dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> Afiŝejo por vejdo
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区Vejdo 帖子区 → 《透明的红萝卜》(莫言)(5)

您是本帖的第 693 个阅读者
树形 打印
标题:
《透明的红萝卜》(莫言)(5)
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2508
积分:28162
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
楼主
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情
《透明的红萝卜》(莫言)(5)

Ili transpasis la ponton, supreniris la kontraŭan digon, kaj post kvaronkilometra irado okcidenten, atingis la kontraŭinundan baraĵon. Fakte la baraĵo estis ponto, sed ĝi diferencis de la ponto per tio, ke, kiam oni enŝovas kluztabulojn, ĝi povas bari akvon, kaj kiam oni eltiras kluztabulojn, ĝi povas ellasi diluvon. Sur la malkruta deklivo estis plantita aro da pufaj amorf-arboj (Amorpha fruticosa). Interne de la digo sterniĝis inundotero kelkdek metrojn larĝa, sur kies fajne mola sablogrundo elkreskis sovaĝaj herboj tuj post malŝveliĝo de superakvo. Kaj ekstere de la digo etendiĝis vasta ebenaĵo, kiu formiĝis pro akumuliĝo de sabla grundo alportata de inundo ĉiujare ellasita, tiel ke la malmoliĝinta nigra tero pliboniĝis kaj la tero fariĝis tre fekunda. Ĉar ĉijara inundo ne estis tiom granda, en minacante la digon, oni ne ellasis inundon per eltirado de kluztabulojn. En la inund-ellasa spaco oni plantis abundon da bangladeŝaj jutoj tiel densaj kiel praarbaro. Tiam estis frumatene kaj kelka maldensa nebulo ankoraŭ ŝvebis super la jutoj. Vidate el malproksime, la jutplantejo en nebulo similis al profunda maro.

Kiam Eta Ŝtonhakisto kaj Nigra Knabo senhasteme suriris la kontraŭinundan baraĵon, sur la sabla tero antaŭ la baraĵo jam kolektiĝis du aroj da homoj, unu por viroj kaj la alia por virinoj, kvazaŭ du kontraŭstarantaj armeoj. Oficisto de la komunumo, kun notlibro en la mano, estis parolanta inter viroj kaj virinoj, jen levante jen mallevante la brakon. Eta Ŝtonhakisto, prenante la manon de Nigra Knabo, laŭ la cementa ŝtuparo ĉe la kapo de la kluzponto, aliris antaŭ la oficiston.

Eta Ŝtonhakisto diris: “Ni alvenas, vicdirektoro Liu.” Ili konatiĝis unu kun la alia, ĉar Eta Ŝtonhakisto ofte afervojaĝis al la kumunuma oficejo kaj vicdirektoro Liu ofte gvidis aron da homfortoj plenumi diversajn projektojn. Nigra Knabo rigardis la larĝan buŝon de la vicdirektoro, kies purpuraj lipoj intertuŝiĝis kaj eligis serion da vortoj: “Denove vi ruzulo, Eta Ŝtonhakisto! Fi al via grupestro, li vere kapablas trovi lertulaĉon. Jen li sendas vin, ruzan friponon, kiun oni ne povas preni eĉ per kaptilo. Jen tio embarasigos min. Kie estas la laborhelpanto?”

La knabo sentis, ke Eta Ŝtonhakisto donis frapeton per sia fingro sur lia kapo.

“Ĉu li povas esti kalkulita kiel plenkreskulo?” La vicdirektoro prenis la kolon de la knabo kaj skuis ĝin kelkfoje, tiel ke la kalkanoj de la knabo preskaŭ leviĝis de la tero. “Ĉu vi povus levi martelon, malgrasa simieto?” li gravmiene demandis al la knabo.

“Sufiĉe, vicdirektoro Liu, Suno Liu. Temas pri avantaĝoj de socialismo, ĉu ne? Ĉiuj rajtas manĝi. La familio de Nigra Knabo havas tri sinsekvajn generaciojn en la statuso de malriĉa kamparano. Kiu alia, krom socialismo, zorgas pri li? Kaj plie, li jam perdis sian propran patrinon kaj vivas kun duonpatrino. Lia patro, diablo scias kial, foriris suden senspure. Oni ne scias, ĉu li estas formanĝita de urso aŭ lupo. Kie estas via klasa simpatio al li?” diris duonfalse kaj duonvere Eta Ŝtonhakisto, forkaptinte la knabon de la vicdirektoro.

La knabo sentis iom da vertiĝo pro ilia puŝado kaj repuŝado. Ĵus kiam li staris proksime al la vicdirektoro, li flaris odoron de alkoholaĵo el lia buŝo. Kiam ajn li flaras tian odoraĉon, li eksentas vomemon. La buŝo de lia duonpatrino elspiras tian odoraĉon. Post kiam lia patro foriris, lia duonpatrino ordonis al li ŝanĝi alkoholaĵon en butiko per sekigitaj batatpecoj. Okaze de ŝia ebrieco, ŝi lin batis, pinĉis kaj mordis.

“Malgrasa simieto!” Vidirektoro Liu sakris al la knabo. Ne plu donante atenton al li, li daŭrigis sian paroladon. 

ip地址已设置保密
2012-10-19 10:13:52
vejdo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:管理员
文章:2508
积分:28162
门派:无门无派
注册:2006年12月17日
2
 用支付宝给vejdo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给vejdo

发贴心情

    过了桥上了对面的河堤,向西走半里路,就是滞洪闸,滞洪闸实际上也是一座桥,与桥不同的是它插上闸板能挡水,拨开闸板能放洪。河堤的漫坡上栽着一簇簇蓬松的紫穗槐。河堤里边是几十米宽的河滩地,河滩细软的沙土上,长着一些大水落后匆匆生出来的野草。河堤外边是辽阔的原野,连年放洪,水里挟带的沙土淤积起来,改良了板结的黑土,土地变得特别肥沃。今年洪水不大,没有危及河堤,滞洪闸没开闸滞洪,放洪区里种植了大片的孟加拉国黄麻。黄麻长得象原始森林一样茂密。正是清晨,还有些薄雾缭绕在黄麻梢头,远远看去,雾下的黄麻地象深邃的海洋。

    小石匠和黑孩悠悠逛逛地走到滞洪闸上时,闸前的沙地上已集合了两堆人。一堆男,一堆女,象两个对垒的阵营。一个公社干部拿着一个小本子站在男人和女人之间说着什么,他的胳膊忽而扬起来,忽而垂下去。小石匠牵着黑孩,沿着闸头上的水泥台阶,走到公社干部面前。小石匠说:“刘副主任,我们村来了。”小石匠经常给公社出官差,刘副主任经常带领人马完成各类工程,彼此认识。黑孩看着刘副主任那宽阔的嘴巴。那构成嘴巴的两片紫色嘴唇碰撞着,发出一连串音节:“小石匠,又是你这个滑头小子!你们村真他*的会找人,派你这个笊篱捞不住的滑蛋来,够我淘的啦。小工呢?”

    孩子感到小石匠的手指在自己头上敲了敲。

    “这也算个人?”刘副主任捏着黑孩的脖子摇晃了几下,黑孩的脚跟几乎离了地皮。“派这么个小瘦猴来,你能拿动锤子吗?”刘副主任虎着脸问黑孩。

    “行了,刘副主任,刘太阳。社会主义优越性嘛,人人都要吃饭。黑孩家三代贫农,社会主义不管他谁管他?何况他没有亲娘跟着后娘过日子,亲爹鬼迷心窍下了关东,一去三年没个影,不知是被熊瞎子舔了,还是被狼崽子吹了。你的阶级感情哪儿去了?”小石匠把黑孩从刘太阳副主任手里拽过来,半真半假地说。

    黑孩被推搡得有点头晕。刚才靠近刘副主任时,他闻到了那张阔嘴里喷出了一股酒气。一闻到这种味儿他就恶心,后娘嘴里也有这种味。爹走了以后,后娘经常让他拿着地瓜干子到小卖铺里去换酒。后娘一喝就醉,喝醉了他就要挨打,挨拧,挨咬。

“小瘦猴!”刘副主任骂了黑孩一句,再也不管他,继续训起话来。
ip地址已设置保密
2012-10-19 10:14:45

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.28125 秒, 4 次数据查询