dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 用世界语编写新闻趣事
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj → Teo kaj Leĝo de la Naturo (fotoj)

您是本帖的第 146 个阅读者
树形 打印
标题:
Teo kaj Leĝo de la Naturo (fotoj)
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:35788
积分:378222
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Teo kaj Leĝo de la Naturo (fotoj)
La 24-an de oktobro en Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato malfermiĝis monda ekspozicio Teo, Amo kaj La Mondo,kiun organizas Tianjin-a Esperanto-Asocio, Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato, Bazo por Disvastigi Tean Kulturon per la Ĉina Lingvo kaj Hangzhou-a Asocio por Popularigi la Markon de Ĉina Tea Urbo sub la aŭspicio de Te-amanta Esperantista Organizo (TEO).

Aprile de 2019 organizantoj ekkolektis fotojn kaj videaĵojn. Post kolektado kaj taksado elektiĝis 200 verkoj el pli ol 30 landoj, kiuj konsistigas bankon de fotoj kaj videaĵoj. Okazos ekspozicioj ne nur en Ĉinio sed ankaŭ en Germanio, Ĉeĥio, Slovakio, Rumanio, Rusio, Bosnio-Hercegovino, Uzbekio, Vjetnamio, Pollando, Sud-Koreio, Brazilo, Barato, Japanio, Irano kaj aliaj landoj de oktobro de 2019 ĝis la fino de 2020. La aktivado estas apogata ankaŭ de Fremdlingva Eldonejo, institutoj pri tea kulturo kaj multaj ĉinaj teaj fabrikoj. En ekspozicioj tra la mondo aperos ne nur fotoj kaj videaĵoj sed ankaŭ teo, te-trinkiloj kaj libroj. Oni povos vidi kaj aŭdi rakontojn pri Ĉinio, ankaŭ tuŝi te-trinkilojn kaj gustumi ĉinan teon. Pere de Esperanto mondaj te-amantoj fariĝos amikoj kaj formiĝos tea rondo.

Jen verkoj el Giedrius Sapoka (Litovio)

图片点击可在新窗口打开查看

Teo kaj Leĝo de la Naturo

Fotisto: Giedrius Sapoka (Litovio)

Dato: La 22-a de februaro, 2016

Loko: Urbeto Xingcun de urbo Wuyishan, provinco Fujian, Ĉinio

图片点击可在新窗口打开查看

Teo kaj Leĝo de la Naturo

Fotisto: Giedrius Sapoka (Litovio)

Dato: La 22-a de februaro, 2016

Loko: Urbeto Xingcun de urbo Wuyishan, provinco Fujian, Ĉinio

图片点击可在新窗口打开查看

Teo kaj Leĝo de la Naturo

Fotisto: Giedrius Sapoka (Litovio)

Dato: La 21-a de marto, 2018

Loko: Urbeto Xingcun de urbo Wuyishan, provinco Fujian, Ĉinio

图片点击可在新窗口打开查看

Teo kaj Leĝo de la Naturo

Fotisto: Giedrius Sapoka (Litovio)

Dato: La 21-a de marto, 2018

Loko: Urbeto Xingcun de urbo Wuyishan, provinco Fujian, Ĉinio


Fotoj estas liveritaj de la organizantoj.

Koran dankon.

Se vi volas aliĝi al la agado bonvole kontaktu kun Han Daqiang kaj Lisa.

"Ni liveros al vi fotojn kaj videaĵojn per interreto, ankaŭ verajn teon, te-trinkilojn kaj librojn per poŝto, kaj vi aranĝos ekspozicion en sidejo de via asocio, muzeo, librovendejo, biblioteko, te-trinkejo, te-fabrikejo, lernejo, ktp.

Estas oportuno reklami nian lingvon kaj nian movadon!

Ni atendas vian aliĝon kaj kune faras la interesan kaj signifoplenan agadon!

Do AGU!!!"

Han Daqiang 13902025740@139.com  

Lin Lisha (Lisa) 65202258@qq.com  

Rilataj raportoj

Malfermiĝis monda ekspozicio Teo, Amo kaj La Mondo

Nova ago por TEO, AMO kaj MONDO, partoprenu!

ip地址已设置保密
2019-12-11 10:00:54

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.25000 秒, 4 次数据查询