
Wang Guozhen (1956-)
Se Nur Ni Amis Unufoje
Se ni ne renkontiĝus,
neniam niaj sentoj pezus senmotive.
Se ni maltrafus la bonŝancon
neniam kvietiĝus ni dumvive.
Nur unu ekrigardo
ciklonon povas levi tra la kor'
pejzaĝon belan komprenigi
sur la sterila tero en angor'
Nur unu ekskurado
magrigi povas koron la gracilan.
Ekvido je rivero la aŭtuna
eltiras larman fluon la facilan
Al morto oni iras ne hasteme,
sed senemocias ne al am-apert'.
Se nur ni amis unufoje,
jen estas senbedaŭra spert'.
elĉinigita 2010-01-07
Se Nur Ni Amis Unufoje
Se ni ne renkontiĝus,
neniam niaj sentoj pezus senmotive.
Se ni maltrafus la bonŝancon
neniam kvietiĝus ni dumvive.
Nur unu ekrigardo
ciklonon povas levi tra la kor'
pejzaĝon belan komprenigi
sur la sterila tero en angor'
Nur unu ekskurado
magrigi povas koron la gracilan.
Ekvido je rivero la aŭtuna
eltiras larman fluon la facilan
Al morto oni iras ne hasteme,
sed senemocias ne al am-apert'.
Se nur ni amis unufoje,
jen estas senbedaŭra spert'.
elĉinigita 2010-01-07