dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Xi Jinping intervidiĝis kun nov-zelanda eksa ĉefministro John Key

您是本帖的第 29 个阅读者
树形 打印
标题:
Xi Jinping intervidiĝis kun nov-zelanda eksa ĉefministro John Key
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35711
积分:377259
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Xi Jinping intervidiĝis kun nov-zelanda eksa ĉefministro John Key

La 16an de oktobro, en la Granda Halo de Popolo, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la nov-zelanda eksa ĉefministro John Key.

Xi Jinping diris, ke nuntempe la internacia situacio spertas profundan kaj komplikan ŝanĝiĝon. En tia okazo la volo de Ĉinio kunlabori alekstere ne estas malfortiĝanta, sed male plifortiĝanta. Ĉinio insistas pri paca disvolvado, kaj la pordo de Ĉinio nepre estos pli kaj pli larĝe malfermita. Ĉinio bonvenigas ĉiujn landojn en la mondo, i.a. ĉiujn entreprenojn el diversaj landoj, kapti la evoluan ŝancon de Ĉinio kaj atingi komunan celon de disvolvado.

John Key varme gratulis, ke la Ĉina Popola Respubliko festis sian 70-jariĝon, kaj li admiris, ke la celebrado estas impona kaj grandioza. Disvolviĝo de Ĉinio estas ŝanco de la mondo. La historio atestos la distingitan gvidpovon de prezidanto Xi. Kaj li kredis, ke "Zono kaj Vojo", la iniciato proponita de prezidanto Xi, nepre sukcesos. Kaj John Key diris, ke li volas ludi pozitivan rolon por pliigi interkomprenon kaj kunlaboron inter Nov-Zelando kaj Ĉinio.

ip地址已设置保密
2019-10-17 9:08:13

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 021.00000 秒, 4 次数据查询