
Cindy Mckee (Usono)
Sunleviĝo en tigra jaro
Novradioj de la jaro
tuŝas herbpintojn en savano
aŭrore roras tigra nano
prove tiras al sunĉaro
Super ĉiu herboharo
dancas espera diafano
novradioj de la jaro
tuŝas herbpintojn en savano
Tiru tigro, januaro
ŝanceliĝas, kiel infano
sed poste kuros karavano.
Tigraj strioj tra herbaro
novradioj de la jaro
Novradioj de la jaro
tuŝas herbpintojn en savano
aŭrore roras tigra nano
prove tiras al sunĉaro
Super ĉiu herboharo
dancas espera diafano
novradioj de la jaro
tuŝas herbpintojn en savano
Tiru tigro, januaro
ŝanceliĝas, kiel infano
sed poste kuros karavano.
Tigraj strioj tra herbaro
novradioj de la jaro