dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Xi Jinping kaj mongola prezidento Battulga adresas al si reciproke gratulmesaĝon por la 70-jariĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj

您是本帖的第 34 个阅读者
树形 打印
标题:
Xi Jinping kaj mongola prezidento Battulga adresas al si reciproke gratulmesaĝon por la 70-jariĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35714
积分:377295
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Xi Jinping kaj mongola prezidento Battulga adresas al si reciproke gratulmesaĝon por la 70-jariĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj

La 16an de oktobro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la mongola prezidento Khaltmaa Battulga adresis al si reciproke gratulmesaĝon por la 70-jariĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj.

En sia mesaĝo Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Mongolio estas amikaj najbaroj kunligataj per montoj kaj akvo, kaj Mongolio estas unu el la landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Dum la 70 jaroj Ĉinio kaj Mongolio insistas pri amika kunlaboro kaj kune profunde disvolvas la amikecon kaj najbarecon, kaj tio donas realan bonon al la du landoj kaj la dulandaj popoloj. Xi diris, ke li donas altan atenton al la disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Mongolio kaj volas kune kun prezidento Battulga klopodi por ke la ĉina-mongola strategia partnereco senĉese marŝu antaŭen.

Battulga mesaĝis, ke la 70-jariĝo de la stariĝo de Ĉinio kaj Mongolio estas grava historia nodo, kaj Mongolio estas tre ĝoja vidi la fruktojn, kiujn alportis la dulanda interkontakto. Nuntempe la ĉina-mongola strategia partnereco disvolviĝas rimarkinde en diversaj kampoj, kaj tio konformas al la interesoj de la dulandaj popoloj. Battulga diris, ke li volas kune kun prezidanto Xi daŭre fari penadon, por ke la amikaj rilatoj kaj la kunlaboro en diversaj kampoj plue solidiĝu kaj disvolviĝu.

En la sama tago ankaŭ la ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj la mongola ĉefministro Ukhnaagiin Khurelsukh adresis al si reciproke gratulmesaĝon por la 70-jariĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj.

ip地址已设置保密
2019-10-17 9:08:49

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.25781 秒, 4 次数据查询