
La Urbo sen Birdoj
Cai
En nia urbo ne videblas birdoj delonge. Ilin fortimigas la arbaro de fabrikaj kamentuboj, vicoj da altaj etaĝdomoj vualitaj per densa fumo, kaj multnombraj veturiloj kaj homsvarmoj. Sen sufiĉe granda spaco kaj sufiĉe bona aero, kial birdoj nestus kaj ĉirkaŭflugus ĉi tie?
Tamen la literatura diletanto Blumaro sopiras al apero de birdoj ĉiutage. Li laboras malokupite en malokupita laborejo, kaj li disponas pri multe da libera tempo por legi kaj mediti libere. Apogante siajn vangojn per ambaŭ manoj, li fikse rigardis malproksimen: sunlumo, nuboj kaj nebuleca ĉielo, sed neniu fluganta birdo en lia vido. Li pensas, ke pro abundeco homoj ne estas priatentataj, kaj pro malabundeco birdoj akiras sopiron de homoj. Kiam li povas fariĝi birdo kaj flugi el ĉi tiu kaĝsimila domo?
Tia penso akumuliĝis kaj pligrandiĝis
Post kelkaj tagoj da pripensado, li konsideris, ke li devas ekagi. Tiun matenon li surmetis lozajn veston kaj pantalonon, kaj elirinte de la dormejo, supreniris al la tegmento de la administranta domo. Sur la tegmento, li, post kelkfoja rondkurado, haltiĝis, etendis la brakojn, svingis la krurojn, larĝigis la bruston kaj faris kelkajn eksaltojn. Alvizaĝe al la ĉielo, li plenforte kriis: mi volas flugi…
La sono de kriado leĝere falis el la ĉielo sur la homojn en la korto, kiuj alvenis por labori. Pro tio ĉiuj ĉeestantoj
Senhezite li alvenis al la mezo de la tegmento. Post ekscita elano, li korposvinge eksaltis kun siaj brakoj etenditaj. Li vere ekflugis el la tegmento.
Lia flugado estis leĝera kaj malrapida, kaj lia lozaj vesto kaj pantalono flirtis kaj dancis en la vento. Komence li flugis supren, poste horizontale kaj fine glisis malsupren. Lia korpo komencis rotacii. Li vidis, ke homoj en la korto disen kuris, kaj kelkaj el ili streĉis dikan tolon uzitan por kovri varojn. Li estis falanta kun sia dorso al tiu tolo. Sekve, bum! li perdis konscion.
Lia unuafoja flugdo malsukcesis, el kio li fariĝis ĝibulo. En la tago, kiam li estis elhospitaliĝonta, la kuracisto, post demetado de gazo kovranta sur lia ĝibo, trovis, ke du simetriaj karnaj ŝvelaĵoj elkreskis sur lia ĝibo. Kun miro, la kuracisto ekpinĉis la karnajn ŝvelaĵojn per poroperacia pinĉilo. Ekster lia atendo, la karnaj ŝvelaĵoj, ĉe ektuŝo de la pinĉilo, eĉ moviĝis kaj kreskadis, kaj baldaŭ fariĝis paro da enormaj flugiloj. Kun surprizita ekkrio, la kuracisto, forĵetinte la pinĉilon, kuris el la malsanĉambro, kvazaŭ renkontinte fantomon.
Blumaro ĝojplene ekkriegis. Svinginte la flugilojn, li eliris el la ĉambro, trairis la longan koridoron de la hospitalo, iris tra la mirplenaj rigardoj kaj alvenis al la brua strato. Kun profunda enspiro, li svingis la flugilojn kaj vere li ekflugis je elano. Li flugis kaj flugis, super domoj, tra fumaj nebuloj kaj nuboj. Li vidis belan sunon kaj bluan ĉielon super nuboj, kaj helikopteron fulme flugi super lia kapo… Kie estas birdoj? Li pensis. Mi fariĝas birdo ĝuste pro tio, ke ne troviĝas birdoj en la urbo. Mi devas vivi kun birdoj! Tiel pensante, li fale ĉirkaŭflugis en la arbaron ekster la urbo.
Tie troviĝis vasta kaj densa soforarbaro ĉe la norda bordo de rivero. Diversspecaj birdoj kolektiĝis ĉi tie inter soforfloroj. Kiam li alvenis, ili diskutis pri translokiĝado, ĉar fremdlanda investanto, kiu ekŝatis ĉi tiun lokon, volis ruinigi la arbaron por konstruigi amuzejon, tiel ke birdoj devis serĉi alian loĝejon. La alveno de Blumaro plirapdigis ilian translokiĝon. Pro timo al ĉi tiu fremda birdo, je longa kriado de la ĉefa birdo, leviĝis subita ciklono en la arbaro kaj densa arego da birdoj tajde forflugis, tiel ke sennombraj soforfloroj falis sur la teron je dika kaj ĥaosa tavolo.
Li volus kriegi al la birdoj, “Ne fuĝu, ne fuĝu! Ankaŭ mi estas birdo!”, sed li ne povis eligi parolon el la gorĝo, kie murmuris nur raŭka kaj orelmalplaĉa pepado. Li kontraŭvole paraliziĝis sur centjare maljuna soforarbo, kun siaj flugiloj pendantaj senforte inter branĉoj.
Paf! Lia flugilo estis pafita. Kun ekkrio, li malespere falis sur la teron kovritan per floroj.
Du ĉasistoj alkuris.
De tiam nia urbo sen birdoj havigis al si unu birdon, unu homan birdon.
elĉinigis Hongjia
(该译文已经 vejdo 老师修改)