北山
王安石(1021 - 1086)
北山输绿涨横陂,
直堑回塘滟滟时。
细数落花因坐久,
缓寻芳草得归迟。
Wang Anshi (1021 - 1086)
Bei-monto
Bei-monto portas verdon al l’ akvoj kiuj tajdas,
En lagoj kaj riveroj smeraldaj ondoj saltas.
Mi sidas tiel longe por florojn zorge nombri;
Por serĉi belajn herbojn rehejmiĝi mi tardas.
elĉinigis Minosun