malneta enlanda produkto estas 40% de tiu de la tuta mondo. Ekde la pasinta jaro Usono ĉiam tenas la klabon de tarifo kontraŭ Ĉinio, kio ne nur damaĝas la duflankan komercon, sed ankaŭ donas negativan influon al la tutplaneda investo kaj konsumo. Lastatempe Usono, senskrupule rompante la de si mem en 2016 publikigitan normon pri politiko de valuta kurzo, altrude vicigis Ĉinion inter la "manipulantojn de valuta kurzo", kio sendube rompos la duflankajn rilatojn, provokos fluktuon de la internacia financa merkato, kaj serioze obstrukcos reprosperiĝon de la internacia komerco kaj la tutmonda ekonomio.

Kaj cetere, tia faro de Usono, sen ia ajn kaŭzo etiketi alian landon per "manipulado de valuta kurzo", probable donos ekstreme malbonan ekzemplon tra la mondo; se tio okazus, ekonomie evolua medio estus plue detruita, kaj sekve la internacia mona sistemo riskus malstabilan iradon.

Iuj usonaj personoj misfamigis Ĉinion je "manipulado de valuta kurzo", kun la jenaj tri intencoj: ili devas serĉi pretekston por poste aldoni tarifojn al Ĉinio; subpremi la ĉinan ekonomion; kaj per tio doni premon al la Federala Rezervo (FeD), tiel ke tiu larĝigu monan politikon por stimuli la usonan ekonomion kaj samtempe por kontentigi enlande politikan bezonon. Sed, tiu laŭdezira kalkulo, jes, tre bela, tamen ne povos esti tiel facile plenumita kiel ili imagis, ĉar ĝi ne konformas al la ĝenerala valorkoncepto de la tuta mondo, sed male, ĝi alportos nur malutilon al la internacia komunumo.

ip地址已设置保密
2019-8-10 9:17:15

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.21875 秒, 4 次数据查询