dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → FAJRON SENTAS MI INTERNE

您是本帖的第 2950 个阅读者
树形 打印
标题:
FAJRON SENTAS MI INTERNE
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
11
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
* * *

Tri tagojn poste komenci^gas la IJK en Kerkrade. Sandra
intertempe fari^gis iom indiferenta por mi. ^Si ja neniel estas
komparebla kun Beata. ^Siaj avanta^goj estas, ke ^si estas germanino
kaj lo^gas pli proksime al mi... Sed pli gravas la koro de la homoj.
Dum du monatoj mi vane atendis respondon al mia letero; unue
senpacience, poste mi ne plu a^udacis esperi...

Mi alvenas en la kongresejo kune kun grupeto de aliaj FRG-anoj,
kiujn mi hazarde renkontis en la stacidomo de Aachen. Kaj tuj mi
ekvidas Sandra. ^Si rigardas min afable; ^si neniel koleras al mi! E^c
male! "Saluton, Manfred!", ^si diras en gaja, iel entuziasma tono,
kvaza^u ^si vere ^gojus revidi min. Ni mallonge kisas unu la alian, kaj
fine Sandra salutas kelkajn aliajn homojn kaj iomete interparolas kun
ili.

Mi restas en la proksimeco, rigardante ^sin iomete. Fine, post
kiam ^si finis la salutadon, Sandra rigardas al mi. Vidante, ke neniu
nin observas, ^si subite alparolas min: "Mi ja estis tre surprizita,
kiam mi ricevis vian leteron!"
"Kiamaniere surprizita?", mi demandas ^sin por ekscii, ^cu
^si estis almena^u agrable surprizita.
"Surprizita, ^car mi tute ne supozis, ke vi skribus al mi."
"Kaj kiel vi pensas pri tiu letero?"
"Mi fakte ja volis reskribi al vi. Sed mi ne havis multe da
tempo tiam. Estas malfacile diri tion nun... sed: Mi ne bezonas
amikon. Krome mi ja ankora^u preska^u ne konas vin."
"Jes, mi akceptas tion..."

Kaj ni disi^gas. ^Siaj vortoj ne aparte mal^gojigas min, ^car mi
ja ne plu atendis de ^si tian reagon, kian mi origine esperis. Mi sentas
min sen^sar^gita pro tio, ke ^sia reago estas almena^u afabla.
Ankora^u longe mi pensas pri ^sia frazo "Mi ne bezonas amikon.":
Mi ne postulas, ke vi neglektu viajn proprajn bezonojn kaj dezirojn. Sed
espereble vi pensas anka^u pri tiuj de aliaj homoj. Ne gravas nur, ^cu
vi bezonas amikon, sed anka^u, ^cu iu bezonas vin...

Tamen tiuj pensoj ne vere pla^cas al mi.

* * *

Post mia reveno de la IJK en Kerkrade mi tuj komencas skribi
leteron al Beata. Mi memoras, ke estas relative malfacile skribi
leteron al persono, kun kiu oni ankora^u ne multe interparolis kaj ne
havas multajn komunajn traviva^jojn. Mi povas rakonti al Beata iom pri
mi; mi povas sciigi al ^si miajn impresojn pri la IJK en Kerkrade. Ne
estas konsilinde jam nun klare diri al ^si, ke mi ege ^satus enami^gi
al ^si. Tiom ^carma knabino ja eble - a^u e^c ver^sajne - jam havas
amikon en Pollando, a^u povus facile ekhavi tian amikon. ^Si ver^sajne
anka^u ne ^satas efemerajn amrilatojn por la da^uro de unu
renkonti^go, sed preferas longda^uran, profundan amikecon. Tie
malhelpas la distanco inter FRG kaj Pollando, dum ^si certe estus tro
modesta por preferi amaton el ri^ca lando...

Mi do nur iomete alludu, ke mi trovas ^sin simpatia kaj ke mi ne
havas amikinon...


Kara Beata,

post mia reveno de la IJK en Kerkrade mi nun trovis la necesan
tempon por realigi mian deziron skribi leteron al vi - deziron, kiun mi
kompreneble jam havis, kiam mi en Ostrava petis vin pri via adreso.

Tie en Ostrava ni ja beda^urinde ne multe interparolis. Unu el la
ka^uzoj eble estis, ke vi tiam ankora^u ne tute flue parolis
Esperanton; sed ekzistas anka^u alia, ver^sajne pli grava kialo: Kiel vi
certe rimarkis, mi estas tre trankvila homo. Tiu problemo koncernas
min jam ekde mia infana^go kaj ankora^u hodia^u kelkfoje malhelpas al
mi vere konati^gi kun homoj, kiujn mi trovas simpatiaj...

Tamen, entute mi estas relative kontenta pri la renkonti^go en
Ostrava. Mi ja havis sufi^ce da longaj interparoloj kun aliaj (plejparte
parolemaj) partoprenantoj kaj do ne ofte sentis min sola. Kaj via
belega, varma rideto apartenas al miaj plej belaj rememoroj pri tiu
aran^go.

La posta IJK iomete malpli pla^cis al mi...


Mi skribas ankora^u iom pri la kongreso kaj pri mi, ^gis fine mi
enpo^stigas la leteron. Restas kvar semajnoj ^gis nia revido, kaj letero
de FRG al Pollando a^u inverse kutime bezonas du semajnojn.
Ver^sajne mi do ne povos ricevi respondon de ^si jam anta^u nia
revido...

Semajnon poste mi trovas en mia leterkesto po^stkarton kun
"koraj salutoj el Wroc輆w". ^Si do tuj post sia reveno pensis pri
mi! Kaj fine, post du pliaj semajnoj, mi trovas leteron. ^Cu ^si vere
jam respondis? Mi malfermas ^gin scivole kaj eklegas:


Kara Manfred,

mi ricevis hodia^u vian leteron. ^Gi estas por mi ege plezura
surprizo, ^car mi skribis al vi nur po^stkarton kaj ricevas de vi longan
kaj tre agrablan leteron.

Anka^u la^u mia opinio restado en Ostrava estis tre agrabla, sed
por mi granda malhelpo estis manko de lingvokono. Do, nun mi lernas
iomete... iomete, ^car nun mi pasigas tempon hejme kaj mi havas
malmulte da tempo. Miaj gepatroj havas grandan ^gardenon.

Vi skribas, ke vi estas tre trankvila homo kaj ke tio estas por vi
problemo. Sed mi pensas, ke problemoj ofte ne ekzistas. Mi ekzemple
^satas trankvilajn homojn (kaj ne nur mi). Vi estas iomete nekura^ga
homo, sed ^sajnas al mi, ke vi estas interesa kaj tre simpatia. Vi
povas facile konati^gi kun aliaj nekura^gaj, sed interesaj homoj. Do vi
vidas, ke nekura^go ne ^ciam estas malavanta^go! Ne estu malgaja.
La mondo estas plena de ^gojo, ni nur ne rimarkas ^gin.

^Cu mi iomete konsolis vin?

Ho, estas jam tre malfrue! Mi devas fini mian leteron. Mi timas,
ke beda^urinde mi ne skribas sen erraroj. Tamen mi kalkulas je via
kompreno. Ankora^ufoje mi dankas al vi kaj

^gis la revido
              Beata


Mirigite mi relegas la plej interesajn frazojn. "Mi ekzemple
^satas trankvilajn homojn." Neniam mi a^udis ion tian en Germanio.
Male, ^ci tie ^ciuj diris, ke mi devas ^san^gi min. E^c mia patrino,
kiu de la unua ^gis la deka klaso ^ciam iris al la konsultaj horoj por
gepatroj kaj ^ciam devis a^udi la samon. ^Cu en la elementa lernejo,
^cu en la gimnazio - la instruistoj ^ciam diris, ke mi estas bona
lernanto, sed tro trankvila. Mi devas plivigli^gi. Kaj la samklasanoj, kiuj
^ciam sentigis al mi, ke ili ^satas nur parolemajn, spritajn homojn, kiuj
plibonigas la etoson...

Mi spertis, kiom doloriga - ^car vana - povas esti la provo
^san^gi sian karakteron. Kaj nun tiu polino skribas simple, ke ^si
^satas trankvilajn homojn! ^Si ^satas min tia, kia mi estas! Kaj kiom
bela estas la frazo "La mondo estas plena de ^gojo, ni nur ne
rimarkas ^gin!" ^Gis nun mi ^ciam vidis la negativajn flankojn de
^cio - do ne estas mirinde, ke mi ne sentis min feli^ca!

Kaj kun plej granda intereso mi relegas la frazon "Vi estas
iomete nekura^ga homo, sed ^sajnas al mi, ke vi estas interesa kaj
tre simpatia." Tio estas belega komplimento. ^Cu mi e^c povas
konkludi el tio, ke ^si povus imagi enami^gi al mi, se mi havus la
kura^gon por fari la necesajn pa^sojn? Mi ne scias... Sed neniam
tiom ^gojigis min letero. ^Si vortigas siajn pensojn trafe kaj elegante;
^si skribas per pli bona stilo ol multaj poloj, kiuj parolas Esperanton
jam ekde kvin a^u dek jaroj! La timo esti farinta "errarojn"
kredigas al mi, ke ^si vere verkis la leteron tute sola.

Kaj kiom rapide ^si respondis! Beda^urinde tamen ne restas
sufi^ce da tempo por reskribi. Jam post unu semajno ni revidos unu la
alian. Neniam mi tiom anta^u^gojis pri Esperanto-renkonti^go!




IV


Post preska^u sendorma nokto en ku^svagono mi vendrede
matene alvenas en la stacidomo "Berlin Zoo", kie mi devas
^san^gi en trajnon al Pollando. Mi pensis, ke por tiu trajno ne necesas
rezervi sidlokon. Estas ja trajno sen rezervodevo, kaj ver^sajne fine
de a^ugusto ne multaj homoj veturas al Pollando...

Sed, vidante la homamason, kiu staras kune kun mi ^ce la kajo
atendante la enveturon de la trajno al Varsovio, mi ekhavas malbonan
anta^usenton. ^Car mi staras ^ce oportuna loko, mi rapide povas
entrajni^gi - kaj trovas iom da spaco en la koridoro. Sed tiu spaco
da^ure malplii^gas... Jam staras kvindeko da poloj kune kun mi en la
koridoro. Mi vidas, ke multaj el ili kunportas kvin a^u e^c pli da
grandaj kofroj a^u kartonskatolegoj el la okcidento.

Mallonge post la forveturo ni atingas la orientberlinan stacidomon
"Berlin Friedrichstra瀍", kie okazas la kontrolo de la pasportoj.
"Tie ni ne povas trairi", diras GDR-a doganisto al sia kolego. Tiu
eniras kaj krias al mi kaj la poloj starantaj apud mi en la koridoro:
"Eksteren! ^Cio eksteren! Kun paszport eksteren!
Bagaz restas ene!"

Ekstere ^ce la kontrolo alia doganisto mirigite rigardas min,
ekvidante mian FRG-an pasporton: "^Cu vi anka^u staras en la
koridoro?" - "Jes." - "Sed tiam mi ja estus el^jetinta la
polojn. Vi ja certe havas lokbileton!" Tio anka^u ne tute pla^cas al
mi, sed feli^ce li ne estas tiom malafabla.

Mi reiras en la koridoron. Iam tiuj kontroloj malaperos. Ver^sajne
mi ankora^u travivos tempon, kiam ^cio estos tiel, kiel dum hodia^ua
trajna veturo de FRG al Francio a^u Italio: Kutime ^ciu trovas sidlokon,
oni ne plu bezonas vizon kaj ofte e^c ne devas montri la pasporton.
Kaj eble mi tiam povos interparoli en Esperanto kun miaj fremdaj polaj
kunvoja^gantoj...

Ankora^u ses horojn ^gis la alveno en Pozna'n, kie mi denove
devos ^san^gi la trajnon. Apud mi multaj poloj fumas cigaredojn;
malgra^u la malfermitaj fenestroj la fumo estas preska^u ne eltenebla.
Nur de tempo al tempo iu sukcesas premi sin tra la koridoro - por
konstati alvenante ^ce la necesejo, ke ^gi ne estas uzebla, ^car oni
vole-nevole misuzas ^gin kiel paka^jejon.

Sed la malafableco, la densa starado, la fumo kaj la
interpu^si^go ne tiom gravas por mi. Mi pensas pri la bela, varma
rideto de Beata, pri ^sia ege afabla, e^c genia letero, kaj mi revas pri
la revido kun ^si. Mi estas juna, sana. Mi kapablas senti feli^con,
teneron, amon. Nenio estas pli bela ol esti juna kaj paroli
Esperanton.

* * *

Vespere je la oka mi alvenas en la "Hotel Studencki", kie nia
renkonti^go okazas. Tuj mi revidas Joanna kaj kelkajn aliajn geamikojn.
Mi ekscias, ke nia domo estas studenthejmo, kiun oni uzas en la
someraj ferioj kiel studentan hotelon. Kaj mi konati^gas kun kelkaj
poloj: "Mi estas Roman." - "Mi estas Andrzej.", sin prezentas
du poloj al mi, kaj post mallonga interparolo ili proponas: "Vi povas
tranokti en nia ^cambro - ^cu bone?" - "Jes, konsentite." -
"Simple diru ^ce la akceptejo, ke vi volas tranokti en ^cambro
105."

Mi anoncas min en la akceptejo kaj poste demetas miajn a^jojn
en mia ^cambro. En la koridoro mi renkontas Ewelina kaj Renata, kiujn
mi jam konas pro la renkonti^go en Ostrava. Ni salutas, kisetas unu
la alian, kaj ridetas. "Venu al nia ^cambro!", diras Ewelina. En la
^cambro mi revidas Dawid, Izabela kaj Marek, kun kiuj mi anka^u jam
konati^gis en anta^uaj renkonti^goj. "Sidu kun ni!", diras Ewelina,
kaj ni tuj interparolas pri mia voja^go, pri anta^uaj renkonti^gioj, pri la
venonta IS kaj ^cio ajn, ^ce glaso da teo. Mi sentas min bone inter
ili.

Subite la pordo malfermi^gas kaj eniras... Beata! Mi
suprenrigardas al ^si, ekstaras. Ni ridetas, salutas kaj mallonge kisas
unu la alian. Mi sentas min e^c multe pli gaja ol anta^ue, feli^ca
e^c.

"^Cu vi ricevis mian leteron?", demandas Beata.
"Jes, kaj mi ege ^gojis pri ^gi!"
"^Cu anka^u vi ^satus iri nun al la diskoteko?"
"Jes, volonte!", mi respondas, kaj ege ^gojas pri tio,
esperante okazon esti sola kun ^si. Fakte mi ja ne tiom ^satas
diskotekojn... Mi ^gisas al la aliaj kaj iras kune kun ^si el la ^cambro
kaj el la domo. Jam krepuski^gis. Sur la universitata tereno, tra kiu ni
iras, blovetas friska vento.
"Via letero ege pla^cis al mi.", mi diras al ^si. "Vi havas
tre ^carman optimismon!"
Post momento Beata demandas min: "^Cu mi faris multajn
erarojn en ^gi?"
"Ne, tute ne! Nur la vorton 'erraroj' vi skribis per duobla
'r'. Krome ^cio estis ^gusta, e^c ^ciuj akuzativoj. Kaj mi rimarkis,
ke vi skribis per bonega stilo. Via letero ne aspektis kiel letero de
komencantino, sed de verkistino. Vi certe skribas anka^u en la pola
per bonega stilo!"
Kaj mi rimarkas, ke Beata iom ^gojas pri tiu komplimento.

"Jen la diskoteko!", diras Beata fine, kaj klarigas al mi:
"^Gi nomi^gas 'Czerwony Pajak'. Tio signifas 'ru^ga
araneo'".
Ni eniras. Ene mi rimarkas, ke ^cio estas iomete alispeca ol en
la diskotekoj de okcidentaj Esperanto-renkonti^goj. La muziko estas
malrapida, kaj la gejunuloj ne dancas solaj, sed duope. Tio ^gojigas min
des pli, ^car mi ne devas pripensi, ^cu mi a^udacu peti iun knabinon
al dancado kaj kiun... Apud mi staras Beata, kiu respondas al mia
demando "^Cu ni dancu?" tuj per "Jes, volonte!"

Mi prenas ^siajn manojn, ^guas ^sian proksimecon kaj ^ciam
^gojas, kiam ^si suprenrigardas al mi por iomete rideti a^u ion diri.
"Mi ^satas danci.", ^si rakontas.
"Mi anka^u. Beda^urinde mi ne scias bone danci."
"Mi anka^u ne."
De tempo al tempo unu el ni denove alparolas la alian, kaj ni
iomete interparolas pri niaj familioj, nia studado, niaj lingvokonoj, la
vivo en FRG kaj Pollando, pri la landoj, en kiuj ni jam estis...

"Printempe mi estis en GDR", rakontas Beata, dum ni
ankora^u dancas kune. "Tie mi ekhavis la impreson, ke la germanoj
preferas danci solaj. Sed mi preferas danci duope."
"Mi anka^u preferas danci duope", mi diras. Kaj ni ridetas
unu al la alia.

Mi rimarkas, ke Beata - kvankam ^si lernas Esperanton nur
ekde malpli ol duona jaro - intertempe parolas ^gin jam tre bone kaj
preska^u senerare.
"Vi bonege progresis en la lernado de Esperanto."
"Ne, nur iomete."
"Vi parolas tre konscie, pripense. Vi preska^u ne faras
erarojn."

Post iom da tempo Beata diras: "Mi estas laca. ^Cu ni
sidi^gu?"
Komune ni iras al tablo, ^cirka^u kiu trovi^gas kelkaj brakse^goj.
Ni sidi^gas, kaj mi interkonati^gas kun la polo kaj du polinoj, kiuj jam
sidis ^cirka^u tiu tablo.
"^Cu vi deziras trinki ion?", demandas min Beata.
"Jes, ekzemple glason da limonado."
Beata iras al la bufedo kaj revenas kun du glasoj da oran^ga
limonado. Nur post iom da persvado ("Por mi tio estas preska^u
nenio.") ^si akceptas, ke mi pagas almena^u mian glason. Ni iom
ripozas, kaj de tempo al tempo ^si a^u mi iomete interparolas kun la
poloj ^cirka^u nia tablo. Sed plej pla^cas al mi la interparoloj kun ^si.
^Si montras sur la muron, kie estas pentrita grandega araneo en sia
reto. "Tie vi vidas, kial oni nomas tiun ^ci diskotekon 'ru^ga
araneo'."
Fine, post duona horo da sidado, ni rigardas unu al la alia, kaj mi
demandas: "^Cu ni plu dancu?" - "Jes, volonte!"

Denove mi ^guas preni ^siajn manojn - same kiel la miaj
iometete eluzitaj pro laboro - kaj ^gojas senti ^siajn proksimecon kaj
varmon, movi^gante kune kun ^si la^u malrapida muziko. Mi rimarkas,
ke kelkaj poloj ^cirka^u ni ne normale tenas sian partnerinon, sed
metis siajn brakojn trans ^siajn ^sultrojn, por senti pli senperan
proksimecon, pli da varmo... Post iom da pripensado mi kura^gas fari
la samon ^ce Beata kaj rimarkas, ke ^si volonte konsentas. Mi ^guas
tiun brakumadon... Beda^urinde dum tia dancado ne plu eblas
interparoli. Mi do ne povas diri al ^si, kiom ^sia proksimeco signifas
por mi, se mi entute kura^gus fari tion. Nur en la pa^uzetoj inter la
kantoj tio eblus, sed ^si ja certe mem rimarkis mian feli^cecon...
ip地址已设置保密
2009-2-12 9:55:30
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
12
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
"Mi nun volas enliti^gi.", diras Beata, kaj mi respondas per
"Mi anka^u.". Rigardante sur mian horlo^gon, mi rimarkas, ke
estas jam post la unua. Anta^u ol iri al la elirejo, ^si iras al kelkaj
poloj por adia^ui ilin. Mi rimarkas, ke anka^u ili ^satas foriri, kaj
fakte: Fine ni eliras en grupeto de ses personoj. ^Ce mia brusto,
ventro kaj pelvo postrestas la agrabla sento de ^sia korpo, kvaza^u ni
ankora^u dancus. Sed mi iomete beda^uras, ke mi nun ne estas sola
kun ^si; ^si interparolas e^c ne kun mi, sed kun la aliaj, pollingve.
Sed kiam ni, atinginte nian studentan domon, adia^uas ne nur per la
vortoj "Bonan nokton!", sed anka^u per bela amba^uflanka rideto,
mi denove estas ege feli^ca.

Mi enliti^gas. Mi estas maltrankvila, ebria de agrablaj sentoj.
Torento da pensoj kaj fantazioj trakuras mian cerbon kaj malebligas al
mi ekdormi. Mi amas Beata, mi amegas ^sin. Sed mi ne diris tion al
^si. ^Car mi ^ciukaze estis feli^ca. Nur nun, kiam mi ku^sas ^ci tie
sola, mi timas, ke nia rilato estas nur efemera. Eble post mia reveno
al FRG ^cio estos kiel anta^ue. De tempo al tempo ^si ankora^u
skribos al mi - unue ofte, poste pli kaj pli malofte. ^Si enami^gos al
polo, edzini^gos... Kaj mi restos sola, a^u trovos nur virinon, kiu ne
estos komparebla kun ^si. Mi do devas diri al ^si, ke mi amas ^sin,
ke mi deziregas seriozan amrilaton kun ^si, kvankam tio povas ^sajni
freneza, pro la distanco. La fantazioj pri enami^go konkreti^gas...

* * *

La venontan matenon mi hazarde renkontas Beata jam survoje al
la man^gejo. Mia koro bategas rapide.
"^Cu vi bone dormis?", demandas min Beata.
"Jes, bonege. Kaj vi?"
"Anka^u tre bone."
"Ni ja jam hiera^u multe interparolis", mi diras nervoze,
"sed mi ^satus ankora^u pli konati^gi kun vi."
Kun granda ^gojo mi rimarkas, ke Beata respondas al tiu ^ci
propono per rideto, kiu estas e^c pli varma kaj intima ol kutime.
"Mi volas konati^gi kun vi, ^car mi trovas vin ege
simpatia."
"Mi anka^u trovas vin ege simpatia", ^si diras, kaj ni denove
ridetas.
Fine ni atingas la man^gejon, kie ni unue prenas niajn
man^ga^jojn kaj poste ser^cas lokon.
"^Cu ni iru al iom pli fora loko?", mi demandas ^sin.
"Jes, bone!"

Ni sidi^gas, vid-al-vide. Anta^u ol ekman^gi, ni longe ridetas unu
al la alia. "Estas vera plezuro rigardi vin", mi diras.
La matenman^go gustas bonege al mi, kvankam la bulkoj estas
sufi^ce sekaj.
"^Cu vi poste volas iri al la konversacia kurso a^u al la prelego
pri la Esperanto-kulturo?", mi demandas Beata.
"Mi volis iri al la konversacia kurso."
Mi ^gojas pri la vorto "volis" kaj mem diras mian frazon en
la preterito: "Kaj mi planis iri al la prelego pri la
Esperanto-kulturo."
Ni silentas iomete, ^gis mi aldonas: "Sed mi ne volas disi^gi
nun de vi."
"Mi anka^u ne volas disi^gi nun de vi. Ni povas iri kune al la
prelego pri la Esperanto-kulturo.", ^si proponas.
"Jes. Sed ni povus iri anka^u al mia ^cambro por plu
interparoli. Mi pensas, ke Roman kaj Andrzej nun iras al la
konversacia kurso. Ni do estos solaj..."
"Bone", diras Beata. "^Cu vi estas jam preta?"
"Jes", mi respondas. Ni levi^gas, redonas niajn man^gilarojn
kaj kune eliras el la man^gejo. La matena suno brilas, sed ankora^u
ne vere varmigis la teron. Grupeto da neesperantistoj preterpasas nin,
ne sciante pri la ^germinta feli^co, kiu ligas nin du. "^Cu mi
rajtas?", mi demandas Beata, kaj prenas ^sian manon, dum ni iras
unu apud la alia. Ridetante ^si suprenrigardas al mi.

Ni alvenas en mia ^cambro kaj konstatas, ke ^gi vere estas
malplena. Beata eksidas sur mia lito, dum mi alportas se^gon por
sidi^gi anta^u ^si, vid-al-vide.
"La programo komenci^gis jam anta^u kvarona horo", mi
diras, "neniu nin ^genos ^gis tagmezo."
"Bone!", diras Beata. ^Siaj grandaj brunaj okuloj
ekspektoplene rigardas min.
"Beata... mi amas vin!", mi diras, kaj prenas ^siajn molajn
manojn, kiujn mi palpas, karesas kaj frotas per la miaj.
"Mi anka^u amas vin... Estas nur unu problemo: la
distanco."
"Anka^u mi pensis pri tio, kompreneble. Sed mi pensas, ke ni
povus klopodi plejeble ofte renkonti^gi en Esperanto-aran^goj. Mi
volonte invitus vin al mia urbo, a^u povus viziti vin en Wroc輆w a^u
^ce viaj gepatroj en Legnica."
"Jes, anka^u mi volonte invitus vin. Mi kaj mia familio tre
^satas gastigi. Sed mi pensas, ke amo trans tia distanco ne povas
da^uri longe."
"Eble vi pravas. Sed nenio estas malebla. Ni povus pasigi
komunan kaj certe feli^can estontecon en FRG."
"Estas tre grava problemo. En FRG homoj ne amas polojn."
"Problemoj ofte ne ekzistas. Mi ekzemple ^satas polojn. Kaj ne
nur mi..."
Ni ridas. Sed fakte tiuj frazoj ne vere pla^cas al mi.
"La homo ne vivas sola, sed en la konkreta socio. Tial mi
havas multe da timoj."
"Ne estu malgaja. La mondo estas plena de ^gojo. Ni nur ne
rimarkas ^gin."
Denove ni ridas, sed ^ci-foje e^c pli melankolie. Mi rimarkas, ke
mi prefere prenu ^siajn problemojn serioze.
"Vivi en FRG estus sendignige por mi. Anta^u unu jaro mi estis
en Okcidenta Berlino. Tie mi rimarkis, ke germanoj ne ^satas polojn.
Pro la elmigrado, sed anka^u ^car ili pensas, ke ni estas
maldiligentaj."
"Jes, mi komprenas vin. Vi ne tute malpravas. Anka^u mi jam
a^udis multajn anta^uju^gojn de germanoj kontra^u poloj. Ke ili estas
mallaboremaj, egoismaj, mensogemaj a^u e^c iel insidemaj... Mi ne
scias precize, mi mem ja ne havas tiujn anta^uju^gojn. Multaj homoj
pensas, ke Pollando estas malri^ca ne nur pro la politika sistemo. Kaj
maljunaj germanoj ofte provas pravigi siajn anta^uju^gojn per siaj
spertoj kun polaj militkaptitoj."

"^Cu vi do konsentas kun mi?", demandas Beata.
"Parte jes. Mi konsentas pri tio, ke multaj germanoj ne ^satas
polojn. Ili havas anta^uju^gojn; ili kritikas kelkajn ecojn de la poloj.
Sed, kion ajn ili kritikas ^ce la poloj - neniun el tiuj ecoj vi havas!
Ver^sajne multaj germanoj e^c ne rimarkus, ke vi estas polino. Vi ja
kontentige parolas la germanan, kaj eble e^c iam perfekte. Vi povus
nomi vin Beate, Beate Brinkmann."

Beata ridetas. Mi ankora^u frotas ^siajn harojn kaj nun
komencas karesi ^siajn hararon kaj ^sultron.
Mi da^urigas: "Ekzistas anka^u multaj germanoj, kiuj ^satas
polojn. Mi ekzemple ^satas ilian afablecon, ilian bonkorecon, iliajn
gastamon kaj kontaktemon. Ofte mi a^udis de poloj, ekzemple anka^u
hiera^u ^ci tie, frazojn kiel 'Venu al nia ^cambro!' a^u 'Sidu kun
ni!'. Poloj ^satas kanti, ridetas ofte, transdonas malgrandajn
donacetojn... ^Ce ni en okcidento tio estas alia. La homoj estas pli
fermitaj. ^Car mi ne ^sajnas esti parolema, ili preferas lasi min en
trankvilo. Precipe dum miaj lernejaj jaroj tio ka^uzis multe da sufero al
mi - la senton esti mal^satata kaj ignorata...

Beda^urinde multaj homoj ne konas tiujn pozitivajn ecojn de la
poloj. Plej ofte, ^car ili tute ne havas personajn kontaktojn kun poloj;
ili ja kutime e^c ne povas interkompreni^gi kun ili. A^u ili estas tiom
malvarmkoraj, ke ili ne kapablas rimarki kaj ^gui tiujn ecojn.

Sed alia pozitiva eco de la poloj estas pli konata: iliaj religiemo
kaj fido je Dio. Ver^sajne anka^u vi estas religiema, ^cu ne?"

"Jes. Mi iras ^ciudiman^ce en la pre^gejon."

"Mi pensas, ke vi havas ^ciujn pozitivajn ecojn de la poloj kaj
neniun el la negativaj. Se vi venos al FRG, vi povas mem kontribui al
tio, ke la bildo de germanoj pri poloj pliboni^gos. Ekzemple anka^u miaj
gepatroj ne tiom ^satas polojn. Mia avo e^c ^ciam ripro^cis al ili, ke
el Silezio, la iama 'Grenejo de Germanio', ili faris 'malri^culejon'.
Sed mi tute certas, ke miaj gepatroj post konati^go kun vi havos ege
pozitivan bildon pri vi, same kiel mi trovis vin je la unua vido ege
simpatia, tiam en la renkonti^go en Ostrava. Pla^cos al ili via
afableco, la varmo kaj la viv^gojo, kiuj radias el vi. Kaj anka^u vian
religiemon ili ^satos."

"^Cu vi anka^u estas religiema homo?", demandas min
Beata.

"Jes. Mi havis tre religian edukadon. ^Cu mi rakontu al vi
interesan traviva^jon el mia infana^go?"

"Jes, bone."

"Kiam mi havis kvin jarojn kaj duonon, mi iris kune kun mia
patrino kaj miaj gefratoj tra la urbo. Estis anta^u Kristnasko, kaj ni
kune rigardis la montrofenestrojn de ludilvendejo. Tie mi vidis ege
belan plu^sbesteton: blankan urson. Mallonge anta^ue mia granda frato
montris al mi en iu libro bildon pri tia besto. Li rakontis, ke tiuj
blankaj ursoj vivas ^ce la norda poluso, kie estas ^ciam ege
malvarme. Ilia dika, varma felo protektas ilin kontra^u la malvarmo.
Kaj nun tie estis tia urso - ne iu bruna kun nur du gamboj, kian havas
^ciuj infanoj, sed bela blanka urso kun kvar gamboj, kiu aspektas
precize kiel tiu en la bildlibro!
"Panjo, tiun mi volas havi!", mi diris, kvankam mi ne kredis,
ke tiu deziro reali^gos. Kutime Krist-Infano ja mem elektas la
donacojn.
"^Cu la blankan ursidon?"
"Jes, panjo, tiun mi volas havi."
"Eble Krist-Infano ja alportos ^gin. Se vi estas ^ciam obeema,
^gi eble plenumos vian deziron."

Mallonge poste estis la tago anta^u Kristnasko. "Je la 18a horo
venos Krist-Infano", diris panjo. "Vi povas iri kun pa^cjo en la
urbon; mi devas resti hejme." Ni, la kvar knabetoj, do iris kun
pa^cjo en la urbon. ^Cie ku^sis blanka ne^go. Estis malvarme. Sed ni
estis bonhumoraj. Kion ni ricevos? Senpacience ni atendis la
momenton, kiam panjo vokos, ke Krist-Infano venis...

Ni revenis hejmen kaj renkontis panjon. "Mi iras rigardi, ^cu
Krist-Infano jam venis. Vi restu en la kuirejo!" Post mallonga tempo
panjo revenis kaj vokis gaje: "Krist-Infano venis!" Tuj kvar knabetoj
kuris en la lo^g^cambron kaj ser^cis sian donacon. "Tio estas via,
Manfred!", diris panjo kaj donis al mi paka^jeton, en kiu mi sentis
ion molan. Etaj manoj forigis la donacpaperon, kaj grandaj infanaj
okuloj miregis kaj radiis pro ^gojo: La blanka ursido! Mia blanka
ursido! Ne iu blanka ursido, sed ekzakte tiu el la montrofenestro! Mi
precize memoras, ke estas ekzakte la sama! Mia blanka ursido!

Sur la kristarbo brilis la kandeloj; sur niaj kristnaskaj teleroj
ku^sis keksoj, nuksoj, mandarinoj, bombonoj kaj ^cokoladaj figuroj. Ni
sidis kune, kantis la kristnaskan kanton: Feli^cega vi,
^carmoplena vi, / Kristofest', beno por homar'! / Mondo perdi^gis,
Kristo naski^gis, / ^goju, ^goju ho kristanar'!

Mi karesis la felon de mia ursido, sentis dankon al Krist-Infano,
la kara Krist-Infano. Sed ne estis la ursido mem, pro kio pleni^gis
mia koro per ^gojo kaj miro. Pli gravis la konstato, ke grandega
deziro plenumi^gis. Se oni nur sufi^ce forte deziras ion, Krist-Infano
a^uskultas kaj plenumas la peton. Mi sentis min bone en tiu ^ci
mondo, feli^ca, amata de la granda mistero, kiu nin ^cirka^uas...

E^c ne unu jaron poste panjo sciigis al mi ion kruelan:
"Manfred, vi nun jam estas lernejano. Vi nun devas ekscii unu
aferon: ^Gis nun vi kredis, ke Krist-Infano alportas la kristnaskajn
donacojn. Sed tio ne estas ^gusta. Tion faras ni, viaj gepatroj."
"Mi ne kredas!", mi vokis.
"Sed tio estas vera. Kaj la Paska Leporo anka^u ne ekzistas.
La ovojn kaj la nestojn ni ka^sas mem. Kaj anka^u Sankta Nikolao ne
alportas la telerojn kun la dol^ca^joj. Anka^u tion faras ni."
"Mi ne kredas, panjo!"
"Sed tio estas vera. Ne estu malgaja, vi ja plu ricevas la
donacojn. Mi nur petas vin, ke vi ne pludiras tion al Martin kaj Dirk;
estas ja tiom bele, se infanoj kredas je tio."

Mi tamen estis malgaja. Ne gravis por mi, ^cu mi plu ricevos la
donacojn. Mian tutan mondobildon ^si detruis! ^Cio estis mensogo,
trompo!

Vespere panjo venis kiel ^ciam al nia ^cambro kaj la^utlegis
pre^gon el verda libreto. "Panjo", mi demandis, "^cu la kara Dio
ekzistas?"
"Jes, la kara Dio ekzistas. Ni nur ne povas vidi lin. Sed li vidas
^cion."
ip地址已设置保密
2009-2-12 10:01:10
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
13
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Mi ne vere kredis al panjo. Mi havis pruvojn, ke ekzistas
Krist-Infano, la Paska Leporo kaj Sankta Nikolao. Sed ili ne ekzistas,
almena^u ili ne venas al ni. Sed Dio ekzistas, kvankam mi ne havas
pruvojn pri lia ekzisto?! Panjo ne estas honesta. Oni ne povas konfidi
al ^si, kaj anka^u ne al la aliaj plenkreskuloj. Mi devas mem eltrovi,
kio estas vero kaj kio estas mensogo...

Mi plu iris al la pre^gejo ^ciudiman^ce, ^car mi devis; sed mi ne
povis vere kredi je Dio. Sur la pre^gejaj benkoj mi enuis kaj utiligis la
tempon por pripensi. Hejme, en la lito, mi da^urigis la pensadon. ^Cu
povas esti, ke la plenkreskuloj scias la sencon de la vivo? Ver^sajne ili
nur ne malka^sas tion al mi. A^u eble nur iu alta esta^jo scias tiun
sencon. Povas esti, ke ^ciuj aliaj esta^joj estas nur inspirita materio,
kiun gvidas tiu alta esta^jo. A^u ^cu ili konscias pri la rolo, kiun ili
ludas? Eble la tuta mondo ekzistas nur por mi, kiu devas akiri
spertojn por la vivo en alia, estonta mondo...

Multe mi pensis pri tiaj demandoj. Tempoj, en kiuj mi pridubis
^cion, alternis kun tempoj, en kiuj mi sentis min kristano. Kelkfoje mi
kapablis esti devota, vere pia, kiel panjo. Poste, dum mia puberi^go, la
duboj pliforti^gis. Mi interesi^gis pri ^cio, kio temis pri la senco de la
vivo. Mi legis pri ekzistencialismo, materialismo, pozitivismo ktp."

"Kaj nun?", demandas Beata.

"Iom post iom mi denove komencis kredi je Dio. De tempo al
tempo mi iras en pre^gejon, eble ^ciun duan a^u trian semajnon. Sed
^sajnas, ke mi nun, ^ci tie, reakiris veran kredon, veran konfidon je
Dio. Imagu, anta^u ses semajnoj mi vidis knabinon, kiun mi ege ^satis
je la unua vido. Mi deziregis havi ^sin kiel amikinon. Kaj nun ^sajnas,
ke tiu grandega deziro plenumi^gis, kvaza^u iu alta esta^jo ela^udis
mian elkoran peton. Mi sentas min feli^ca, amata de la granda
mistero, kiu nin ^cirka^uas..."

"Sed estas la problemo..."
"Mi scias. Sed mi pensas, ke ni bonege harmonias, tiom bone,
ke ^ciuj problemoj ne gravas. Vi ne povas imagi, kiom vi signifas por
mi. Neniam mi tiom entuziasme ^satis knabinon. Vi estus mia unua
amikino."
"^Cu vere? Sed vi jam havas 22 jarojn..."
"Mi neniam sentis veran teneron. Tio suferigis min ne nur pro
la scio, ke amo signifas plezuron, kiun mi do ne havis - pli gravis la
sento esti malpli aminda ol la aliaj knaboj, valori malpli ol ili..."

Beata pripensas. "Mi amas vin", ^si diras subite, "mi vere
ege amas vin..."
Mi reprenas ^siajn manojn, palpas kaj frotas ilin, dum varmigas
mian koron la plej varma kaj intima rideto, kiun mi iam ajn spertis. Ni
ekstaras; mi brakumas ^sin, ni karesas kaj kisas unu la alian...

Post iom da tempo Beata demandas min en malgaja tono: "^Cu
vi vere povas resti nur ^gis ^ja^udo?"
"Jes. Vi ja scias, ke ekde vendredo mi devos gvidi semajnfinan
Esperanto-kurson ^ce mia popola altlernejo."
"Vi multe aktivas por Esperanto, ^cu ne?"
"Jes. ^Car mi esperas, ke tiu altnivela internacia
interkompreni^go, kiel ni du nun spertas ^gin, iam fari^gos
memkomprenebla afero por la tuta homaro..."

* * *

Kaj tiel fini^gas miaj fantazioj, faritaj en la unua nokto en Toru'n.
Je la oka matene mi konstatas, ke mi tute ne dormis en tiu nokto.
Jam ofte mi ne povis ekdormi frue, ^car mi estis nervoza, sed
almena^u je la kvara a^u kvina mi tamen endormi^gis. Sed hodia^u mi
dum la tuta nokto ku^sis nur sendorme en la lito, maltrankvile sed
esperoplene pensante pri Beata. Miaj fantazioj fini^gis, kaj mi
konscias: La realo kutimas esti malpli gaja.

Mi elliti^gas, lavas min, vesti^gas kaj ekiras al la man^gejo.
Alvenante tie, mi tuj ekvidas Beata - sed beda^urinde ^si sidas kune
kun tri gepoloj ^ce malgranda tablo, kaj ne plu estas loko por mi. Ni
iomete ridetas, kaj fine mi ^cirka^urigardas por ser^ci lokon por mi.
Mi ja preferas elekti lokon ^ce homoj, kun kiuj mi povas bone
interparoli...

Dum mi ankora^u hezitas, du poloj rigardas al mi, kaj unu diras:
"Sidi^gu ^ce ni!" Mi eksidas kaj ^gojas pri tiu afableco kaj
kontaktemo de la poloj. Sed tiu ^gojo iom post iom malaperas, ^car ili
vigle plu interparolas pole. Kvaza^u mi tute ne ^ceestus. Kaj post
mallonga tempo ili foriras, ^car ili finis man^gi. Ili lasas min sidi sola,
vid-al-vide al la muro, tiel, ke mi e^c ne povas vidi Beata sen turni
min...

La bulkoj gustas malfre^se kaj seke; mi man^gas malrapide.
Finman^ginte mi vidas, ke Beata ne plu estas en la man^gejo.
Ver^sajne ^si jam iris al la konversacia kurso. Mi decidas tamen iri
ne tien, sed al la prelego pri la Esperanto-kulturo, ^car mi ja jam tute
flue parolas Esperanton.

Tagmeze mi iras al la man^gejo kaj vidas Beata veni renkonte al
mi. Denove ^si estas kune kun kelkaj poloj, tiel ke ni nur mallonge
diras "Saluton!". Eble mi neniam trovos okazon por diri al ^si tion,
kion mi volas, devas diri al ^si...

Post la tagman^go mi decidas utiligi la tagmezan pa^uzon por
skribi leteron al Beata. Restas preska^u du horoj, ^gis je la tria
posttagmeze ni ekveturos al la urbocentro por viziti la urbodomon kaj
la domon de Koperniko. Mi ankora^u iomete sentas ^sian korpon
anta^u mi, pro la hiera^ua dancado. Mi iras en mian ^cambron kaj
ekskribas:

Kara Beata,

vi certe jam rimarkis, ke mi estas feli^ca ^ci tie en Toru'n. Ege
feli^ca e^c. Mi havas sufi^ce da amikaj kontaktoj; mi estas iomete
nervoza, sed sentas min plena de agrablaj pensoj kaj
fantazioj...

Iom pli ol unu horon poste mi havas anta^u mi kvarpa^gan
manuskripton, kiu preska^u kontentigas min. Restas duona horo ^gis
la tria. Eble tio sufi^cas por skribi la definitivan leteron... Intertempe
mi sentas min jam iomete malpli gaja. Mi komencas:

Kara Beata,

vi certe rimarkis, ke mi sentas min relative feli^ca ^ci tie. Mi
havas sufi^ce da amikaj kontaktoj...

De tempo al tempo mi haltas ^ce iu frazo kaj pripensas, ^cu mi
^san^gu ^gin. Pro tio mi devas konstati je la tria horo, ke la letero
estas nur duone preta. Mi iras kune kun la aliaj al la bushaltejo, kaj ni
enbusi^gas. Mallonge poste mi alvenas en la urbocentro. Mi ofte vidas
Beata, sed ne scias, kion diri al ^si... Mi neniam lernis vere
komuniki^gi kun aliaj homoj, ^car mi preska^u ^ciam estis sola.
Beda^urinde Beata plej ofte estas kune kun aliaj poloj, kaj mi tute ne
scias, kiel alparoli ^sin tiam...

Vespere mi alvenas iom pli malgaje hejme. Mi legas sur afi^so,
ke vespera programo konsistos el du videofilmoj: Je la 8a oni montros
la filmon "Esperanto" kaj je la 10a la filmon "Mefisto". ^Car mi
vidis la unuan filmon jam en FRG, mi decidas rigardi nur la duan kaj
utiligi la tempon ^gis tiam por finskribi mian leteron al Beata. Mi
relegas la jam skribitajn du pa^gojn kaj rimarkas, ke la komenco ne
plu ^gustas. Mi ne plu sentas Beata anta^u mia brusto kaj fartas iom
malpli bone... Mi reskribas la tutan leteron:


Kara Beata,

vi certe rimarkis, ke mi fartas relative bone ^ci tie en Toru'n. Mi
havas sufi^ce da amikaj kontaktoj; mi estas iomete nervoza, sed
sentas min plena de agrablaj pensoj kaj fantazioj. Sed malanta^u mi
staras kvaza^u glavo de Damoklo la konscio, ke jam balda^u, post mia
reveno al FRG, denove turmentos min malagrabla sento de soleco.

Eble tio estas neevitebla. Tamen, inter ^ciuj timoj kaj esperoj ie
ek^germis en mi la deziro sciigi al vi ^cion pri mi, kio povus esti
interesa a^u grava por vi. Mi volas rakonti al vi, kiel mi pensas pri vi,
kaj da^urigi nian korespondadon jam ^ci tie, por ke vi povu jam nun tuj
reagi al miaj pensoj - iel ajn, kiel vi volas.

Ankora^u bone mi memoras, kiam mi renkontis vin en la unua
vespero de la renkonti^go en Ostrava. Kun plezuro kaj fascino mi
spertis, kun kia varmo vi salutis min: Tuj evidenti^gis, ke temas ne
nur pri iu ekstera ^gentileco, sed pri afableco venanta profunde el via
koro.

Post mia reveno mi sendis leteron al vi. Skribi ^gin ne estis
facile, ^car ^gis tiam ni ankora^u ne multe interparolis. Mi fakte volis
diri per tiu letero nur unu aferon: Ke mi trovas vin ege simpatia kaj
^satus pli konati^gi kun vi. Sed singarde mi ka^sis tion en la
^generala konstato, ke mia trankvileco "kelkfoje malhelpas al mi
vere konati^gi kun homoj, kiujn mi trovas simpatia". Samtempe mi
volis testi vian komprenemon, parolante pri malnova problemo de mi.
Via tre afabla kaj mirige rapida respondo montris, ke vi sukcesis en
tiu testo. Mi jam la^udis la ^carman optimismon, kiu radias el via
letero (kaj ne nur el ^gi!).

Iomete pli ni interkonati^gis hiera^u vespere, kaj tiam frapis mian
atenton la simileco inter niaj interesoj kaj pensmanieroj. Pliforti^gis en
mi la konvinko, ke ni bone harmonias.

Skribinte tion, altrudi^gis en mi la emo rakonti al vi iom pri mi.
Prave vi konstatis, ke mi estas "iomete nekura^ga homo". Jam
multe mi okupi^gis pri la kialoj, kaj mi ser^cis ilin precipe en mia
infana^go.

Tiam senpripensaj eldiroj a^u faroj de mi ofte ka^uzis ^cagrenon
de mia patro, kiu ne malofte perdis la kapablon regi sin mem. Li
insultis, batis... kaj mia infana animo provis eviti tiajn turmentojn per
evitado de tiaj eldiroj a^u faroj. Mi malkura^gi^gis.

Feli^ce mi sufi^ce klare travidas ^cion por ne transpreni la
sintenojn de mia patro. Male, mi iom post iom abomenis ^cian psikan
kaj fizikan perforton kaj vidis pli kaj pli, ke mi e^c mem sufi^ce bone
sukcesas eviti ^cion tian. Mi komprenis, ke eblas solvi konfliktojn ofte
plej bone per afableco, kaj komencis agi la^u tiu konstato.

Tamen mia vivo ne fari^gis vere feli^ca. Eble lige kun tio, ke mi
pli klopodis agi pripense ol fari^gi kura^ga, mi suferis pro soleco kaj
la neplenumita sopiro pri amo de knabino.

Kaj nun en mia vivo aperis vi. Jam nun vi iomete plenigis mian
ofte malgajan kaj malplenan animon per ^gojo kaj optimismo, kaj ju pli
firma estos la rilato inter ni, des pli forta fari^gos tiu pozitiva influo.
Kaj mi esperas, ke anka^u inverse mi povos kontribui al via feli^co.
^Ci tie mi finfine volas fari al vi demandon, kiu eble ^sajnas al vi
freneza: ^Cu vi povus imagi enami^gi al mi?

Kompreneble mi jam multe pensis pri tiu demando kaj la
ver^sajne ^cefa malhelpo: la granda distanco inter FRG kaj Pollando.
Sed el mia vidpunkto ^cio estas ebla... Ni povus klopodi plejeble ofte
partopreni komune en internaciaj Esperanto-aran^goj, povus viziti unu
la alian, kaj (el mia vidpunkto) teorie e^c eblus komuna (kaj certe
feli^ca!) estonteco en FRG...

Se vi ^satus esprimi viajn pensojn pri la finfine sufi^ce klare
formulita esenco de tiu ^ci letero, vi sciu, ke mi plene toleros kaj
akceptos vian reagon ^ciukaze.

Kun amikaj salutoj
                   via Manfred

Mi finskribas la leteron kaj rimarkas, ke estas ankora^u
sufi^ce frue por iri al la dua filmo. Mi enpo^sigas la leteron kaj iras
al la koncerna salono en alia konstrua^jo. Kun ^gojo mi vidas anka^u
Beata tie. Mi sidi^gas du vicojn malanta^u ^si.

Post la fino de la filmo mi vidas, ke Beata adia^uas kelkajn polojn
kaj iras al la elirejo, kvankam oni anoncis ankora^u plian, malpli longan
filmon pri la urbo Bialistoko. Mi anka^u ekstaras kaj iras al ^si. Kiel
kutime ni ridetas unu al la alia.
"^Cu vi jam iras dormi?", mi demandas ^sin.
"Jes. Mi estas laca."
"Mi anka^u volas iri dormi nun", mi diras, kaj ni eliras kune.
Mi ^gojas esti kune kun ^si. Kune ni iras tra la nokto, sub la stelplena
^cielo. Mi pripensas, ^cu mi eluzu la okazon por esprimi al ^si mian
simpation a^u ^cu mi faru tion kiel planite per mia letero. Mi decidas
preferi la duan eblecon kaj demandas al^sinur ion supra^jan: "^Cu
vi vidis amba^u filmojn?"
"Jes. Kaj vi?"
"Mi vidis nur al duan. La filmon 'Esperanto' mi jam vidis en
renkonti^go en FRG. Sed anka^u ^gi estas interesa."
Kaj mi kura^gas aldoni: "Dum vi rigardis tiun filmon, mi skribis
ion por vi."
Mi eligas la leteron el mia po^so kaj donas ^gin al ^si: "Tio
estas por vi!"
"Kio estas tio?", ^si demandas nervoze.
"Estas letero kun kelkaj malfermaj pensoj."
"Aha. Skribi estas pli facile.", ^si diras, kaj mi ^gojas, ke ^si
komprenis min. "Anka^u mi havas donacon por vi", ^si aldonas, kaj
transdonas al mi du bildkartojn pri sia hejmurbo Legnica.
"Dankon... kaj bonan nokton!"
"Bonan nokton!"

* * *

La venontan matenon mi senpacience atendas la revidon kun
Beata. Kaj fakte... mi renkontas ^sin survoje al la man^gejo. ^Sia
rigardo aspektas afable, sed mankas la amba^uflanka rideto, kiu ^gis
nun ^ciam esti^gis, kiam ni ekvidis unu la alian.
"Mi legis vian leteron. Vi ne estas nekura^ga homo!"
Ni ridetas iomete. Post pa^uzeto ^si aldonas: "Tio tre bone
estus ebla, se ne estus unu problemo: Mi jam havas amikon. Li
nomi^gas Krzysztof..."
Ni bezonas iom da tempo por digesti la dirita^jon. Mi atente
a^uskultas Beata: "Sed vi pravas, anka^u mi trovas, ke ni bone
harmonias la^u nia pensmaniero. Mi volas, ke ni restu geamikoj,
geamikoj en la pli vasta senco. Se mi havos problemojn, mi skribos al
vi, se vi havos problemojn, vi skribos al mi..."

Kaj ^si aldonas: "Cetere, mi havas la impreson, ke vi iomete
idealigas mian personon. Mi estas nur ordinara virino."
Mi pripensas kaj fine respondas malgaje: "Por mi vi neniam
estos nur ordinara virino!"

* * *

Kvar tagojn poste mi hejmenveturas. En Pozna'n mi ^san^gas la
trajnon. Post eniro en la ekspresan trajnon "Oriento-Okcidento" mi
denove devas stari en la koridoro - ^ci-foje ne pro tio, ke mi ne
trovis necese a^ceti lokbileton, sed ^car tiuj estis el^cerpitaj ^gis
post kvar semajnoj. Kvankam ni nun staras malpli dense ol dum la
veturo tien, mi ne sentas min pli bone - male, melankolie mi
rememoras, ke okazis ^guste tio, kion mi timis. La sento de feli^co,
kiun mi havis dum la dancado kun Beata en la unua vespero, estas
for; ^cio ^sajnas al mi kiel bela son^go. Kiam mi povos reveni al
Pollando? Ver^sajne nur venontsomere okazos aran^go simila al la
^jus pasinta.

Iomete konsolas min la fakto, ke mi ali^gis anka^u al kvara
unusemajna junulara Esperanto-aran^go, la German-Franca Junulara
Renkonti^go en Majenco. Sed miaj esperoj ne estas grandaj. Alvenas
la konduktorino. "Lokbileto?", ^si demandas. "Nie
ma!", mi respondas, memorante la polan esprimon, per kiu la
virino en la voja^goficejo da^ure klarigis al mi kaj Iwona, kiu helpis min
tie, ke la lokbiletoj estas el^cerpitaj. "Kvin markojn", diras la
konduktorino, kaj mi volonte pagas al ^si tiun etan punmonon, kvankam
mi ne sentas min vere kulpa. ^Ce la limo inter Pollando kaj GDR la
kontrolo povas ^ci-foje okazi en la trajno. GDR-a doganisto eniras kaj
bruske alparolas polon starantan apud mi: "Fori^gu!" Beda^urinde
mi ne povas traduki tion al li en la polan. La doganisto devas krii al li
pli la^ute: "Fori^gu, por ke mi povutrairi!"

Ne nur ni FRG-anoj havas niajn turkojn...

Bon^sance en Berlino sufi^ce da homoj eliras, kaj mi trovas
sidlokon, sur kiu mi pasigas la nokton. Matene mi alvenas hejme kaj
preparas min por la semajnfina Esperanto-kurso. Diman^ce vespere,
post la fino de tiu kurso, mi komencas noti pensojn por mia letero al
Beata, memorante ^siajn lastajn vortojn dum nia adia^uo en Toru'n:
"Skribu al mi!" Sed mi rimarkas, ke mi havas jam malpli por skribi
al ^si ol dum la renkonti^go. Eble ^si povas per aparte ^carma kaj
enhavori^ca respondo igi nian korespondadon e^c pli interesa ol
anta^ue. Sed mi timas, ke ne. Venontsomere mi revidos ^sin...
Tamen, ver^sajne nia amikeco iom post iom mortos.

Feli^ce jam postmorga^u komenci^gos la renkonti^go en
Majenco...
ip地址已设置保密
2009-2-12 10:06:27
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
14
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
V


"Mi ^satas malgrandajn Esperanto-aran^gojn, se
partoprenas almena^u unu persono, kiun mi trovas tre simpatia."
Tiun frazon mi rememoras en la dua vespero de la renkonti^go en
Majenco. Estas la diskoteka vespero. La muziko ankora^u ne
komenci^gis. La partoprenantoj staras a^u sidas en la salono; kelkaj
interparolas. Mi staras ie kaj ^cirka^urigardas, pripensante, ^cu
ekzistas tia "tre simpatia" persono ^ci tie. Preterpasas min
Monique. Mi ridetas al ^si. "Saluton!", ^si diras afable, kaj pluiras.
Mi memoras, kiel en la renkonti^go en Kiev mi sidis kune kun kvar
a^u kvin sovetianoj. Ni kantis, kaj kelkaj klakis per la manoj. "Ne
faru tion", diris Nata^sa tiam, "estas pli bele ^gui la kanton sen
klaki". Eble io simila validas anka^u por ridetoj...

Mi vidas, ke Katharina sidas sola. Mi ridetas anka^u al ^si. ^Si
vidas min, sed ne reagas. Mi pripensas, ^cu mi eksidu apud ^si. Fine
Brigitte iras al mi. ^Si alparolas min: "^Cu vi scias, kiam la
diskoteko komenci^gos?"
"La^u la programo je la na^ua. Sed ja ofte io malfrui^gas."
"^Cu anka^u vi studas?"
"Jes, matematikon, ekde tri jaroj. Kaj vi?"
"Mi studas arkeologion, en Liono."
Kaj ^si komencas rakonti pri tiu studfako. Mi ne bone
a^uskultas, sed rigardas ^sin. ^Siaj okuloj, ^sia bu^so, ^sia nazo,
^sia tuta viza^go - ^cio aspektas bele. Mi ridetas iomete. ^Si
pluparolas; nenion ^si rimarkas. De tempo al tempo mi diras "jes",
sen vere a^uskulti al ^si. Mi denove ridetas iomete. Neniu reago. ^Sia
viza^go restas iel senmova, kvankam ^si ankora^u parolas. "^Si
havas la ^carmon de fi^so", mi pensas. "Estas bele rigardi ^sin,
sed..."

La muziko komenci^gas. Mi ekdancas. Sola. "Ni poloj preferas
danci duope", diris Beata. Sed unue ^ci tie ne estas poloj (krom
Robert, kiu vivas jam delonge en FRG), kaj due ^ci tie ni estas 20
knaboj, sed e^c ne dek knabinoj. Mi vidas Ute danci anta^u mi. Mi
rigardas ^sin, ridetas. ^Si rerigardas mirigite. Mi vidas Annegret
dancante. ^Sia viza^go aspektas, kvaza^u ^si ^satus reciproki
ridetojn. Mi ridetas al ^si. Kaj vere, io movi^gas en ^sia viza^go...
sed: ^Si iel grimacas, kvaza^u ^si volus repu^si atakon de mi.

Mi plu ser^cas, kaptas viza^gojn. Mi sentas min altrudi^gema.
Malestime mi rigardas al Brigitte, la fi^sino. Mi ne vere amas ilin,
^ciujn. Post preska^u unu horo da dancado mi laci^gas. Eble pli pro la
pensado ol pro la dancado. Mi sidi^gas. Sola. Kial ne ^ce la aliaj? Mi
ne sentas emon interparoli kun ili. Kial ne? ^Cu, ^car mia emo al
komunikado celas nur kontentigi miajn seksajn bezonojn? ^Cu nur
espero pri enami^go povas veki en mi la emon alparoli iun? Ankora^u
iomete mi sidas sola, ^gis fine mi decidas enliti^gi.

* * *

La venontan tagon mi denove sentas min iel malbone. ^Ce la
vesperman^go mi pripensas, kie mi sidi^gu. Fine mi decidas sidi^gi
vid-al-vide de Ute. ^Si interparolas kun Derk, nederlandano sidanta
apud ^si. Anka^u la aliaj partoprenantoj ^ce mia tablo interparolas; mi
iom suba^uskultas. Ute kaj Derk dum momento silentas, ^gis Ute
subite alparolas min: "^Cu vi eltenas vian silentadon?", ^si
demandas min afable, ne ripro^ce.
"Jes." Kaj post momento mi aldonas: "Mi alkutimi^gis."
Sed tuj aperas skrupuloj. Kia stulta^jo diri tion. Mi devus diri ion alian:
"Kelkfoje mi eltenas mian silentadon - nome, kiam en mi estas
sufi^ce da agrablaj pensoj kaj fantazioj, kiujn mi ^satus evoluigi en
kvieto. Beda^urinde tiu stato estas tre malofta. Kutime silentado estas
por mi io suferiga, ^car turmentas min malagrabla sento de
soleco..."
Sed mia bu^so restas fermita. Mal^goje mi konstatas, ke estas
tro malfrue por eldiri ion tian: Ute jam pluparolas kun Derk pri tute
aliaj aferoj...

Post la vesperman^go restas iom da libera tempo. La nokta
migrado komenci^gos nur je la na^ua... ^Ce tablo sidas grupeto da
junaj germanoj, francoj kaj nederlandanoj. Mi sidi^gas ^ce ili. Ili
interparolas pri politiko. Mi vidas Katharina sidanta inter ili. Uwe venas
kaj komencas karesi ^siajn ^sultrojn. De malanta^ue. Katharina
mallonge retrorigardas al li, kaj simple toleras tion. "Ne estas vera
amo inter ili", mi pensas. "Tian rilaton mi anka^u povus havi."
Malgaje mi konstatas, ke mi tamen envias ilin.

Mi a^uskultas la diskuton. Ili vigle interparolas pri la rilatoj inter
FRG kaj GDR. Almena^u ili diskutas en Esperanto. Sed io ne pla^cas
al mi. Ili ne rimarkas min. Mi mal^satas mian silentadon kaj pensas:
"Ili ne interparolas, por pli bone kompreni sin reciproke, sed por
konvinki unu la alian pri sia propra opinio."

"Venu al la enirhalo", vokas unu el la organizantoj. Ni
kolekti^gas por la nokta migrado. Mi staras inter la aliaj
partoprenantoj, sen interparoli kun iu. Iu magia, malica forto devigas
min denove ser^ci viza^gojn por rigardi, rideti al ili. Mi ekvidas
Annegret, ridetas al ^si. Denove ^si grimacas... Mi ekvidas Petra,
ridetas anka^u al ^si. "Kial vi ridas?", ^si demandas min subite.
Mi silentas.

Ni eliras. Jam malheli^gis. Ni iros al ruino de kastelo. Du horojn
tien, du horojn reen. Mi timas ion. Esti^gas grupetoj. Kelkaj duopoj,
kelkaj pli grandaj grupetoj. Mi klopodas resti ^ce la pli grandaj,
suba^uskultante iliajn interparolojn. Kelkfoje anka^u mi diras ion. Ni
iras tra arbaro; la vojo supreni^gas, kaj fine ni atingas la kastelruinon.
Iomete ni pa^uzas tie. Kelkaj grimpas sur iujn murojn.

Ni reiras. "Estas tre facile: Iru ^ciam rekte anta^uen, ^gis vi
estos sur la granda strato, kaj tie vi iros dekstren", diras unu el la
organizantoj. Survoje denove esti^gas grupetoj; kelkaj iras malpli
rapide ol la aliaj. Mi denove klopodas resti kun iu pli granda grupeto.
Sed tiu grupeto disfalas pli kaj pli. Fine ni estas kvinope. "Kvin estas
malbona nombro, ^car malpara", mi pensas. Kaj fakte, nun anka^u
Uwe kaj Katharina iras pli rapide; ili disi^gas de ni. Mi decidas resti
^ce la aliaj du, ^ce Reinhard kaj Anne, ^car ver^sajne Uwe kaj
Katharina preferas resti duope. Mi nur ^genus ilin. La deklivo fini^gas;
la vojo fari^gas ebena. Reinhard kaj Anne interparolas. Mi ne. Mi jam
sentas min en stato, en kiu mi e^c ne povus diri ion, se mi havus ion
interesan por rakonti. Ver^sajne ili ne rimarkus, se mi ne plu irus
kune kun ili. A^u e^c ^gojus pri tio, ^car certe anka^u ili preferus
esti solaj. Mi iras malpli rapide. Kaj fakte: Ili ne rigardas returnen. Ili
ne rimarkas, ke mi ne plu iras kune kun ili. A^u ili simple pensas, ke
mi atendas por iri kun alia grupeto. Sed malanta^u mi estas neniu.

Mi iras sola tra la arbaro, sentante min soleca, mal^satata,
malkapabla komuniki^gi. Melankolie mi pensas pri la renkonti^go en
Pollando. Tie regis iu kontaktemo; tie eblis rideti sen senti sin
altrudi^gema. Mi memoras la frazon de Beata: "La mondo estas
plena de ^gojo, ni nur ne rimarkas ^gin." Sed mi ne vidas ^gojon.
^Cirka^u mi nur malhelo, malpleno kaj silento, krom la mu^getado de
la vento en la arbosuproj. Mi vidas vojkruci^gon kaj iras maldekstren.
Neniu rimarkas, ke mi mankas... Post iom da tempo mi vidas benkon
kaj sidi^gas. Mi sentas la fre^sigan efikon de larmoj dis^smiritaj en la
viza^go kaj rigardas anta^uen, iomete supren: "Vidu pa^cjo, jen la
viro, kiun vi deziris..."

***************************** FINO ********************************

ip地址已设置保密
2009-2-12 10:06:59

 14   4   2/2页   首页   1   2    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.40625 秒, 4 次数据查询