dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 中国歌曲世界语翻译作品、歌曲世译的探讨
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区歌词世译研究 Studado pri tradukado de kanttekstoj → Konsiloj pri tradukado de kantoj

您是本帖的第 1762 个阅读者
树形 打印
标题:
Konsiloj pri tradukado de kantoj
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:794
积分:7342
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
楼主
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
Konsiloj pri tradukado de kantoj

Konsiloj pri tradukado de kantoj

Ĉi-sube mi pritraktas kelkajn atentopunktojn rilate al tradukado de kantoj en Esperanton. Unue mi prezentas kelkajn ĝeneralajn konsiderojn, kaj poste mi priparolas kelkajn pli specifajn temojn: rimon, ritmon, fluecon kaj enhavon.

Ĝeneralaj konsideroj

Estas multaj atentopunktoj kiuj ĝenerale rilatas al tradukado. Kelkajn mi mencias ĉi tie. Tradukado de kantoj tamen, estas io tute alia ol tradukado de prozo.

  • Tradukoj estu lingve seneraraj.
  • Oni observu la regulojn pri apostrofado. Oni ekzemple ne apostrofu adjektivon aŭ vorton kun akuzativa finaĵo. Nur apostrofu la o-finaĵon kaj la a de la artikolo (l'). La apostrofo povas aperi ankaŭ en la esprimo dank' al. Alispeca apostrofado estas kutime evitinda. Kelkaj eksperimentis pri la elizio de -aŭ (*ankor', *kvaz') aŭ pri la elizio de la komenca e de esti (*'stas, *'stis, *'stu, ktp.). Anstataŭ tiu lasta elizio estas pli bone eluzi la verbigajn eblojn de Esperanto. Do anstataŭ Ŝi 'stas bela oni diru ekzemple Ŝi tre belas.
  • Tradukoj stile kongruu kun la originala teksto. Tio signifas ekzemple, ke se la originalo uzas ĉiutagan lingvaĵon, oni ne traduku tro literaturece per multaj neologismoj k.t.p.
  • Tradukoj estu vivipovaj per si mem. Legantoj kaj aŭskultantoj laŭeble ne rimarku, ke temas pri neoriginala teksto. Oni do konsciu, ke tradukado ne estas lerneja ekzerco por pruvi al instruisto la bonan komprenon de la originalo. Tiu ĉi konsidero havas kelkajn konsekvencojn:
    • Se estas malfacile trovi rime kaj ritme taŭgan tradukon, oni ne timu iom alivortigi la ideon de la enhavo, elektante alian bildon aŭ komparon. Tradukoj ofte elspiras tradukitecon kaj torditecon se oni rigore tradukas laŭvorte.
    • Oni ne sklave kopiu fuŝojn aŭ fuŝetojn el la originalo. Se la originalo uzas nevivajn, senkolorajn rimojn kaj komparojn, fuŝas pri akcentoj k.t.p., oni ne nepre kopiu ilin. Tradukoj emas esti iom malpli bonaj, malpli sukaj, ol la originalo, do oni ne maltrafu ŝancojn igi tekston pli ĝuinda por la aŭskultantoj. Aliflanke, oni kompreneble ne korektu "fuŝojn" ironie, parodie aŭ alicele intencitajn.
  • Ĉe tradukado de kantoj oni trovu kontentigan solvon por kombini ritmon, rimon kaj enhavon. Ofte oni ankaŭ trovu solvon por vortludoj, aliteracioj kaj aliaj komplikaĵoj. Ĉio ĉi estas tre temporaba. Konsciu, ke tradukado de nur unu kanto povas esti plurtaga lukto.
  • Kelkfoje povas montriĝi neeble taŭge kunforĝi la ritmajn, rimajn, enhavajn kaj aliajn nuancojn. Ankaŭ povas esti, ke la originalo enhavas tro da kulture specifaj aferoj kiuj estas nekomunikeblaj al internacia publiko. Tiam oni konsideru iom pli draste ŝanĝi la enhavon, por ke la traduko iĝu tamen interesa. Eble oni petu helpon aŭ konsilojn de kolega tradukanto. Alia konsidero estas, ke eble estas pli bone rezigni ol fuŝi.
  • Ne hontu, ke alia sperta esperantisto kontrolu vian tradukon. En Esperantujo bedaŭrinde eldoniĝas tro da diskoj en kiuj svarmas lingvaj eraroj kaj malglataĵoj. Prefere ne regalu vian publikon per plia tia disko!
ip地址已设置保密
2011-8-24 21:16:22
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:794
积分:7342
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
2
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

Rimo

  • Du vortoj rimiĝas kiam koincidas la rimbazo, t.e. la fina parto de la vorto ekde la lasta akcentita vokalo, kiel en mano - sano. Ankaŭ ĉu ne kaj kune perfekte rimiĝas pro la komuna rimbazo une. Rimo fuŝiĝas kiam detruiĝas la rimbazo: man' - sano, mano - san', mano - sanon, manojn - sanis k.t.p. En rusa poezio estas tre kutime, ke la rimbazaj finaĵoj ne identas. En Esperanto tamen oni strikte evitu tiajn t.n. abortajn rimojn.
  • Kiam la rimbazo konsistas el nura vokalo, oni povus konsideri riĉigi la rimon, plilarĝigante la rimbazon per apoga konsonanto, ekz-e melankoli' - famili'.
  • Se en la originalo troviĝas rimo, ĝi aperu ankaŭ en la traduko. Nur malofte la rimvortoj en la originalo kaj en la traduko povas esti signife identaj. Tiuokaze oni trovu rimvortojn, kiuj havas alian signifon. La alivortigita verso plejeble esprimu la ideon, la intencon de la originalo.
  • Ĉe tio oni atentu, ke la rimvortoj restu "interesaj", ĉar rimoj tiras la atenton de la aŭskultantoj. La unua vorto de la rimparo iel preparas la aŭskultanton, kaj la dua vorto de la rimparo estas la iom surpriza, frapa "fino". Tial oni evitu sensignifajn, malplenajn, tedajn vortojn kiel duan vorton de la rimparo. Tial ekzemple personajn pronomojn oni ŝpareme uzu kiel rimvorton. Prefere ne skribu:

    Min turmentas tragedi'
    Pro subita mort' de vi

    Eble oni povus interŝanĝi la versojn (laŭbezone oni kuraĝe faru tion!), ĉar tragedi' estas pli interesa rimvorto ol vi:

    Pro subita mort' de vi
    Min turmentas tragedi'

    Tamen, se "malplenaj" rimoj aperas en rapide kantata parto, tiu ĉi punkto povas esti malpli grava, ol se temas pri fragmentoj kiuj muzike estas forte akcentitaj. Ankaŭ se la originalo estas enhave iom senpretenda kaj mem intence uzas simplajn rimojn, tiu ĉi punkto povas esti malpli grava. Tamen, ĝenerale oni rimu per interesaj vortoj.

  • Versoj finiĝantaj per samaj vortoj ne estas rimoj. Do evitu ekzemple:

    Por mi vi tiel varmas
    Kiel la somero varmas

    Sed, se rimiĝas la antaŭlastaj vortoj, tiam la rezulto estas tute akceptebla:

    Ni mutus por,
    Servutus por,
    Volonte miskondutus por
    Afer' nomata Amato!

    Tiu ĉi tekniko igas ankaŭ rimojn per personaj pronomoj tute perfektaj:

    Abunda vivo tute ne allogas min.
    Ĉu vi apogas ĝin?
    - Ne mi!

  • Oni evitu t.n. adasismojn, t.e. sufiksajn rimojn. Do laboradas/dormadas, turmentita/ĉagrenita ne estas bonaj rimoj, ĉar tiaj rimoj similas al rimoj per identaj vortoj. Oni ja povas rimi per sufiksoj se rimiĝas la antaŭaj silaboj, do: frivolado/parolado. La fakto, ke la fruaj Esperanto-poetoj abunde adasismumis (kiel Zamenhof en La Espero), ne estas valida senkulpigo por tamena uzo de adasismoj.
  • Laŭbezone oni uzu "neprecizajn" rimojn, kiel tagiĝo/feliĉo, virino/animo. Alikaze oni ekhavas tro da trivitaj rimoj, kiel for/kor'. Se la rimo sonas bone kaj kantiĝas bone, oni ne timu se temas pri preskaŭrimo aŭ asonanco!
  • Uzu rimvortaron por ekhavi inspiron. Tre taŭgas Parnasa Gvidlibro de K. Kalocsay, G. Waringhien kaj R. Bernard. Tiu libro entenas multajn aliajn saĝajn konsilojn rilate versfaradon. Uzeblas ankaŭ aliaj rimvortaroj, kiel la Inversa vortaro de Esperanto de Bernhard Pabst, la Inversa vortaro de Jozefo Hilland kaj Stefan MacGill, la Esperanta rimvortaro de Jonathan Cooley kaj la Rata Vortaro.
  • Uzu PIV ne nur por kontroli la signifon de vortoj, sed ankaŭ por trovi (preskaŭ)sinonimojn. Sinonimoj estas tre utilaj, kiam oni serĉadas kontentigan rimparon. Esperantaj sinonimoj de Jaan Ojalo estas alia bona fonto por trovi trafajn sinonimojn. Ankaŭ dulingva vortaro povas esti utila helpilo por tio.
ip地址已设置保密
2011-8-24 21:16:50
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:794
积分:7342
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
3
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

Ritmo

  • En Esperanto ĉiu vokalo markas silabon. Malkiel en ekz-e la itala lingvo, en Esperanto du sinsekvaj vokaloj estas principe ne kunigeblaj en unu silabon. Tial, bier', kiu kaj da am' estas dusilabaj kaj ne unusilabaj.
  • Oni zorge atentu, ke ĉiu silabo havu sian lokon en la muziko. Oni ne torde kunpremu plurajn silabojn en unu solan noton. Aliflanke, se en la originalo unu silabo estas kantata per pluraj notoj, oni kelkfoje tamen povus aldoni silabojn. En pop-roka muziko oni ofte emas silabumi iom malpli strikte: la kantisto variigas la silabonombron en muzike identaj lokoj. Tiam ankaŭ la tradukisto povus permesi al si ludeti kun la silabonombroj kaj ne rigore sekvi la kapricojn de la originalo. Ankaŭ tiam la tradukisto mem provkantu iomete por kontroli ĉu varioj estas muzike eblaj. Estas konsilinde precize indiki (ekzemple per substrekoj) kie en la teksto troviĝu la muzikaj akcentoj. Tiaj indikoj estas des pli gravaj, se oni tradukas por ne-esperantistaj kantistoj.
  • Oni atente zorgu pri tio, ke la akcentoj de ĉiuj vortoj en la traduko precize koincidu kun la akcentoj de la originalo. Ĉe tio oni konsciu, ke en Esperanto la antaŭlasta silabo de ĉiu vorto estas akcentita, kaj ne la lasta (kiel ekz-e francoj foje emas fari). En kelkaj lingvoj oni permesas al si ofte iom devii de normaj vortakcentoj. Tiujn deviojn oni ne kopiu, ĉar Esperanto estas tre strikta se temas pri akcentoj. Do furoras kaj fatras' nepre ne rimiĝas.
  • Kiam oni akordigadas la muzikajn kaj lingvajn akcentojn, oni atentu pri jena falilo: muzikaj akcentoj ne koincidas kun nur longaj muziknotoj: ankaŭ relative mallongaj notoj povas esti muzike - kaj sekve ankaŭ lingve - akcentitaj!
  • Se kantofrazo en la originalo komenciĝas per akcentita silabo, kelkfoje eblas en traduko antaŭe aldoni kroman, neakcentitan silabon. Tiel Bona travivaĵo povus iĝi Inspira travivaĵo. Kelkfoje eblas agi ankaŭ inverse, forigante unuan, neakcentitan silabon. Tiel oni povus forstreki Ho el Ho senelira vojo. Oni mem provkantu iomete por kontroli ĉu la muziko tiajn ŝanĝojn efektive permesas.
  • Forte akcentitaj vortoj estu prefere enhave interesaj, ĉar ofte estas ĝene se malgrava vorto altiras multan atenton. En jena ekzemplo, la vorto la estis laŭ mia gusto tro forte akcentita:

    Per la tambur'
    Por la plezur'

    Tial mi ŝanĝis la tekston al:

    Tambura bat'
    Plezura stat'

ip地址已设置保密
2011-8-24 21:17:21
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:794
积分:7342
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
4
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

Flueco

  • Gravas atenti ĉu certaj vortoj ricevas specialan atenton (ekz. elstaran laŭtecon, muzikan efekton ktp.). En la traduko tiuj vortoj estu forme taŭgaj. Vorto kiel plu, laŭforme multe pli taŭgas por kanti dum pluraj sekundoj ol ekzemple mond'.
  • Ĝenerale estas bona ideo mem kanti vian tradukprovon laŭ la originala melodio por malkovri tiajn malglataĵojn. Ekzemplo: Mi iam tradukis angalingvan ĉenkanton, kiu entenis "follow, follow, follow, follow, follow, follow me". Laŭritme tiu frazo facile tradukeblas per "sekvu, sekvu, sekvu, sekvu, sekvu, sekvu min". Evidente, se oni rapide kantus tian tradukon, ĝi montriĝus vera langorompilo; tute perdiĝus la flueco de la originalo. Por atingi ĝustan fluecon, mi kompromise ŝanĝis la enhavon kaj tradukis per "velu, velu, velu, velu, velu, velu ni").
  • Troa uzo de apostrofoj ofte ĝenas la fluecon. Neniam apostrofu vortojn kiel kuniklo. Kaj apostrofu artikolon nur kiam ĝi restas klare rekonebla kiel artikolo. Do ne diru: *En l' domo de kunikl'.
  • Oni atentu pri harmonia, subtena, fona kantado. Ankaŭ ĝi devas esti tradukita. Ĝi estu konforma al la ĉefa kantado kaj principe ne konsistu el dishakitaj silaboj.
  • Oni evitu strangajn, stumbligajn vortkombinojn kiel belbirdkantado, kiuj ofte fontas el la deziro sklave redoni ĉiujn enhavajn detalojn de la originalo.
  • En kantoj oni laŭeble uzu lingvaĵon (vortojn, vortordon) kiun oni ankaŭ uzas en normala prozo. Tio multe helpas al la flueco de la teksto. Se tio montriĝas neebla, oni konsciu, ke en kantoj la lingvouzo povas esti pli libera ol en normalaj kuntekstoj:
    • En kantoj oni povas pli vaste uzi neologismojn: tarda, dura, lanta, turpa.
    • La vortordo povas esti pli libera: Mi kisis ĉarman lian amikinon.
    • Oni pli libere povas verbigi adjektivojn (ekz. vi belas; la kato nigras).
    • En kantoj oni foje povas forlasi la artikolon la, kie tio normale ne eblas. Ekz. Ni spitis malamikon anstataŭ Ni spitis la malamikon.
    • Oni povas uzi ĉi anstataŭ ĉi tiu(j)(n): ekz-e: En ĉi nokto lunoplena, aŭskultu ĉi preĝon.
    • En kantoj oni pli ofte evitas la sufikson -ec ol en prozo. Do dolĉo, intimo, senkoro anstataŭ dolĉeco, intimeco, senkoreco.
    Tamen, oni prefere ne uzu Esperanton laŭ iu nefundamenta ismo kiel riismo, alielismo k.s.

Enhavo

  • Ĉe kantoj plej unue atentu ritmon kaj rimon. La enhavo estas pli fleksebla. Per aliaj vortigoj oni ofte povas esprimi la samajn ideojn.
  • Ne nur ĉe rimvortoj kaj ĉe muzike akcentitaj vortoj, sed ankaŭ ĝenerale, oni evitu tro da signife malplenaj vortoj en kantoj. Kelkaj tradukantoj emas plenigi mankantan silabon per do, ho, ja, nu, jen k.s. Tiuokaze oni prefere foliumu en PIV por trovi iom pli longan sinonimon, kiu povus anstataŭi unu el la malpli longaj vortoj. Uzu la ŝtopilojn nur en kazo de urĝa bezono.
  • Provu kolorigi palajn vortojn. Precipe la vorto estas estas signife sufiĉe pala. Anstataŭ: Mi estis en la urbo eble diru Mi vagis tra la urbo. Anstataŭ Mi estis hejme eble diru Mi solis hejme.
ip地址已设置保密
2011-8-24 21:17:44

 4   4   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.34375 秒, 4 次数据查询