dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Blanka libro nudigis mensogojn koncernajn al profesiaj edukado kaj trejnado en Xinjiang

您是本帖的第 133 个阅读者
树形 打印
标题:
Blanka libro nudigis mensogojn koncernajn al profesiaj edukado kaj trejnado en Xinjiang
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35788
积分:378222
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Blanka libro nudigis mensogojn koncernajn al profesiaj edukado kaj trejnado en Xinjiang

La ĉina registaro vendrede publikigis blankan libron pri profesiaj edukado kaj trejnado en Xinjiang.

Publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, la blanka libro kun ses ĉapitroj, inkluzive de urĝaj bezonoj por edukado kaj trejnado, enhavo de edukado kaj trejnado, kaj rimarkindaj rezultoj en edukado kaj trejnado, faris detalan klarigon al la internacia komunumo, nudigis la tri ĉefajn mensogojn fabrikitajn de iuj okcidentaj homoj pri profesiaj edukado kaj trejnado en Xinjiang, kaj malkovris ilian veran intencon interveni en la internajn aferojn de Ĉinio sub la flago de "homaj rajtoj".

Delonge Xinjiang estas ŝlosila kampo en la batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo en Ĉinio. De 1990 ĝis 2016, etnaj separismaj fortoj, religiaj ekstremismaj fortoj kaj perfortaj terorismaj fortoj planis kaj efektivigis kelkmil perfortajn terorismajn atakojn, serioze influante socian stabilecon kaj ekonomian disvolvadon en Xinjiang. Por ĉiu respondeca registaro aganta laŭ bazaj principoj, fundamenta tasko estas forigi la malican tumoron de terorismo kaj ekstremismo, kiu minacas la vivon kaj sekurecon de homoj, gardi la dignon kaj valoron de homoj, protekti iliajn rajtojn pri vivo, sano kaj disvolviĝo, kaj certigi, ke ili ĝuu pacan kaj harmonian socian medion.

Terorismo kaj ekstremismo estas la komunaj malamikoj de la homaro, kaj la batalo kontraŭ terorismo kaj ekstremismo estas la komuna respondeco de la internacia komunumo. Multaj landoj provis eduki kaj savi homojn grave influitaj de terorismo kaj religia ekstremismo per starigo de edukaj centroj. Same kiel tiuj landoj, Xinjiang starigis centrojn de profesiaj edukado kaj trejnado por savi homojn influitajn de terorismo kaj ekstremismo kaj plibonigi popolan vivtenon.

La blanka libro nudigis la mensogojn per multaj faktoj. Terorismo estas la malica tumoro de la homa socio. Multaj landoj, inkluzive de okcidentaj landoj suferis terorismajn atakojn. Ĉinio konsilas iujn okcidnetajn homojn demeti "kolorajn okulvitrojn kaj forĵeti "duoblajn normojn", zorge legi tiun ĉi blankan libron kaj ne plu intenci ataki kaj forviŝi la klopodojn kaj atingojn de Xinjiang en senekstremigo.

ip地址已设置保密
2019-8-17 11:30:14

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.31250 秒, 4 次数据查询