
Ŝanco
Gao Haitao
Ar profunde dormis en sia propra luksa litĉambro. Li nun povas vivi kvazaŭ en paradizo, ĝuste ĉar li estas milionulo, kiu posedas tiel multe da riĉaĵo, pro tio, ke li neniam forlasas ĉiun ajn ŝancon.
Noktmeze, li vekiĝis de stranga sono, kiu verŝajne venis el la studejo. Li tuj ellitiĝis, kaj pere de la fendeto inter pordo kaj kadro, rigardis eksteren sekrete.
En mallumo fulmis fasko da blanka lumo, ŝajne el elektra torĉo. En lia zorgema pririgardo aperis homa figuro, kiu malfermis murŝrankon kaj pririgardis la tirkestojn de la tablo. En tiu tempo, tiu, kiu faras tion, certe estas neniu alia ol ŝtelisto.
Li deprenis la ĉaspafilon de la muro kaj
“Kiu? Ne moviĝu, alie mi pafmortigos vin!”
En la helbrila ĉambro, li vidis ĉifonitan viron kun velkĝinte malgrasa mieno, kiu konfuzite
“De kie vi eniris?”
“Mi perforte malfermis tiun fenestron.”
Peco da vitro batrompiĝis. Ŝajnis, ke li deprenis ŝlosilon tie.
“Kiu vi estas? Kion vi faras?”
“Mi estas ŝtelisto. Pardonu min! Mi ankoraŭ ne sukcesis ŝteli ion. Se vi min kredas, kontrolu min.”
“Ne, tio estas nepardonebla. Oni devas akiri monon per sia diligenta laboro. La penso pri senlabora rikoltado estas malestiminda. Tial, mi plej malŝatas impostejon kaj ŝtelistojn. Mi volas transdoni vin al la polico.”
Singardeme prenante la pafilon, li etendis sian liberan manon al la telefono. En lia vido, la ŝtelisto, kun kompatinda mieno, pene petegis, genuante sur la planko.
“Aĥ, aĥ, bonvole pardonu min ĉifoje!”
“Neniel! Ulaĉo
“Fak…te, ĝis nun mi jam enprizoniĝis kelkajn fojojn. Se mi denove estos sendita en prizonon, tio estos krimo plus krimo. Mi timas, ke estas tre malfacile por mi elprizoniĝi. Poste, mi certe ŝangos kaj reformos min, por ke mi ne plu faru malbonojn kaj fariĝu utila homo. Bonvole pardonu min!”
“Ke vi estu utila homo, tio estas bona!”
“Se vi pardonus min, mi faru kion ajn vi volus!”
La ŝtelisto koutouis senĉese por peti pardonon. Post iom da pripensado, Ar pridemandis, “Ĉu vi povas fari kion ajn?”
“Certe. Kion ajn vi ordonos. Bonvole diru al mi.”
“Tie, vi malfermu la monŝrankon tie.”
Montrante la grandan monŝrankon ĉe la angulo de la ĉambro, Ar serioze eligis tiun frazon. Ekrigardinte ĝin, la ŝtelisto skuis sian kapon embarasite.
“Tio… ne eblas. Tion mi ne faris. Precipe mi ne scipovas,
“Vi tre taŭgas! Mi diru al vi la kodon kaj la metodon de malfermado.”
“Sed… kial lasu min fari tion, mi ne komprenas.”
“Ne parolu pri kompreno aŭ nekompreno. Faru laŭ mia ordono. Kompreneble, ankaŭ mi konsentas, se vi ne volas fari. Surloke mi pafrompos al vi la kruron, kaj poste mi alvokos policon.
“Mi komprenas, mi obeas. Sed, mi ĉiam sentas, ke la etoso estas iom stranga…”
Grumble murmurante, la ŝtelisto, laŭ instrukcio de Ar, ĝustigis la kodon, kaj je lia ektiro, malrapide malfermiĝis la pordo de la monŝranko, kie amasiĝis multaj paperaj pakaĵoj. Ar donis la jenan ordonon: “Malvolvu unu pakaĵon por rigardi!”
“Jes. Aĥ, ĉu ĝi ne estas stako da monbiletoj?”
“Nun mi donacu al vi unu monbileton el ĝi. Prenu ĝin.”
“Ĉu mi kredas miajn orelojn?”
“Estu senceremonia. Uzu ĝin
La ŝtelisto montris nekredeblan panikemon.
“
“Ne babilaĉu! Tuj for!”
La ŝtelisto senzorge kaj senĝene elkuris el la fenestro. Post nelonge, Ar translokis la enhavon de la monŝranko sur la tegmenton, metis la ĉaspafilon al la antaŭa loko, ŝirrompis la draton de telefono, kaj rapidis al la publika telefono, per kiu li alvokis la policon.
“Ĵus mia domo estas ŝtelita. Pro minaco de armilo de krimulo, mi diris al li la metodon malfermi la monŝrankon…”
Post nelonge li faris detalan priskribon al la alveninta policano.
“La fingrospuro, mi pensas, ne eblas malaperi. Ĉio restas
“Ŝajnas, ke la perdo estas tre granda. Tre bedaŭrinde!”
Vidante, ke la policano montras simpation, Ar sagace diris, “Tamen… je via oportuno, mi volas ricevi atestilon pri ŝteliteco. Mi aŭdis, ke ĝi estas necesa por redukti imposton…”
此译文已经 vejdo 老师修改