
Dume li karesas mian femuron, ĝue ŝovante sian manon de ties supra parto ĝis la genuo kaj reen.
"Mi ne ŝatas akcepti monon de fremdulo", mi pensas.
"Tamen, se oni tiamaniere povas gajni iom da mono - ne, estas malbela penso..."
Dum la procesoj en mia cerbo ankoraŭ ne kaŭzis klaran decidon kaj reagon, li metas sian manon inter miajn gambojn. Mi moviĝas for de li ĝis la dekstra parto de mia seĝo kaj metas mian maldekstran gambon sur la dekstran.
"Ne, lasu min, mi petas vin, kunludu!", diras Erik, sed mi jam sentas iom da naŭzo kaj denove rigardas lin ĉagrene.
"Mi devas iri al la necesejo", diras Erik, kaj foriras. Mi sentas min malŝargĝigita, ĉar mi tiamaniere ja gajnis iom da tempo por pripensado.
Mi ankoraŭ ne rigardas la filmon, sed pensas pri Erik kaj atendas lian revenon. Mi atendas 5, 10, 15, 20 minutojn - sed vane. Fine mi komprenas: Verŝajne li timis, ke mi memorigus lin pri la cent
markoj... Mi sentas min trompita, kvankam mi verŝajne eĉ ne estus akceptinta tiun monon.
Kvankam la filmo ankoraŭ ne finiĝis, mi decidas forlasi la kinejon. Spirante la freŝan aeron kaj perceptante la varmajn somerajn sunradiojn surstrate, mi sentas min iom pli sperta, iom pli plenkreska. En mia kapo restas la komplimento "Ankoraŭ ofte viro enamiĝos al vi", sed mi ne scias, ĉu mi ĝoju aŭ malĝoju pri ĝi...
* * *
Ĉio do restas