dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Ministerio de Eksterlandaj Aferoj okazigis gazetaran konferencon pri vojaĝo de Xi al Hindio kaj Nepalo

您是本帖的第 40 个阅读者
树形 打印
标题:
Ministerio de Eksterlandaj Aferoj okazigis gazetaran konferencon pri vojaĝo de Xi al Hindio kaj Nepalo
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35726
积分:377439
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Ministerio de Eksterlandaj Aferoj okazigis gazetaran konferencon pri vojaĝo de Xi al Hindio kaj Nepalo

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede okazigis gazetaran konferencon. Vicministro pri eksterlandaj aferoj Luo Zhaohui informis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la duan neoficialan kunvenon kun hinda ĉefministro Narenda Modi kaj faros ŝtatan viziton al Nepalo, kaj respondis ĉi-rilatajn demandojn.

Luo diris, ke laŭ invito de hinda ĉefministro Narendra Modi kaj nepala prezidento Bidhya Devi Bandari, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la duan neoficialan kunvenon kun Modi kaj faros ŝtatan viziton al Nepalo de la 11a ĝis la 13a de oktobro. Li diris, ke tio estos la refoja vizito de ĉina prezidanto al Nepalo post 23 jaroj, kaj la vizito aldonos novan energion por disvolvado de rilatoj kun Hindio kaj Nepalo, starigos novan platformon por akceli reciprokan fidon inter popoloj de la regiono kaj kontribuos al paco kaj prospero de la mondo.

Luo diris, ke Ĉinio kaj Hindio estas evoluantaj landoj, kaj ĉiu el ili havas pli ol 1 000 milionojn da loĝantoj. Kunlaboro inter la du landoj povas akceli ilian disvolviĝon kaj ankaŭ antaŭenigi mondan multpolusiĝon kaj ekonomian tutmondiĝon kaj protekti komunajn interesojn de evoluantaj landoj.

Li diris ankaŭ, ke Nepalo estas amika najbaro de Ĉinio kaj ankaŭ ĝia grava partnero en antaŭenigo de kunlaboro de la Zono kaj Vojo en Sud-Azio. La vizito de Xi certe havos historian influon.

ip地址已设置保密
2019-10-10 10:24:54

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.26563 秒, 4 次数据查询