
林逋(967-1028)
长相思
吴山青,越山青,两岸青山相送迎,谁知离别情?
君泪盈,妾泪盈,罗带同心结未成,江边潮已平。
Lin Bu (967-1028)
Montoj verdas
—laŭ melodio Longa sopiro
Montoj verdas sur la norda bordo,
montoj verdas sur la suda bordo.
Montoj vidas
renkontiĝojn kaj adiaŭadojn
de gehomoj en konkordo,
sed ĉu montoj konas
tiujn sentojn de kor-mordo?
La amato larmas kun senvorto,
ankaŭ mi larmperlas kun senvorto.
Ni ankoraŭ
ne nin ame ligis laŭ la sorto,
sed vi jam ekiros
sur la boata babordo.