dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 开创中国诗词的世界语品牌,学习、研究、创作 Ĉinesko 的园地
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Ĉinesko 创作区 Kreado de ĉinesko → Disiĝo (Pozhenzi)

您是本帖的第 680 个阅读者
树形 打印
标题:
Disiĝo (Pozhenzi)
yanke
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:金牌世界语者
文章:252
积分:2663
门派:无门无派
注册:2006年8月4日
楼主
 用支付宝给yanke付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给yanke

发贴心情
Disiĝo (Pozhenzi)

Disiĝo

—laŭ ĉinesko Pozhenzi

1.

Kiam en enamiĝ’

ili diris vere,

ke ili ja neniam

disiĝos laŭlibere

senkonsidere.

 

Sed jame disiĝis

ili malespere.

Kvinjara kunvivado

finiĝis degenere

kvazaŭ ulcere.

 

2.

Li diris malpeze,

ke li vivas lace

kun ŝi en la sama dom’,

lin tormentas agace

kuniĝ’ senpace.

 

Ŝi korŝiron sentis

mordis lipojn ŝmace.

Ŝi jam pentis pri tio

kaj jesis ja aŭdace

miengrimace.

 

3.

Jes, ili disiĝis.

Ŝi kun larmofluo

levis sian kapon al

bela ĉiela bluo

sen plora bruo.

 

Kun malplenaj manoj

li per paŝa skuo

perdis koramatinon

pro persista enuo

de am-detruo

 

Pozhenzi (Kavalira danco): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun po 5 versoj de 66,77,5 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x = senrima)

ip地址已设置保密
2013-6-17 10:26:14

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.25000 秒, 4 次数据查询