dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 简易读物、问题解答、习作交流
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区初学者园地 Por komencantoj → Fajron mi sentas interne (41)

您是本帖的第 13 个阅读者
平板 打印
标题:
Fajron mi sentas interne (41)
fangfang
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:钻石牌世界语者
文章:482
积分:3435
门派:绿色
注册:2006年7月19日
 用支付宝给fangfang付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给fangfang

发贴心情
Fajron mi sentas interne (41)

Iun dimanĉan vesperon mi iras al la katolika studenta komunumo por partopreni kune kun ĉirkaŭ 50 pliaj studentoj diservon kaj la postan komunan vespermanĝon. Dum tiu vespermanĝo mi kuraĝas alparoli studenton sidantan apud mi: "Kion vi studas?" - "De kie vi venas?" - "Kiel vi nomiĝas?" kaj - fino. Mi rimarkas, ke ankoraŭ mankas al mi la kapablo daŭrigi interparolojn tiel, ke la konversacio fariĝu interesa. Poste mi plusidas kaj plumanĝas, sentante min kiel en la studenta manĝejo, kie mi ĉiam demandas min, ĉu eblas kaj konvenas alparoli iun...  

Hejme mi komencas skribi leteron al Veronika:

 

Kara Veronika,

Se mi skribus al vi, ke ĉi tie en mia nova ĉirkaŭaĵo ĉio ege plaĉas al mi, vi verŝajne kredus tion. Mi eĉ sentas iun devigon skribi tion al vi, ĉar mi scias, ke vi ĝojus eksciante, ke mi fartas bone...

Sed mi forstrekas tiujn frazojn, decidas ne skribi al ŝi. Mi memoras, ke iam iu diris al mi, ke la studentaj jaroj estas la plej belaj jaroj de la vivo. Iu, kiu mem ne studis...

Malgaje mi enlitiĝas, prenas en miajn manojn la blankan ursidon, la pluŝbeston...

* * *

ip地址已设置保密
2019-12-3 9:25:54

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.29688 秒, 4 次数据查询