dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 发布水平较高的世译汉、汉译世,或双语对照的作品。达不到要求的作品将被转移至“写作和翻译习作专区”。
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区翻译作品发布区 Publikejo de bonkvalitaj tradukoj → ZHU ZIQING: PATRA DORSO (esperantigis Lao yuan)

您是本帖的第 3264 个阅读者
树形 打印
标题:
ZHU ZIQING: PATRA DORSO (esperantigis Lao yuan)
陶然
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:215
积分:2056
门派:无门无派
注册:2006年7月11日
楼主
 用支付宝给陶然付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给陶然

发贴心情
ZHU ZIQING: PATRA DORSO (esperantigis Lao yuan)

ZHU ZIQING: PATRA DORSO
(Elĉinigis Laoyuan)

Pasis jam pli ol du jaroj depost mi lastfoje vidis patron, la vidon de kies dorso mi neniam forgesis. Tiun vintron forpasis avino kaj patro perdis sian laboron. Malfeliĉo neniam iras unuope. Mi veturis el Pekino rekte Xuzhou-on por alrapidi hejmen por la funebraĵoj kune kun patro. Kiam mi vidis patron en Xuzhou kaj la malordon en la korto, mi ekpensis pri avino kaj ne povis min deteni de larmoj. Patro diris, "Nun kiam la afero estas tiela, ne estu tiel afliktita. Feliĉe la ĉielo neniam fermos al ni ĉiujn elirejojn!"

Hejmen reveninte, patro forvendis la lombardaĵojn kaj pagis sian ŝuldon. Li ankaŭ pruntis monon bezonatan de la funebraĵoj. Tiujn tagojn la vivo en la familio estis tre malfacila, duone pro la funebraĵoj kaj duone pro la senokupeco de patro. Patro volis veturi al Nankino por serĉi laboron tie post la funebraĵoj kaj mi estis revenonta al Pekino por studado, tial ni kune ekiris.

Kiam ni atingis Nankinon, kelkaj amikoj invitis min promeni kun ili en la urbo. En la sekvanta antaŭtagmezo mi devis pramiĝi trans Jangzi Riveron al Pukou kaj veturi norden posttagmeze. Patro diris, ke li estas tro okupita, por ke li diru adiaŭ al mi en la fervoja stacidomo, sed anstataŭe, li petis kelneron, kiun li bone konas, akompani min tien. Li postulis la kelneron fojfoje, eĉ zorgeme, ke li prizorgu min, sed ĉiamaniere patro ne povis esti trankvila kaj timis, ke tio ne taŭgos. Li ja hezitis por longe. Efektive, nenio min gravis, ĉar tiun jaron mi estis jam 20-jara kaj jam plurfoje veturis inter Pekino kaj hejmloko. Patro daŭre hezitis kaj finfine decidis, ke li mem akompanu min tien. Mi plurfoje malkonsilis al li tion fari, li tamen nur diris, "Tio ne gravas. Ili ne taŭgos por tien iri!"

Transirinte la Jangzion, ni eniris en la fervojan stacidomon. Dum mi aĉetis la bileton, patro zorgis pri mia pakaĵo. Estis tro da pakaĵo, ke li devu doni al la portistoj dankmonon kaj eĉ marĉandis kun ili. Min kredante saĝa, mi ne aprobis lian manieron marĉandi, sed nepre devis intermeti miajn vortojn. Post la marĉando estis interkonsentita, patro akompanis min en la vagonon. Li elektis por mi seĝon apud la pordo. Mi pretigis la sidlokon per purpura pelta palto, kiun li petis tajloron fari por mi. Li rekomendis al mi esti singarda dumvoje kaj zorgema dumnokte por ne esti trafita de malvarmumo. Li ankaŭ petis stevardon bone prizorgi min. Mi subridis je lia pedanteco, ĉar estis tutvane konfidi min al tiuj stevardoj, kiuj zorgas nur pri mono! Krome, ĉu tiu, kiu estas samaĝa kiel mi, ne povis sin prizorgi? Ho, kiam mi ekpensas tion hodiaŭ, mi tuj konscias, kiom tromemfida mi estis tiam!

Mi diris, “Paĉjo, vi povus reiri.” Li rigardis eksteren tra la fenestro, dirante, “Mi iru aĉeti kelkajn mandarinojn. Restu ĉi tie kaj ne moviĝu ĉirkaŭen.” Mi rimarkis kelkajn vendistojn atendantajn klientojn ekster la palisaro de la platformo. Tiuj, kiuj volas atingi la platformon, devas transiri la fervojojn, saltante malsupren kaj grimpante supren. Estis certe penige por patro tion fari, ĉar li estis dika. Mi volis mem tion fari, sed li min haltigis. Tial mi povis fari nenion, ol lasi lin iri. Mi rigardis patron, kiu portas vertoĉapon, nigratolan mandarenan jakon kaj malhele bluan vatitan robon, ŝancelpaŝe iri ĝis la fervojojn. Li ne multe ĝenis malsupreniri al la fervojoj, sed pli multe ĝenis suprengrimpi sur la platformon. Li tenis la supraĵon de la platformo per siaj manoj kaj kunpremis siajn krurojn. Lia dikventra korpo kliniĝis iomete liven, evidente farante al si penegon. Ĉe la vido de lia dorso larmoj elverŝiĝis el miaj okuloj. Mi rapide ilin forviŝis, pro timo ke patro kaj aliaj tion rimarku. Kiam mi refoje rigardis eksteren tra la fenestro, patro jam revenis portante ruĝajn mandarinojn en la manoj. Kiam li transiris la fervojojn, li unue metis la mandarinojn sur la teron, lante malsuprengrimpis al la fervojoj, prenis denove la mandarinojn kaj ekiris. Kiam li alproksimiĝis al la trajno, mi rapidis por subteni lin per miaj manoj. Envagoniĝinte kun mi, li metis ĉiujn mandarinojn sur mian palton. Frapforigante la koton de sur sia vesto, li ŝajne sentis sin iom malstreĉita kaj diris poste, "Mi devas foriri do. Memoru, ke vi skribu al mi de Pekino!" Mi rigardis al lia dorso kiam li elvagoniĝis. Post kelkaj paŝoj, li sin turnis al mi kaj diris, "Reiru al via sidloko. Neniu prizorgas viajn posedaĵojn." Mi ne reiris al mia sidloko antaŭ ol lia figuro malaperis en la homamaso iranta tien kaj reen kaj ne plu videblis. Larmoj restaris en miaj okuloj.

Lastajare, patro kaj mi ambaŭ nin pelis pro peco da pano, sed la cirkonstancoj de nia familio pli kaj pli malboniĝis. Patro forlasis la hejmon por perlabori vivrimedojn en sia frua juneco kaj plenumis nemalmultajn gravajn taskojn per si mem. Kiu povus atendi, ke li fariĝis tiel deprimita en sia maljuneco! Je la eksento de sia malĝojo li nature ne povis sin regi. Lia emocio ŝtopita certe devis elverŝiĝi; tial kialis, ke mastrumaj bagateloj ofte lin koleris kaj li ne traktis min tiel bone kiel antaŭe. La disiĝo en la lastaj du jaroj pardonigis al li miajn kulpojn. Li nur pensis pri mi kaj mia filo. Post kiam mi atingis Pekinon, li sendis al mi leteron, en kiu li skribis, "Mi fartas bone krom tio, ke mia brako min severe doloras. Mi eĉ uzas manĝbastonetojn aŭ penikon kun ĝeno. Eble jam ne malproksima estas la tago kiam mi forlasos tiun mondon." Brilaj larmoj, kiujn tiuj vortoj alportis al miaj okuloj, vidigis al mi denove la dikan dorson kun blua vatita robo kaj nigratola mandarena jako. Ho, mi ne estas certa, kiam mi povus lin denove vidi!

ip地址已设置保密
2008-6-6 11:51:19
陶然
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:215
积分:2056
门派:无门无派
注册:2006年7月11日
2
 用支付宝给陶然付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给陶然

发贴心情
我与父亲不相见已二年余了,我最不能忘记的是他的背影。那年冬天,祖母死

了,父亲的差使也交卸了,正是祸不单行的日子,我从北京到徐州,打算跟着父亲

奔丧回家。到徐州见着父亲,看见满院狼藉的东西,又想起祖母,不禁簌簌地流下

眼泪。父亲说,“事已如此,不必难过,好在天无绝人之路!”

     回家变卖典质,父亲还了亏空;又借钱办了丧事。这些日子,家中光景很是惨

淡,一半为了丧事,一半为了父亲赋闲。丧事完毕,父亲要到南京谋事,我也要回

北京念书,我们便同行。

     到南京时,有朋友约去游逛,勾留了一日;第二日上午便须渡江到浦口,下午

上车北去。父亲因为事忙,本已说定不送我,叫旅馆里一个熟识的茶房陪我同去。

他再三嘱咐茶房,甚是仔细。但他终于不放心,怕茶房不妥帖;颇踌躇了一会。其

实我那年已二十岁,北京已来往过两三次,是没有甚么要紧的了。他踌躇了一会,

终于决定还是自己送我去。我两三回劝他不必去;他只说,“不要紧,他们去不

好!”
  我们过了江,进了车站。我买票,他忙着照看行李。行李太多了,得向脚夫行

些小费,才可过去。他便又忙着和他们讲价钱。我那时真是聪明过分,总觉他说话

不大漂亮,非自己插嘴不可。但他终于讲定了价钱;就送我上车。他给我拣定了靠

车门的一张椅子;我将他给我做的紫毛大衣铺好坐位。他嘱我路上小心,夜里警醒

些,不要受凉。又嘱托茶房好好照应我。我心里暗笑他的迂;他们只认得钱,托他

们直是白托!而且我这样大年纪的人,难道还不能料理自己么?唉,我现在想想,

那时真是太聪明了!

    我说道,“爸爸,你走吧。”他望车外看了看,说,“我买几个橘子去。你就在此

地,不要走动。”我看那边月台的栅栏外有几个卖东西的等着顾客。走到那边月

台,须穿过铁道,须跳下去又爬上去。父亲是一个胖子,走过去自然要费事些。我

本来要去的,他不肯,只好让他去。我看见他戴着黑布小帽,穿着黑布大马褂,深

青布棉袍,蹒跚地走到铁道边,慢慢探身下去,尚不大难。可是他穿过铁道,要爬

上那边月台,就不容易了。他用两手攀着上面,两脚再向上缩;他肥胖的身子向左

微倾,显出努力的样子。这时我看见他的背影,我的泪很快地流下来了。我赶紧拭

干了泪,怕他看见,也怕别人看见。我再向外看时,他已抱了朱红的橘子望回走

了。过铁道时,他先将橘子散放在地上,自己慢慢爬下,再抱起橘子走。到这边

时,我赶紧去搀他。他和我走到车上,将橘子一股脑儿放在我的皮大衣上。于是扑

扑衣上的泥土,心里很轻松似的,过一会说,“我走了;到那边来信!”我望着他

走出去。他走了几步,回过头看见我,说,“进去吧,里边没人。”等他的背影混

入来来往往的人里,再找不着了,我便进来坐下,我的眼泪又来了。

  近几年来,父亲和我都是东奔西走,家中光景是一日不如一日。他少年出外谋

生,独力支持,做了许多大事。那知老境却如此颓唐!他触目伤怀,自然情不能自

已。情郁于中,自然要发之于外;家庭琐屑便往往触他之怒。他待我渐渐不同往

日。但最近两年的不见,他终于忘却我的不好,只是惦记着我,惦记着我的儿子。

我北来后,他写了一信给我,信中说道,“我身体平安,惟膀子疼痛利害,举箸提

笔,诸多不便,大约大去之期不远矣。”我读到此处,在晶莹的泪光中,又看见那

肥胖的,青布棉袍,黑布马褂的背影。唉!我不知何时再能与他相见

ip地址已设置保密
2008-6-6 11:53:44
陶然
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:215
积分:2056
门派:无门无派
注册:2006年7月11日
3
 用支付宝给陶然付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给陶然

发贴心情

一篇非常好的译品,用词准确,语言流畅。希望laoyuan 集中发表一些这样的翻译作品。

ip地址已设置保密
2008-6-6 12:01:45

 3   3   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.28125 秒, 4 次数据查询