
Osmanta aromo
—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*
Fru-
matene sen ajna bru’
eliras
mi por promen-ĝu’.
Mal-
larĝa la pado en pal’
kondukas
min jen al florar’.
Bon-
odor’ min al la gazon’
altiras
kvazaŭ per ordon’.
Or-
flavaj steletoj de flor’
atakas
min per bonodor’.
Fin-
fine mi ja en proksim’
rekonas
osmanto ĝin.
Dis-
aromas ĝi foren ĝis
mia dom’
ŝvebante kun glis’.
Ne-
mirinde mi frue tre
vekiĝas
kun ŝafa obe’.
Pas-
antoj ja ankaŭ por ĉas’
de arom’
haltas en amas’.
Pri-
laŭdoj sonadas al ĝi,
ridanta,
jen en sunradi’.
Ver-
vere en sia tener’
ĝi logas
homojn kun prefer’.
Mir-
indaj floroj sen flatdir’
akiras
amon de admir’.
*Deskses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)