dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Ĉinio urĝas Usonon ĉesi interveni en internajn aferojn

您是本帖的第 47 个阅读者
树形 打印
标题:
Ĉinio urĝas Usonon ĉesi interveni en internajn aferojn
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35723
积分:377403
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Ĉinio urĝas Usonon ĉesi interveni en internajn aferojn

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang marde urĝis la usonan flankon ĉesi interveni en la internajn aferojn de Ĉinio, post kiam la usona Ministerio de Komerco anoncis, ke ĝi aldonos 28 ĉinajn organizojn al sia listo de entoj.

Geng diris en gazetara konferenco, ke aferoj de Xinjiang estas tute internaj aferoj de Ĉinio kaj ne permesas intervenon de iu ajn lando. Li diris, ke la ago de Usono aldoni 28 ĉinajn registarajn kaj komercajn organizaĵojn al la Listo de Entoj kaj restrikti eksportadon de produktoj severe malobservas la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj, intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio kaj subfosas la interesojn de Ĉinio. Li akcentis, ke Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj firman oponon.

Geng diris ankaŭ, ke la celo de kontraŭterorismaj kaj senradikaligaj rimedoj en Xinjiang estas preventi ekstremismon kaj terorismon de la radiko, kio konformas al la leĝoj de Ĉinio kaj internacia praktiko. Ĉinio plu prenos firmajn kaj fortajn rimedojn por rezolute protekti suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn.

ip地址已设置保密
2019-10-9 7:24:36

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.25000 秒, 4 次数据查询